Luke 5

耶稣站在革尼撒勒湖边,众人拥挤他,要听 神的道。
Kaj dum la homamaso ĉirkaŭpremis lin kaj aŭskultis la vorton de Dio, li staris apud la lago Genesaret;
他见有两只船湾在湖边;打鱼的人却离开船洗网去了。
kaj li vidis du ŝipetojn starantajn apud la lago, sed la fiŝkaptistoj ĵus eliris el ili, kaj lavis la retojn.
有一只船是西门的,耶稣就上去,请他把船撑开,稍微离岸,就坐下,从船上教训众人。
Kaj li eniris en unu el la ŝipetoj, kiu apartenis al Simon, kaj petis, ke li forŝovu iom for de la bordo. Kaj li sidiĝis, kaj instruis la homamason el la ŝipeto.
讲完了,对西门说:把船开到水深之处,下网打鱼。
Kaj kiam li ĉesis paroli, li diris al Simon: Forŝovu ĝis la profundo, kaj mallevu la retojn por akirado.
西门说:夫子,我们整夜劳力,并没有打著什么。但依从你的话,我就下网。
Kaj responde Simon diris: Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen laŭ via diro mi mallevos la retojn.
他们下了网,就圈住许多鱼,网险些裂开,
Kaj tion farinte, ili enfermis grandan amason da fiŝoj, kaj iliaj retoj ekrompiĝis;
便招呼那只船上的同伴来帮助。他们就来,把鱼装满了两只船,甚至船要沉下去。
kaj ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia ŝipeto, ke ili venu kaj helpu ilin. Kaj ili venis, kaj plenigis ambaŭ ŝipetojn, ĝis ekprofundiĝo.
西门彼得看见,就俯伏在耶稣膝前,说:主啊!离开我,我是个罪人!
Sed Simon Petro, tion vidinte, falis teren antaŭ la genuoj de Jesuo, dirante: Foriru de mi, ho Sinjoro, ĉar mi estas pekulo.
他和一切同在的人都惊讶这一网所打的鱼。
Ĉar pro la preno de fiŝoj, kiun ili akiris, miro kaptis lin, kaj ĉiujn, kiuj estis kun li,
他的伙伴西庇太的儿子雅各、约翰,也是这样。耶稣对西门说:不要怕!从今以后,你要得人了。
kaj tiel same Jakobon kaj Johanon, filojn de Zebedeo, kiuj estis kompanianoj de Simon. Kaj Jesuo diris al Simon: Ne timu; de nun vi estos kaptisto de homoj.
他们把两只船拢了岸,就撇下所有的,跟从了耶稣。
Kaj kiam ili surbordigis siajn ŝipetojn, ili forlasis ĉion, kaj sekvis lin.
有一回,耶稣在一个城里,有人满身长了大痲疯,看见他,就俯伏在地,求他说:主若肯,必能叫我洁净了。
Kaj dum li estis en unu el la urboj, jen viro plena de lepro; kaj vidante Jesuon, li falis sur la vizaĝon kaj petegis lin, dirante: Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.
耶稣伸手摸他,说:我肯,你洁净了吧!大痲疯立刻就离了他的身。
Kaj li etendis la manon kaj tuŝis lin, dirante: Mi volas; estu purigita. Kaj tuj la lepro foriris de li.
耶稣嘱咐他:你切不可告诉人,只要去把身体给祭司察看,又要为你得了洁净,照摩西所吩咐的献上礼物,对众人作证据。
Kaj li ordonis al li, ke li diru al neniu: Sed foririnte, montru vin al la pastro kaj tiele oferu pro via purigado, kiel ordonis Moseo, por atesto al ili.
但耶稣的名声越发传扬出去。有极多的人聚集来听道,也指望医治他们的病。
Sed la famo pri li des pli multe disvastiĝis; kaj grandaj homamasoj kunvenis, por aŭskulti kaj por esti sanigitaj je siaj malsanoj.
耶稣却退到旷野去祷告。
Sed li fortiris sin en la dezertojn, kaj preĝadis.
有一天,耶稣教训人,有法利赛人和教法师在旁边坐著;他们是从加利利各乡村和犹太并耶路撒冷来的。主的能力与耶稣同在,使他能医治病人。
Kaj en unu el tiuj tagoj li estis instruanta; kaj ĉeestis Fariseoj kaj leĝinstruistoj, sidantaj, kiuj alvenis el ĉiu vilaĝo de Galileo kaj el Judujo kaj el Jerusalem; kaj la potenco de la Eternulo alestis, por sanigi ilin.
有人用褥子抬著一个瘫子,要抬进去放在耶稣面前,
Kaj jen viroj alportis sur lito viron, kiu estis paralizita; kaj ili penis enporti lin kaj meti lin antaŭ li.
却因人多,寻不出法子抬进去,就上了房顶,从瓦间把他连褥子缒到当中,正在耶稣面前。
Kaj ne trovinte, kiamaniere ili povas enporti lin, pro la homamaso, ili supreniris sur la tegmenton, kaj mallevis lin tra la tegoloj, kun la liteto, en la mezon antaŭ Jesuo.
耶稣见他们的信心,就对瘫子说:你的罪赦了。
Kaj vidante ilian fidon, li diris: Ho viro, viaj pekoj estas al vi pardonitaj.
文士和法利赛人就议论说:这说僭妄话的是谁?除了 神以外,谁能赦罪呢?
Kaj la skribistoj kaj Fariseoj komencis diskuti inter si, dirante: Kiu estas ĉi tiu, kiu parolas blasfemojn? kiu povas pardoni pekojn krom Dio sola?
耶稣知道他们所议论的,就说:你们心里议论的是什么呢?
Sed Jesuo, eksciante iliajn pensojn, responde diris al ili: Kial vi diskutas en viaj koroj?
或说你的罪赦了,或说你起来行走,那一样容易呢?
Kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas al vi pardonitaj, aŭ diri: Leviĝu kaj piediru?
但要叫你们知道,人子在地上有赦罪的权柄。就对瘫子说:我吩咐你,起来,拿你的褥子回家去吧!
Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn — li diris al la paralizulo: Mi diras al vi: Leviĝu, kaj prenu vian liteton, kaj iru al via domo.
那人当众人面前立刻起来,拿著他所躺卧的褥子回家去,归荣耀与 神。
Kaj tuj li leviĝis antaŭ ili, kaj prenis tion, sur kio li kuŝis, kaj iris al sia domo, glorante Dion.
众人都惊奇,也归荣耀与 神,并且满心惧怕,说:我们今日看见非常的事了。
Kaj mirego kaptis ĉiujn, kaj li gloris Dion; kaj ili pleniĝis de timo, dirante: Ni vidis mirindaĵojn hodiaŭ.
这事以后,耶稣出去,看见一个税吏,名叫利未,坐在税关上,就对他说:你跟从我来。
Kaj post tio li eliris, kaj vidis impostiston, nomatan Levi, sidantan ĉe la impostejo, kaj diris al li: Sekvu min.
他就撇下所有的,起来,跟从了耶稣。
Kaj li forlasis ĉion, kaj leviĝis, kaj sekvis lin.
利未在自己家里为耶稣大摆筵席,有许多税吏和别人与他们一同坐席。
Kaj Levi faris grandan festenon por li en sia domo, kaj estis granda amaso da impostistoj kaj aliaj, kiuj sidis ĉe manĝo kun ili.
法利赛人和文士就向耶稣的门徒发怨言说:你们为什么和税吏并罪人一同吃喝呢?
Kaj la Fariseoj kaj iliaj skribistoj murmuris kontraŭ liaj disĉiploj, dirante: Kial vi manĝas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj?
耶稣对他们说:无病的人用不著医生;有病的人才用得著。
Kaj Jesuo responde diris al ili: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.
我来本不是召义人悔改,乃是召罪人悔改。
Mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn al pento.
他们说:约翰的门徒屡次禁食祈祷,法利赛人的门徒也是这样;惟独你的门徒又吃又喝。
Kaj ili diris al li: La disĉiploj de Johano ofte fastas kaj faras preĝojn, kaj tiel same ankaŭ la disĉiploj de la Fariseoj; sed la viaj manĝas kaj trinkas.
耶稣对他们说:新郎和陪伴之人同在的时候,岂能叫陪伴之人禁食呢?
Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi povas igi la filojn de la edziĝejo fasti, dum la fianĉo estas kun ili?
但日子将到,新郎要离开他们,那日他们就要禁食了。
Sed venos tagoj; kaj kiam la fianĉo estos prenita for de ili, tiam ili fastos en tiuj tagoj.
耶稣又设一个比喻,对他们说:没有人把新衣服撕下一块来补在旧衣服上;若是这样,就把新的撕破了,并且所撕下来的那块新的和旧的也不相称。
Kaj li ankaŭ parolis al ili parabolon: Neniu ŝiras pecon el nova vesto kaj alkudras ĝin sur malnovan veston; ĉar alie li ŝirus la novan, kaj ankaŭ la flikaĵo el la nova ne harmonius kun la malnova.
也没有人把新酒装在旧皮袋里;若是这样,新酒必将皮袋裂开,酒便漏出来,皮袋也就坏了。
Kaj neniu enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; ĉar alie la nova vino krevigus la felsakojn, kaj ĝi mem elfluus, kaj la felsakoj detruiĝus.
但新酒必须装在新皮袋里。
Sed novan vinon oni devas enverŝi en novajn felsakojn.
没有人喝了陈酒又想喝新的;他总说陈的好。
Kaj neniu, trinkinte malnovan vinon, deziras novan; ĉar li diras: La malnova estas preferinda.