Luke 6

有一个安息日,耶稣从麦地经过。他的门徒掐了麦穗,用手搓著吃。
Kaj en sabato li iris tra la grenkampoj, kaj liaj disĉiploj deŝiris la spikojn, kaj manĝis, frotante ilin en la manoj.
有几个法利赛人说:你们为什么作安息日不可作的事呢?
Sed iuj el la Fariseoj diris: Kial vi faras tion, kion fari en sabato ne estas permesate?
耶稣对他们说:经上记著大卫和跟从他的人饥饿之时所作的事,连这个你们也没有念过吗?
Kaj Jesuo, respondante al ili, diris: Ĉu vi eĉ ne legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj kunuloj?
他怎么进了 神的殿,拿陈设饼吃,又给跟从的人吃?这饼除了祭司以外,别人都不可吃。
ke li eniris en la domon de Dio, kaj prenis kaj manĝis kaj donis ankaŭ al siaj kunuloj la panojn de propono, kiujn manĝi ne estas permesate, krom nur al la pastroj?
又对他们说:人子是安息日的主。
Kaj li diris al ili: La Filo de homo estas sinjoro de la sabato.
又有一个安息日,耶稣进了会堂教训人,在那里有一个人右手枯干了。
Kaj en alia sabato li eniris en la sinagogon kaj instruadis; kaj tie estis viro, kies dekstra mano estis velkinta.
文士和法利赛人窥探耶稣,在安息日治病不治病,要得把柄去告他。
Kaj la skribistoj kaj Fariseoj observis lin atente, ĉu li sanigos en la sabato, por ke ili trovu, kiel lin akuzi.
耶稣却知道他们的意念,就对那枯干一只手的人说:起来!站在当中。那人就起来,站著。
Sed li sciis iliajn pensojn, kaj li diris al la viro, kiu havis la manon velkintan: Leviĝu, kaj stariĝu en la mezo. Kaj li leviĝis kaj stariĝis.
耶稣对他们说:我问你们,在安息日行善行恶,救命害命,那样是可以的呢?
Kaj Jesuo diris al ili: Mi vin demandas: ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? Savi vivon, al ĝin pereigi?
他就周围看著他们众人,对那人说:伸出手来!他把手一伸,手就复了原。
Kaj ĉirkaŭrigardinte ĉiujn, li diris al li: Etendu vian manon. Kaj li tion faris, kaj lia mano resaniĝis.
他们就满心大怒,彼此商议怎样处治耶稣。
Sed ili pleniĝis de frenezo, kaj interparoladis inter si, kion ili faru al Jesuo.
那时,耶稣出去,上山祷告,整夜祷告 神;
Kaj en tiuj tagoj li foriris sur la monton, por preĝi; kaj li pasigis la tutan nokton en preĝado al Dio.
到了天亮,叫他的门徒来,就从他们中间挑选十二个人,称他们为使徒。
Kaj kiam tagiĝis, li alvokis siajn disĉiplojn, kaj elektis el ili dek du, kiujn li ankaŭ nomis apostoloj:
这十二个人有西门,耶稣又给他起名叫彼得,还有他兄弟安得烈,又有雅各和约翰,腓力和巴多罗买,
Simonon, kiun li ankaŭ nomis Petro, kaj Andreon, lian fraton, kaj Jakobon kaj Johanon kaj Filipon kaj Bartolomeon
马太和多马,亚勒腓的儿子雅各和奋锐党的西门,
kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Simonon, nomatan Fervorulo,
雅各的儿子(或作:兄弟)犹大,和卖主的加略人犹大。
kaj Judason de Jakobo, kaj Judason Iskariotan, kiu fariĝis perfidulo.
耶稣和他们下了山,站在一块平地上;同站的有许多门徒,又有许多百姓,从犹太全地和耶路撒冷,并泰尔、西顿的海边来,都要听他讲道,又指望医治他们的病;
Kaj li malsupreniris kun ili, kaj staris sur ebena loko, kaj granda amaso de liaj disĉiploj, kaj granda nombro de la popolo el la tuta Judujo kaj Jerusalem, kaj el la marbordo de Tiro kaj Cidon, kiuj alvenis, por aŭskulti lin kaj saniĝi je siaj malsanoj;
还有被污鬼缠磨的,也得了医治。
kaj tiuj, kiuj estis turmentataj de malpuraj spiritoj, estis sanigitaj.
众人都想要摸他;因为有能力从他身上发出来,医好了他们。
Kaj la tuta homamaso volis tuŝi lin, ĉar potenco eliris el li kaj sanigis ĉiujn.
耶稣举目看著门徒,说:你们贫穷的人有福了!因为 神的国是你们的。
Kaj li levis siajn okulojn al siaj disĉiploj, kaj diris: Feliĉaj estas vi malriĉuloj, ĉar via estas la regno de Dio.
你们饥饿的人有福了!因为你们将要饱足。你们哀哭的人有福了!因为你们将要喜笑。
Feliĉaj estas vi, kiuj nun malsatas, ĉar vi satiĝos. Feliĉaj estas vi, kiuj nun ploras, ĉar vi ridos.
人为人子恨恶你们,拒绝你们,辱骂你们,弃掉你们的名,以为是恶,你们就有福了!
Feliĉaj vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riproĉos, kaj elĵetos vian nomon kial malbonan, pro la Filo de homo.
当那日,你们要欢喜跳跃,因为你们在天上的赏赐是大的。他们的祖宗待先知也是这样。
Ĝoju en tiu tago, kaj pro ĝojo saltu, ĉar jen via rekompenco estas granda en la ĉielo; ĉar tiel same faris iliaj patroj kontraŭ la profetoj.
但你们富足的人有祸了!因为你们受过你们的安慰。
Sed ve al vi riĉuloj! ĉar vi jam ricevis vian konsolon.
你们饱足的人有祸了!因为你们将要饥饿。你们喜笑的人有祸了!因为你们将要哀恸哭泣。
Ve al vi satigitaj! ĉar vi malsatos. Ve al vi, kiuj nun ridas! ĉar vi malĝojos kaj ploros.
人都说你们好的时候,你们就有祸了!因为他们的祖宗待假先知也是这样。
Ve, kiam ĉiuj homoj parolos bone pri vi! ĉar tiel same faris iliaj patroj al la falsaj profetoj.
只是我告诉你们这听道的人,你们的仇敌,要爱他!恨你们的,要待他好!
Sed mi diras al vi, kiuj aŭdas: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj;
咒诅你们的,要为他祝福!凌辱你们的,要为他祷告!
benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas.
有人打你这边的脸,连那边的脸也由他打。有人夺你的外衣,连里衣也由他拿去。
Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaŭ la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon.
凡求你的,就给他。有人夺你的东西去,不用再要回来。
Donu al ĉiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn posedaĵojn, ne repostulu ilin.
你们愿意人怎样待你们,你们也要怎样待人。
Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same.
你们若单爱那爱你们的人,有什么可酬谢的呢?就是罪人也爱那爱他们的人。
Kaj se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas.
你们若善待那善待你们的人,有什么可酬谢的呢?就是罪人也是这样行。
Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj tiel same faras.
你们若借给人,指望从他收回,有什么可酬谢的呢?就是罪人也借给罪人,要如数收回。
Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? eĉ pekuloj pruntas al pekuloj, por egale rericevi.
你们倒要爱仇敌,也要善待他们,并要借给人不指望偿还,你们的赏赐就必大了,你们也必作至高者的儿子;因为他恩待那忘恩的和作恶的。
Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; ĉar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj.
你们要慈悲,像你们的父慈悲一样。
Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema.
你们不要论断人,就不被论断;你们不要定人的罪,就不被定罪;你们要饶恕人,就必蒙饶恕(饶恕:原文作释放);
Kaj ne juĝu, kaj vi ne estos juĝitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj;
你们要给人,就必有给你们的,并且用十足的升斗,连摇带按,上尖下流的倒在你们怀里;因为你们用什么量器量给人,也必用什么量器量给你们。
donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. Ĉar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.
耶稣又用比喻对他们说:瞎子岂能领瞎子,两个人不是都要掉在坑里吗?
Kaj li parolis ankaŭ al ili parabolon: Ĉu blindulo povas gvidi blindulon? ĉu ne falos ambaŭ en fosaĵon?
学生不能高过先生;凡学成了的不过和先生一样。
Disĉiplo ne estas super sia instruisto; sed perfektigite, ĉiu estos kiel lia instruisto.
为什么看见你弟兄眼中有刺,却不想自己眼中有梁木呢?
Kaj kial vi rigardas la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon, kiu estas en via propra okulo?
你不见自己眼中有梁木,怎能对你弟兄说:容我去掉你眼中的刺呢?你这假冒为善的人!先去掉自己眼中的梁木,然后才能看得清楚,去掉你弟兄眼中的刺。
Kiel vi povas diri al via frato: Frato, lasu min eltiri la lignereton, kiu estas en via okulo; dum vi ne pripensas la trabon en via propra okulo? Hipokritulo! eltiru unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato.
因为,没有好树结坏果子,也没有坏树结好果子。
Ĉar ne ekzistas bona arbo, kiu donas putran frukton; nek putra arbo, kiu donas bonan frukton.
凡树木看果子,就可以认出它来。人不是从荆棘上摘无花果,也不是从蒺藜里摘葡萄。
Ĉar ĉiu arbo estas konata per sia propra frukto. Ĉar el dornarbetoj oni ne kolektas figojn, nek el rubusujo oni rikoltas vinberojn.
善人从他心里所存的善就发出善来;恶人从他心里所存的恶就发出恶来;因为心里所充满的,口里就说出来。
Bona homo el la bona trezorejo de sia koro liveras bonon, kaj malbona homo el la malbona trezorejo liveras malbonon; ĉar el la abundo de la koro parolas lia buŝo.
你们为什么称呼我主啊,主啊,却不遵我的话行呢?
Kaj kial vi min vokas: Sinjoro, Sinjoro; kaj ne faras tion, kion mi diras?
凡到我这里来,听见我的话就去行的,我要告诉你们他像什么人:
Pri ĉiu, kiu venas al mi, kaj aŭdas miajn parolojn, kaj plenumas ilin, mi montros al vi, al kiu li similas:
他像一个人盖房子,深深的挖地,把根基安在磐石上;到发大水的时候,水冲那房子,房子总不能摇动,因为根基立在磐石上(有古卷:因为盖造得好)。
li similas al viro, kiu, konstruante domon, fosis kaj profunde kavigis, kaj metis fundamenton sur la roko; kaj kiam okazis inundo, la rivero sin ĵetis kontraŭ tiun domon, kaj ne povis ĝin ŝanceli; ĉar ĝi estis bone konstruita.
惟有听见不去行的,就像一个人在土地上盖房子,没有根基;水一冲,随即倒塌了,并且那房子坏的很大。
Sed tiu, kiu aŭdas kaj ne plenumas, similas al viro, kiu konstruis sur la tero sen fundamento domon; kontraŭ kiun la rivero sin ĵetis, kaj ĝi tuj enfalis, kaj la ruino de tiu domo estis granda.