Acts 16

保罗来到特庇,又到路司得。在那里有一个门徒,名叫提摩太,是信主之犹太妇人的儿子,他父亲却是希腊人。
Kaj li venis al Derbe kaj Listra; kaj jen tie estis unu disĉiplo, nomata Timoteo, filo de kredanta Judino kaj de Greka patro.
路司得和以哥念的弟兄都称讚他。
Tiu estis bone atestata de la fratoj en Listra kaj Ikonio.
保罗要带他同去,只因那些地方的犹太人都知道他父亲是希腊人,就给他行了割礼。
Tiun Paŭlo deziris, ke li foriru kun li, kaj li prenis kaj cirkumcidis lin pro la Judoj, kiuj estis en tiuj regionoj; ĉar ĉiuj sciis, ke lia patro estas Greko.
他们经过各城,把耶路撒冷使徒和长老所定的条规交给门徒遵守。
Kaj dum ili trapasis la urbojn, ili transdonis al ili por observado la dekretojn, deciditajn de la apostoloj kaj presbiteroj en Jerusalem.
于是众教会信心越发坚固,人数天天加增。
Tiel la eklezioj firmiĝis en la fido, kaj kreskis laŭnombre ĉiutage.
圣灵既然禁止他们在亚细亚讲道,他们就经过弗吕家、加拉太一带地方。
Kaj ili trairis la Frigian kaj Galatujan regionon, malpermesite de la Sankta Spirito priparoli la vorton en Azio;
到了每西亚的边界,他们想要往庇推尼去,耶稣的灵却不许。
kaj veninte apud Misia, ili klopodis eniri en Bitinion, kaj la Spirito de Jesuo tion ne permesis al ili;
他们就越过每西亚,下到特罗亚去。
kaj pasinte preter Misia, ili malsupreniris al Troas.
在夜间有异象现与保罗。有一个马其顿人站著求他说:请你过到马其顿来帮助我们。
Kaj vizio aperis al Paŭlo dum la nokto: viro Makedona staris, kaj petegis lin, dirante: Transpasu al Makedonujo, kaj nin helpu.
保罗既看见这异象,我们随即想要往马其顿去,以为 神召我们传福音给那里的人听。
Kaj post kiam li vidis la vizion, ni tuj penis foriri en Makedonujon, konkludinte, ke Dio vokis nin, por prediki al ili la evangelion.
于是从特罗亚开船,一直行到撒摩特喇,第二天到了尼亚坡里。
Tial, ekŝipirinte de Troas, ni rekte veturis al Samotrake, kaj la sekvantan tagon al Neapolis;
从那里来到腓立比,就是马其顿这一方的头一个城,也是罗马的驻防城。我们在这城里住了几天。
kaj de tie al Filipi, kiu estas kolonio, ĉefurbo de la Makedonuja provinco; kaj en tiu urbo ni restis dum kelke da tagoj.
当安息日,我们出城门,到了河边,知道那里有一个祷告的地方,我们就坐下对那聚会的妇女讲道。
Kaj en la sabato ni eliris ekster la pordegon apud rivero, kie, ni supozis, estis kunvenejo por preĝado; kaj ni sidiĝis, kaj parolis al la virinoj kunvenintaj.
有一个卖紫色布疋的妇人,名叫吕底亚,是推雅推喇城的人,素来敬拜 神。她听见了,主就开导她的心,叫她留心听保罗所讲的话。
Kaj unu virino, nomata Lidia, vendistino de purpuro, el la urbo Tiatira, adorantino de Dio, nin aŭdis; ŝian koron la Sinjoro malfermis, por atenti la parolojn de Paŭlo.
她和她一家既领了洗,便求我们说:你们若以为我是真信主的(或作:你们若以为我是忠心事主的),请到我家里来住。于是强留我们。
Kaj kiam ŝi estis baptita, kun sia familio, ŝi nin petegis, dirante: Se vi juĝas min fidela al la Sinjoro, venu, kaj loĝu en mia domo. Kaj ŝi devigis nin.
后来,我们往那祷告的地方去。有一个使女迎著面来,她被巫鬼所附,用法术,叫她主人们大得财利。
Kaj kiam ni iris al la kunvenejo por preĝado, renkontis nin unu knabino, kiu havis orakolan spiriton kaj kiu per aŭgurado alportadis al siaj mastroj multan gajnon.
她跟随保罗和我们,喊著说:这些人是至高 神的仆人,对你们传说救人的道。
Ŝi sekvis Paŭlon kaj nin, kaj kriadis, dirante: Tiuj homoj estas servistoj de Dio la Plejalta, kiuj proklamas al vi vojon de savo.
她一连多日这样喊叫,保罗就心中厌烦,转身对那鬼说:我奉耶稣基督的名,吩咐你从她身上出来!那鬼当时就出来了。
Kaj tion ŝi faris dum multe da tagoj. Sed Paŭlo, ĉagrenite, turnis sin, kaj diris al la spirito: Mi ordonas al vi en la nomo de Jesuo Kristo, ke vi eliru el ŝi. Kaj ĝi eliris en tiu sama horo.
使女的主人们见得利的指望没有了,便揪住保罗和西拉,拉他们到市上去见首领;
Sed ŝiaj mastroj, vidinte, ke eliris la espero de ilia gajno, kaptis Paŭlon kaj Silason, kaj trenis ilin en la placon al la regantoj,
又带到官长面前说:这些人原是犹太人,竟骚扰我们的城,
kaj kondukinte ilin al la urbestroj, diris: Ĉi tiuj homoj treege maltrankviligas nian urbon, estante Judoj,
传我们罗马人所不可受不可行的规矩。
kaj ili proklamas morojn, kiujn ne decas akcepti nek fari por ni, kiuj estas Romanoj.
众人就一同起来攻击他们。官长吩咐剥了他们的衣裳,用棍打;
Kaj la popolo amase sin kolektis kontraŭ ili; kaj la urbestroj, forŝirinte de ili la vestojn, ordonis, ke oni vergobatu ilin.
打了许多棍,便将他们下在监里,嘱咐禁卒严紧看守。
Kaj metinte sur ilin multajn batojn, ili ĵetis ilin en malliberejon, ordonante al la estro de la malliberejo, ke li forte gardu ilin;
禁卒领了这样的命,就把他们下在内监里,两脚上了木狗。
kaj li, ricevinte tiun ordonon, ĵetis ilin en la internan karceron kaj fiksis iliajn piedojn en la trabon.
约在半夜,保罗和西拉祷告,唱诗讚美 神,众囚犯也侧耳而听。
Sed ĉirkaŭ la noktomezo Paŭlo kaj Silas preĝis kaj himnis al Dio, kaj la katenitoj aŭskultis ilin;
忽然,地大震动,甚至监牢的地基都摇动了,监门立刻全开,众囚犯的锁鍊也都松开了。
kaj subite fariĝis granda tertremo, tiel ke la fundamentoj de la malliberejo skuiĝis; kaj tuj ĉiuj pordoj malfermiĝis, kaj ĉies katenoj falis.
禁卒一醒,看见监门全开,以为囚犯已经逃走,就拔刀要自杀。
Kaj la malliberejestro, vekiĝinte, kaj vidante la pordojn de la karcero malfermitaj, eltiris sian glavon kaj volis mortigi sin, supozante, ke la malliberuloj forkuris.
保罗大声呼叫说:不要伤害自己!我们都在这里。
Sed Paŭlo vokis per laŭta voĉo, dirante: Nenian malbonon faru al vi, ĉar ni ĉiuj estas ĉi tie.
禁卒叫人拿灯来,就跳进去,战战兢兢的俯伏在保罗、西拉面前;
Kaj veniginte lumilon, li ensaltis, kaj, tremante de timo, kliniĝis antaŭ Paŭlo kaj Silas,
又领他们出来,说:二位先生,我当怎样行才可以得救?
kaj kondukis ilin eksteren, kaj diris: Sinjoroj, kion mi devas fari, por esti savita?
他们说:当信主耶稣,你和你一家都必得救。
Kaj ili diris: Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita, vi kaj via familio.
他们就把主的道讲给他和他全家的人听。
Kaj ili parolis la vorton de la Sinjoro al li kaj al ĉiuj en lia domo.
当夜,就在那时候,禁卒把他们带去,洗他们的伤;他和属乎他的人立时都受了洗。
Kaj li kondukis ilin en tiu sama nokta horo kaj lavis al ili la batovundojn; kaj baptiĝis senprokraste li kaj ĉiuj liaj domanoj.
于是禁卒领他们上自己家里去,给他们摆上饭。他和全家,因为信了 神,都很喜乐。
Kaj li kondukis ilin en sian domon, kaj aranĝis por ili manĝotablon, kaj tre ĝojis kun sia tuta domanaro, ekkredinte al Dio.
到了天亮,官长打发差役来,说:释放那两个人吧。
Sed kiam tagiĝis, la urbestroj sendis la liktorojn, por diri: Forliberigu tiujn homojn.
禁卒就把这话告诉保罗说:官长打发人来叫释放你们,如今可以出监,平平安安的去吧。
Kaj la malliberejestro raportis la vortojn al Paŭlo: La urbestroj ĵus sendis, por ke vi forliberiĝu; tial nun elvenu kaj foriru pace.
保罗却说:我们是罗马人,并没有定罪,他们就在众人面前打了我们,又把我们下在监里,现在要私下撵我们出去吗?这是不行的。叫他们自己来领我们出去吧!
Sed Paŭlo diris al ili: Ili publike vergobatis nin ne kondamnitajn, kvankam ni estas Romanoj, kaj nin ĵetis en malliberejon; kaj ĉu ili nun elĵetas nin kaŝe? tute ne; ili mem venu kaj forkonduku nin.
差役把这话回禀官长。官长听见他们是罗马人,就害怕了,
Kaj la liktoroj raportis tiujn vortojn al la urbestroj; kaj ĉi tiuj timis, aŭdante, ke ili estas Romanoj;
于是来劝他们,领他们出来,请他们离开那城。
kaj ili venis kaj petegis ilin, kaj, elkondukinte ilin, petis, ke ili foriru de la urbo.
二人出了监,往吕底亚家里去;见了弟兄们,劝慰他们一番,就走了。
Kaj ili eliris el la malliberejo, kaj eniris en la domon de Lidia; kaj vidinte kaj konsolinte la fratojn, ili foriris.