Acts 17

保罗和西拉经过暗妃坡里、亚波罗尼亚,来到帖撒罗尼迦,在那里有犹太人的会堂。
Kaj vojaĝinte tra Amfipolis kaj Apolonia, ili alvenis en Tesalonikon, kie estis sinagogo de la Judoj;
保罗照他素常的规矩进去,一连三个安息日,本著圣经与他们辩论,
kaj laŭ sia kutimo Paŭlo eniris al ili, kaj dum tri sabatoj li rezonadis kun ili el la Skriboj,
讲解陈明基督必须受害,从死里复活;又说:我所传与你们的这位耶稣就是基督。
klarigante kaj montrante, ke la Kristo devis suferi kaj releviĝi el la mortintoj, kaj dirante: Ĉi tiu Jesuo, kiun mi predikas al vi, estas la Kristo.
他们中间有些人听了劝,就附从保罗和西拉,并有许多虔敬的希腊人,尊贵的妇女也不少。
Kaj unuj el ili estis konvinkitaj, kaj kunsortiĝis kun Paŭlo kaj Silas; kaj el la piaj Grekoj granda amaso, kaj el la ĉefaj virinoj ne malmultaj.
但那不信的犹太人心里嫉妒,招聚了些市井匪类,搭伙成群,耸动合城的人闯进耶孙的家,要将保罗、西拉带到百姓那里。
Sed la Judoj, enviante, varbis kelkajn malnoblulojn el la popolaĉo, kaj, kolektinte homamason, entumultigis la urbon; kaj atakinte la domon de Jason, ili klopodis elkonduki ilin al la popolo.
找不著他们,就把耶孙和几个弟兄拉到地方官那里,喊叫说:那搅乱天下的也到这里来了,
Sed ne trovinte ilin, ili trenis Jasonon kaj kelkajn fratojn antaŭ la urbestrojn, kriante: Tiuj samaj, kiuj renversis la tutan mondon, alestas ankaŭ ĉi tie;
耶孙收留他们。这些人都违背凯撒的命令,说另有一个王耶稣。
ilin Jason akceptis; kaj ili ĉiuj agas kontraŭ la dekretoj de Cezaro, dirante, ke estas alia reĝo, Jesuo.
众人和地方官听见这话,就惊慌了;
Kaj ili maltrankviligis la homamason kaj la urbestrojn, kiuj tion aŭdis.
于是取了耶孙和其余之人的保状,就释放了他们。
Kaj ĉi tiuj, ricevinte garantiaĵon de Jason kaj la aliaj, liberigis ilin.
弟兄们随即在夜间打发保罗和西拉往庇里亚去。二人到了,就进入犹太人的会堂。
Kaj la fratoj tuj forsendis Paŭlon kaj Silason nokte al Berea; kaj alveninte tien, ili iris en la sinagogon de la Judoj.
这地方的人贤于帖撒罗尼迦的人,甘心领受这道,天天考查圣经,要晓得这道是与不是。
Kaj ĉi tiuj estis pli noblaj ol la Tesalonikanoj, ĉar ili akceptis la vorton kun plena fervoro, kaj ĉiutage esploris la Skribojn, por konstati, ĉu tiuj aferoj estas veraj.
所以他们中间多有相信的,又有希腊尊贵的妇女,男子也不少。
Tial multaj el ili kredis, kaj ne malmultaj el la Grekaj virinoj honorindaj kaj el la viroj.
但帖撒罗尼迦的犹太人知道保罗又在庇里亚传 神的道,也就往那里去,耸动搅扰众人。
Sed kiam la Judoj en Tesaloniko sciiĝis, ke ankaŭ en Berea la vorto de Dio estas proklamita de Paŭlo, ili venis ankaŭ tien, maltrankviligante kaj ekscitante la homamason.
当时弟兄们便打发保罗往海边去,西拉和提摩太仍住在庇里亚。
Kaj tiam la fratoj tuj forsendis Paŭlon, por ke li iru ĝis la marbordo; sed Silas kaj Timoteo restis ankoraŭ tie.
送保罗的人带他到了雅典,既领了保罗的命,叫西拉和提摩太速速到他这里来,就回去了。
Kaj la gvidantoj de Paŭlo kondukis lin ĝis Ateno, kaj ricevinte komision al Silas kaj Timoteo, ke ili venu al li kiel eble plej rapide, ili foriris.
保罗在雅典等候他们的时候,看见满城都是偶像,就心里著急;
Kaj dum Paŭlo atendis ilin en Ateno, lia spirito ĉagreniĝis en li, kiam li vidis la urbon idolplena.
于是在会堂里与犹太人和虔敬的人,并每日在市上所遇见的人,辩论。
Tial li rezonadis en la sinagogoj kun la Judoj kaj la diotimantoj, kaj sur la placo ĉiutage kun la renkontitoj.
还有以彼古罗和斯多亚两门的学士,与他争论。有的说:这胡言乱语的要说什么?有的说:他似乎是传说外邦鬼神的。这话是因保罗传讲耶稣与复活的道。
Kaj iuj el la Epikuranaj kaj Stoikaj filozofoj lin renkontis. Kaj unuj diris: Kion volus diri ĉi tiu vortŝutanto? aliaj diris: Li ŝajnas esti proklamanto de fremdaj diaĵoj; ĉar li predikis Jesuon kaj la releviĝon.
他们就把他带到亚略‧巴古,说:你所讲的这新道,我们也可以知道吗?
Kaj ili prenis lin, kaj kondukis lin al la Areopago, dirante: Ĉu ni povas scii, kio estas tiu nova instruo, priparolata de vi?
因为你有些奇怪的事传到我们耳中,我们愿意知道这些事是什么意思。
Ĉar fremdaĵojn vi portas al niaj oreloj; ni do volas scii, kion signifas tiuj aferoj.
(雅典人和住在那里的客人都不顾别的事,只将新闻说说听听。)
(Ĉiuj Atenanoj kaj la tie loĝantaj fremduloj pasigadis la tempon ĉe nenio alia, krom diri aŭ aŭdi ion plej novan.)
保罗站在亚略‧巴古当中,说:众位雅典人哪,我看你们凡事很敬畏鬼神。
Kaj Paŭlo staris meze de la Areopago, kaj diris: Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas ĉiurilate tro servemaj al diaĵoj.
我游行的时候,观看你们所敬拜的,遇见一座坛,上面写著未识之神。你们所不认识而敬拜的,我现在告诉你们。
Ĉar preterpasante kaj rigardante viajn adorataĵojn, mi trovis ankaŭ altaron, sur kiu estis skribite: AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi.
创造宇宙和其中万物的 神,既是天地的主,就不住人手所造的殿,
La Dio, kiu faris la mondon kaj ĉion, kio estas en ĝi, estante per Si mem Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ne loĝas en manfaritaj temploj;
也不用人手服事,好像缺少什么;自己倒将生命、气息、万物,赐给万人。
kaj ne estas servata de homaj manoj, kvazaŭ Li ion bezonus, ĉar Li mem donas al ĉiuj vivon kaj spiron kaj ĉion;
他从一本(有古卷作血脉)造出万族的人,住在全地上,并且预先定准他们的年限和所住的疆界,
kaj el unu origino Li faris ĉiujn naciojn de la homoj, por loĝi sur la tuta supraĵo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj loĝejoj;
要叫他们寻求 神,或者可以揣摩而得,其实他离我们各人不远;
por ke ili serĉu Dion, se eble ili povus ĉirkaŭpalpi kaj trovi Lin, kvankam Li ne estas malproksime de ĉiu el ni;
我们生活、动作、存留,都在乎他。就如你们作诗的,有人说:我们也是他所生的。
ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas, kiel ankaŭ iuj viaj poetoj diris: Ĉar ni estas ankaŭ Lia idaro.
我们既是 神所生的,就不当以为 神的神性像人用手艺、心思所雕刻的金、银、石。
Tial ni, estante idaro de Dio, devas ne opinii la Diecon simila al oro aŭ arĝento aŭ ŝtono, gravuraĵo de homa arto kaj imagado.
世人蒙昧无知的时候, 神并不监察,如今却吩咐各处的人都要悔改。
Kaj la tempojn de nesciado preterrigardis Dio, sed nun Li proklamas al ĉiuj homoj, ke ili pentu;
因为他已经定了日子,要借著他所设立的人按公义审判天下,并且叫他从死里复活,给万人作可信的凭据。
tial Li difinis tagon, en kiu Li juĝos la mondon en justeco per tiu viro, kiun Li elektis, doninte garantion pri tio al ĉiuj homoj per tio, ke Li relevis lin el la mortintoj.
众人听见从死里复活的话,就有讥诮他的;又有人说:我们再听你讲这个吧!
Kaj aŭdinte pri releviĝo de la mortintoj, unuj mokis; sed aliaj diris: Ni aŭskultos vin denove pri tio.
于是保罗从他们当中出去了。
Kaj tiel Paŭlo eliris el inter ili.
但有几个人贴近他,信了主,其中有亚略‧巴古的官丢尼修,并一个妇人,名叫大马里,还有别人一同信从。
Sed iuj viroj aliĝis al li kaj kredis, inter kiuj estis Dionisio, Areopagano, kaj virino, nomata Damaris, kaj aliaj kun ili.