Psalms 83

שיר מזמור לאסף אלהים אל דמי לך אל תחרש ואל תשקט אל׃
Ho Dio, ne silentu; Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio!
כי הנה אויביך יהמיון ומשנאיך נשאו ראש׃
Ĉar jen Viaj malamikoj ekbruis, Kaj Viaj malamantoj levis la kapon.
על עמך יערימו סוד ויתיעצו על צפוניך׃
Kontraŭ Via popolo ili sekrete konspiras, Kaj ili konsiliĝas kontraŭ Viaj gardatoj.
אמרו לכו ונכחידם מגוי ולא יזכר שם ישראל עוד׃
Ili diris: Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj, Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael.
כי נועצו לב יחדו עליך ברית יכרתו׃
Ĉar ili unuanime interkonsentis, Ili faris interligon kontraŭ Vi:
אהלי אדום וישמעאלים מואב והגרים׃
La tendoj de Edom kaj la Iŝmaelidoj, Moab kaj la Hagaridoj,
גבל ועמון ועמלק פלשת עם ישבי צור׃
Gebal kaj Amon kaj Amalek, La Filiŝtoj kun la loĝantoj de Tiro;
גם אשור נלוה עמם היו זרוע לבני לוט סלה׃
Ankaŭ Asirio aliĝis al ili Kaj fariĝis helpo al la idoj de Lot. Sela.
עשה להם כמדין כסיסרא כיבין בנחל קישון׃
Faru al ili, kiel al Midjan, Kiel al Sisera, kiel al Jabin ĉe la torento Kiŝon,
נשמדו בעין דאר היו דמן לאדמה׃
Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor Kaj fariĝis sterko por la tero.
שיתמו נדיבמו כערב וכזאב וכזבח וכצלמנע כל נסיכמו׃
Agu kun iliaj princoj kiel kun Oreb kaj Zeeb, Kaj kun ĉiuj iliaj estroj kiel kun Zebaĥ kaj Calmuna,
אשר אמרו נירשה לנו את נאות אלהים׃
Kiuj diris: Ni ekposedu la loĝejon de Dio!
אלהי שיתמו כגלגל כקש לפני רוח׃
Ho mia Dio, similigu ilin al turniĝanta polvo, Al pajlrestaĵo antaŭ vento.
כאש תבער יער וכלהבה תלהט הרים׃
Kiel fajro bruligas arbaron, Kaj kiel flamo bruldezertigas montojn,
כן תרדפם בסערך ובסופתך תבהלם׃
Tiel pelu ilin per Via ventego, Kaj per Via fulmotondro ilin timigu.
מלא פניהם קלון ויבקשו שמך יהוה׃
Plenigu ilian vizaĝon per malhonoro, Por ke ili turniĝu al Via nomo, ho Eternulo.
יבשו ויבהלו עדי עד ויחפרו ויאבדו׃
Ili estu hontigitaj kaj timigitaj por ĉiam, Ili malhonoriĝu kaj pereu.
וידעו כי אתה שמך יהוה לבדך עליון על כל הארץ׃
Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO, Estas sola Plejaltulo super la tuta tero.