Mark 13

ויהי בצאתו מן המקדש ויאמר אליו אחד מתלמידיו רבי ראה מה יפו האבנים והבנינים האלה׃
Kaj dum li eliris el la templo, unu el liaj disĉiploj diris al li: Majstro, jen kiaj ŝtonoj kaj kiaj konstruaĵoj!
ויען ישוע אתו ויאמר הראית את כל הבנינים הגדולים האלה לא תשאר אבן על אבן אשר לא תתפרק׃
Kaj Jesuo diris al li: Ĉu vi vidas ĉi tiujn grandajn konstruaĵojn? ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita.
וישב על הר הזיתים ממול המקדש וישאלהו פטרוס ויעקב ויוחנן ואנדרי והם אתו לבדם׃
Kaj dum li sidis sur la monto Olivarba rekte kontraŭ la templo, Petro kaj Jakobo kaj Johano kaj Andreo demandis lin aparte:
אמר נא לנו מתי תהיה זאת ומה הוא האות בבא העת אשר תעשה בה כל זאת׃
Diru al ni, kiam tio estos? kaj kio estas la signo, kiam ĉio tio devos plenumiĝi?
ויען אתם ישוע ויחל לדבר ראו פן יתעה אתכם איש׃
Kaj Jesuo ekparolis, kaj diris al ili: Gardu vin, ke neniu vin forlogu.
כי רבים יבאו בשמי לאמר אני הוא ויתעו רבים׃
Multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas; kaj ili forlogos multajn.
ובשמעכם מלחמות ושמעות מלחמה אל תבהלו כי היו תהיה זאת אך לא זאת היא הקץ׃
Kaj kiam vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj, ne maltrankviliĝu; tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino.
כי יקום גוי על גוי וממלכה על ממלכה והיה רעש כה וכה והיה רעב ומהומה׃
Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacio, kaj regno kontraŭ regno; estos tertremoj en diversaj lokoj, kaj estos malsatoj; tio estas komenco de suferoj.
אלה ראשית החבלים ואתם השמרו בנפשתיכם כי ימסרו אתכם לסנהדריות והכיתם בבתי כנסיות ולפני משלים ומלכים תובאו למעני לעדות להם׃
Sed gardu vin; ĉar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurĝitaj; kaj vi staros antaŭ provincestroj kaj reĝoj pro mi, por atesto al ili.
והבשורה צריכה להקרא בראשנה לכל הגוים׃
Kaj la evangelio devas antaŭe esti predikita al ĉiuj nacioj.
וכאשר יוליכו ומסרו אתכם אל תדאגו ואל תחשבו מה תדברו כי הדבר אשר ינתן לכם בשעה ההיא אותו דברו יען לא אתם הם המדברים כי אם רוח הקדש׃
Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito.
ואח ימסר את אחיו למות ואב את בנו וקמו בנים באבותם והמיתו אותם׃
Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj leviĝos gefiloj kontraŭ gepatroj kaj mortigos ilin.
והייתם שנואים לכל אדם למען שמי והמחכה עד עת קץ הוא יושע׃
Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.
וכי תראו את שקוץ משמם הנאמר ביד דניאל הנביא עמד במקום אשר לא לו הקורא יבין אז נוס ינוסו אנשי יהודה אל ההרים׃
Sed kiam vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco starantan tie, kie ne decas (la leganto komprenu), tiam kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj;
ואשר על הגג אל ירד הביתה ואל יבא פנימה לשאת דבר מביתו׃
kaj kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, nek eniru, por preni ion el sia domo;
ואשר בשדה אל ישב הביתה לשאת מלבושו׃
kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.
ואוי להרות ולמיניקות בימים ההמה׃
Sed ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj!
אך התפללו אשר לא תהיה מנוסתכם בחרף׃
Kaj preĝu, ke tio ne okazu en vintro.
כי הימים ההם יהיו עת צרה אשר לא נהיתה כמוה מראשית הבריאה אשר ברא אלהים עד עתה וכמוה לא תהיה עוד׃
Ĉar tiuj tagoj estos tagoj de aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la kreo, kiun Dio kreis, ĝis nun, kaj neniam estos.
ולולי קצר יהוה את הימים ההם לא יושע כל בשר אך למען הבחירים אשר בחר בם קצר את הימים׃
Kaj se la Eternulo ne malplilongigus la tagojn, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj, kiujn Li elektis, Li malplilongigis la tagojn.
ואז אם יאמר איש אליכם הנה פה המשיח או הנהו שם אל תאמינו׃
Kaj tiam se iu diros al vi: Jen ĉi tie la Kristo, aŭ, Jen tie; ne kredu;
כי יקומו משיחי שקר ונביאי שקר ונתנו אתות ומופתים להתעות אף את הבחירים אם יוכלו׃
ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj, kaj faros signojn kaj miraklojn, por erarigi, se eble, la elektitojn.
ואתם ראו הנה מראש הגדתי לכם את כל׃
Sed gardu vin; jen mi ĉion antaŭdiris al vi.
והיה בימים ההם אחרי הצרה ההיא תחשך השמש והירח לא יגיה אורו׃
Sed en tiuj tagoj, post tiu aflikto, la suno mallumiĝos kaj la luno ne donos sian lumon,
והכוכבים יפלו מן השמים וכחות השמים יתמוטטו׃
kaj la steloj falados el la ĉielo, kaj la potencoj, kiuj estas en la ĉieloj, ŝanceliĝos.
ואז יראו את בן האדם בא בעננים בגבורה רבה ובכבוד׃
Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nuboj kun granda potenco kaj gloro.
ואז ישלח את מלאכיו ויקבץ את בחיריו מארבע הרוחות מקצה הארץ עד קצה השמים׃
Kaj tiam li elsendos la anĝelojn kaj kolektos siajn elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero ĝis la limo de la ĉielo.
למדו נא את משל התאנה כשירטב ענפה ופרח עלה ידעתם כי קרוב הקיץ׃
De la figarbo lernu ĝian parabolon: kiam ĝia branĉo jam moliĝas kaj aperigas foliojn, vi scias, ke la somero estas proksima;
כן אף אתם בראתכם כי היו כל אלה דעו כי קרוב הוא לפתח׃
tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke li estas proksima, ĉe la pordoj.
אמן אמר אני לכם לא יעבר הדור הזה עד אשר יהיו כל אלה׃
Vere mi diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, antaŭ ol ĉio tio fariĝos.
השמים והארץ יעברו ודברי לא יעברון׃
La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.
אך עת בוא היום ההוא והשעה ההיא אין איש יודע אותה גם לא מלאכי השמים גם לא הבן מבלעדי האב׃
Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj en la ĉielo, nek la Filo, sed nur la Patro.
ראו שקדו והתפללו כי לא ידעתם מתי תהיה העת׃
Gardu vin, viglu kaj preĝu; ĉar vi ne scias, kiam estos la ĝusta tempo.
והיה כאיש הולך למרחק אשר עזב את ביתו ויתן שלטן לעבדיו ולאיש איש את מלאכתו וגם את השוער צוה לשקד׃
Kiel homo forvojaĝinta, kiu lasis sian domon kaj donis aŭtoritaton al siaj sklavoj, al ĉiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu:
לכן שקדו כי לא ידעתם מתי יבוא בעל הבית אם לעת ערב או בחצות הלילה אם בעת קריאת הגבר או בבקר׃
vi do viglu; ĉar vi ne scias, kiam venos la domomastro, ĉu vespere, ĉu noktomeze, ĉu ĉe la kokokrio, ĉu frumatene;
פן יבוא פתאם ומצא אתכם ישנים׃
por ke li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj.
ואת אשר אמרתי לכם אמר אני לכל שקדו׃
Kaj kion mi diras al vi, tion mi diras al ĉiuj: Viglu.