Ezra 2

ואלה בני המדינה העלים משבי הגולה אשר הגלה נבוכדנצור מלך בבל לבבל וישובו לירושלם ויהודה איש לעירו׃
Jen estas la loĝantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis en Babelon Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, ĉiu en sian urbon,
אשר באו עם זרבבל ישוע נחמיה שריה רעליה מרדכי בלשן מספר בגוי רחום בענה מספר אנשי עם ישראל׃
kiuj venis kun Zerubabel, Jeŝua, Neĥemja, Seraja, Reelaja, Mordeĥaj, Bilŝan, Mispar, Bigvaj, Reĥum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis:
בני פרעש אלפים מאה שבעים ושנים׃
de la idoj de Paroŝ, du mil cent sepdek du,
בני שפטיה שלש מאות שבעים ושנים׃
de la idoj de Ŝefatja, tricent sepdek du,
בני ארח שבע מאות חמשה ושבעים׃
de la idoj de Araĥ, sepcent sepdek kvin,
בני פחת מואב לבני ישוע יואב אלפים שמנה מאות ושנים עשר׃
de la idoj de Paĥat-Moab, el la idoj de Jeŝua kaj Joab, du mil okcent dek du,
בני עילם אלף מאתים חמשים וארבעה׃
de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar,
בני זתוא תשע מאות וארבעים וחמשה׃
de la idoj de Zatu, naŭcent kvardek kvin,
בני זכי שבע מאות וששים׃
de la idoj de Zakaj, sepcent sesdek,
בני בני שש מאות ארבעים ושנים׃
de la idoj de Bani, sescent kvardek du,
בני בבי שש מאות עשרים ושלשה׃
de la idoj de Bebaj, sescent dudek tri,
בני עזגד אלף מאתים עשרים ושנים׃
de la idoj de Azgad, mil ducent dudek du,
בני אדניקם שש מאות ששים וששה׃
de la idoj de Adonikam, sescent sesdek ses,
בני בגוי אלפים חמשים וששה׃
de la idoj de Bigvaj, du mil kvindek ses,
בני עדין ארבע מאות חמשים וארבעה׃
de la idoj de Adin, kvarcent kvindek kvar,
בני אטר ליחזקיה תשעים ושמנה׃
de la idoj de Ater, el la domo de Ĥizkija, naŭdek ok,
בני בצי שלש מאות עשרים ושלשה׃
de la idoj de Becaj, tricent dudek tri,
בני יורה מאה ושנים עשר׃
de la idoj de Jora, cent dek du,
בני חשם מאתים עשרים ושלשה׃
de la idoj de Ĥaŝum, ducent dudek tri,
בני גבר תשעים וחמשה׃
de la idoj de Gibar, naŭdek kvin,
בני בית לחם מאה עשרים ושלשה׃
de la idoj de Bet-Leĥem, cent dudek tri,
אנשי נטפה חמשים וששה׃
de la loĝantoj de Netofa, kvindek ses,
אנשי ענתות מאה עשרים ושמנה׃
de la loĝantoj de Anatot, cent dudek ok,
בני עזמות ארבעים ושנים׃
de la idoj de Azmavet, kvardek du,
בני קרית ערים כפירה ובארות שבע מאות וארבעים ושלשה׃
de la idoj de Kirjat-Arim, Kefira, kaj Beerot, sepcent kvardek tri,
בני הרמה וגבע שש מאות עשרים ואחד׃
de la idoj de Rama kaj Geba, sescent dudek unu,
אנשי מכמס מאה עשרים ושנים׃
de la loĝantoj de Miĥmas, cent dudek du,
אנשי בית אל והעי מאתים עשרים ושלשה׃
de la loĝantoj de Bet-El kaj Aj, ducent dudek tri,
בני נבו חמשים ושנים׃
de la idoj de Nebo, kvindek du,
בני מגביש מאה חמשים וששה׃
de la idoj de Magbiŝ, cent kvindek ses,
בני עילם אחר אלף מאתים חמשים וארבעה׃
de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar,
בני חרם שלש מאות ועשרים׃
de la idoj de Ĥarim, tricent dudek,
בני לד חדיד ואונו שבע מאות עשרים וחמשה׃
de la idoj de Lod, Ĥadid, kaj Ono, sepcent dudek kvin,
בני ירחו שלש מאות ארבעים וחמשה׃
de la idoj de Jeriĥo, tricent kvardek kvin,
בני סנאה שלשת אלפים ושש מאות ושלשים׃
de la idoj de Senaa, tri mil sescent tridek.
הכהנים בני ידעיה לבית ישוע תשע מאות שבעים ושלשה׃
De la pastroj: de la idoj de Jedaja, el la domo de Jeŝua, naŭcent sepdek tri,
בני אמר אלף חמשים ושנים׃
de la idoj de Imer, mil kvindek du,
בני פשחור אלף מאתים ארבעים ושבעה׃
de la idoj de Paŝĥur, mil ducent kvardek sep,
בני חרם אלף ושבעה עשר׃
de la idoj de Ĥarim, mil dek sep.
הלוים בני ישוע וקדמיאל לבני הודויה שבעים וארבעה׃
De la Levidoj: de la idoj de Jeŝua kaj Kadmiel, el la filoj de Hodavja, sepdek kvar.
המשררים בני אסף מאה עשרים ושמנה׃
De la kantistoj: de la idoj de Asaf, cent dudek ok.
בני השערים בני שלום בני אטר בני טלמון בני עקוב בני חטיטא בני שבי הכל מאה שלשים ותשעה׃
De la idoj de la pordegistoj: la idoj de Ŝalum, la idoj de Ater, la idoj de Talmon, la idoj de Akub, la idoj de Ĥatita, la idoj de Ŝobaj, ĉiuj kune cent tridek naŭ.
הנתינים בני ציחא בני חשופא בני טבעות׃
De la Netinoj: la idoj de Ciĥa, la idoj de Ĥasufa, la idoj de Tabaot,
בני קרס בני סיעהא בני פדון׃
la idoj de Keros, la idoj de Siaha, la idoj de Padon,
בני לבנה בני חגבה בני עקוב׃
la idoj de Lebana, la idoj de Ĥagaba, la idoj de Akub,
בני חגב בני שמלי בני חנן׃
la idoj de Ĥagab, la idoj de Ŝalmaj, la idoj de Ĥanan,
בני גדל בני גחר בני ראיה׃
la idoj de Gidel, la idoj de Gaĥar, la idoj de Reaja,
בני רצין בני נקודא בני גזם׃
la idoj de Recin, la idoj de Nekoda, la idoj de Gazam,
בני עזא בני פסח בני בסי׃
la idoj de Uza, la idoj de Paseaĥ, la idoj de Besaj,
בני אסנה בני מעונים בני נפיסים׃
la idoj de Asna, la idoj de Meunim, la idoj de Nefusim,
בני בקבוק בני חקופא בני חרחור׃
la idoj de Bakbuk, la idoj de Ĥakufa, la idoj de Ĥarĥur,
בני בצלות בני מחידא בני חרשא׃
la idoj de Baclut, la idoj de Meĥida, la idoj de Ĥarŝa,
בני ברקוס בני סיסרא בני תמח׃
la idoj de Barkos, la idoj de Sisra, la idoj de Tamaĥ,
בני נציח בני חטיפא׃
la idoj de Neciaĥ, la idoj de Ĥatifa.
בני עבדי שלמה בני סטי בני הספרת בני פרודא׃
La idoj de la servantoj de Salomono: la idoj de Sotaj, la idoj de Soferet, la idoj de Peruda,
בני יעלה בני דרקון בני גדל׃
la idoj de Jaala, la idoj de Darkon, la idoj de Gidel,
בני שפטיה בני חטיל בני פכרת הצביים בני אמי׃
la idoj de Ŝefatja, la idoj de Ĥatil, la idoj de Poĥeret-Cebaim, la idoj de Ami.
כל הנתינים ובני עבדי שלמה שלש מאות תשעים ושנים׃
La nombro de ĉiuj Netinoj kaj de la idoj de la servantoj de Salomono estis tricent naŭdek du.
ואלה העלים מתל מלח תל חרשא כרוב אדן אמר ולא יכלו להגיד בית אבותם וזרעם אם מישראל הם׃
Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melaĥ, Tel-Ĥarŝa, Kerub, Adan, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, ĉu ili devenas de Izrael:
בני דליה בני טוביה בני נקודא שש מאות חמשים ושנים׃
la idoj de Delaja, la idoj de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvindek du.
ומבני הכהנים בני חביה בני הקוץ בני ברזלי אשר לקח מבנות ברזלי הגלעדי אשה ויקרא על שמם׃
Kaj el la pastridoj: la idoj de Ĥabaja, la idoj de Hakoc, la idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo.
אלה בקשו כתבם המתיחשים ולא נמצאו ויגאלו מן הכהנה׃
Ili serĉis siajn dokumentojn genealogiajn, sed ĉi tiuj ne troviĝis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj.
ויאמר התרשתא להם אשר לא יאכלו מקדש הקדשים עד עמד כהן לאורים ולתמים׃
Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne manĝu el la plejsanktaĵo, ĝis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo.
כל הקהל כאחד ארבע רבוא אלפים שלש מאות ששים׃
La tuta komunumo kune konsistis el kvardek du mil tricent sesdek homoj,
מלבד עבדיהם ואמהתיהם אלה שבעת אלפים שלש מאות שלשים ושבעה ולהם משררים ומשררות מאתים׃
krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies nombro estis sep mil tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent kantistoj kaj kantistinoj.
סוסיהם שבע מאות שלשים וששה פרדיהם מאתים ארבעים וחמשה׃
Da ĉevaloj ili havis sepcent tridek ses; da muloj ili havis ducent kvardek kvin;
גמליהם ארבע מאות שלשים וחמשה חמרים ששת אלפים שבע מאות ועשרים׃
da kameloj ili havis kvarcent tridek kvin; da azenoj ses mil sepcent dudek.
ומראשי האבות בבואם לבית יהוה אשר בירושלם התנדבו לבית האלהים להעמידו על מכונו׃
Kelkaj el la ĉefoj de patrodomoj, veninte al la domo de la Eternulo en Jerusalem, faris memvolan oferon por la domo de Dio, por restarigi ĝin sur ĝia fundamento.
ככחם נתנו לאוצר המלאכה זהב דרכמונים שש רבאות ואלף וכסף מנים חמשת אלפים וכתנת כהנים מאה׃
Laŭ sia povo ili donis en la trezorejon de la laboroj: da oro sesdek unu mil darkemonojn, da arĝento kvin mil min’ojn, kaj da pastraj vestoj cent.
וישבו הכהנים והלוים ומן העם והמשררים והשוערים והנתינים בעריהם וכל ישראל בעריהם׃
Kaj ekloĝis la pastroj kaj la Levidoj kaj la popolanoj kaj la kantistoj kaj la pordegistoj kaj la Netinoj en siaj urboj, kaj la tuta Izrael en siaj urboj.