Exodus 37

ויעש בצלאל את הארן עצי שטים אמתים וחצי ארכו ואמה וחצי רחבו ואמה וחצי קמתו׃
Kaj Becalel faris la keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estis ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto.
ויצפהו זהב טהור מבית ומחוץ ויעש לו זר זהב סביב׃
Kaj li tegis ĝin per pura oro interne kaj ekstere, kaj li faris al ĝi oran kronon ĉirkaŭe.
ויצק לו ארבע טבעת זהב על ארבע פעמתיו ושתי טבעת על צלעו האחת ושתי טבעות על צלעו השנית׃
Kaj li fandis por ĝi kvar orajn ringojn sur ĝiaj kvar anguloj: du ringojn sur unu ĝia flanko kaj du ringojn sur ĝia alia flanko.
ויעש בדי עצי שטים ויצף אתם זהב׃
Kaj li faris stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro.
ויבא את הבדים בטבעת על צלעת הארן לשאת את הארן׃
Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston.
ויעש כפרת זהב טהור אמתים וחצי ארכה ואמה וחצי רחבה׃
Kaj li faris fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estis ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo.
ויעש שני כרבים זהב מקשה עשה אתם משני קצות הכפרת׃
Kaj li faris du kerubojn el oro; per forĝa laboro li faris ilin, sur la du randoj de la fermoplato:
כרוב אחד מקצה מזה וכרוב אחד מקצה מזה מן הכפרת עשה את הכרבים משני קצוותו׃
unu kerubon ĉe unu flanko kaj la duan kerubon ĉe la dua flanko; elstarantaj el la fermoplato li faris la kerubojn, sur ĝiaj du flankoj.
ויהיו הכרבים פרשי כנפים למעלה סככים בכנפיהם על הכפרת ופניהם איש אל אחיו אל הכפרת היו פני הכרבים׃
Kaj la keruboj estis etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizaĝoj estis unu kontraŭ la alia; al la fermoplato estis turnitaj la vizaĝoj de la keruboj.
ויעש את השלחן עצי שטים אמתים ארכו ואמה רחבו ואמה וחצי קמתו׃
Kaj li faris la tablon el akacia ligno; du ulnoj estis ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto.
ויצף אתו זהב טהור ויעש לו זר זהב סביב׃
Kaj li tegis ĝin per pura oro, kaj li faris al ĝi oran kronon ĉirkaŭe.
ויעש לו מסגרת טפח סביב ויעש זר זהב למסגרתו סביב׃
Kaj li faris ĉirkaŭ ĝi manlarĝan listelon, kaj li faris oran kronon ĉirkaŭ la listelo.
ויצק לו ארבע טבעת זהב ויתן את הטבעת על ארבע הפאת אשר לארבע רגליו׃
Kaj li fandis por ĝi kvar orajn ringojn, kaj li alfortikigis la ringojn sur la kvar anguloj, ĉe ĝiaj kvar piedoj.
לעמת המסגרת היו הטבעת בתים לבדים לשאת את השלחן׃
Apud la listelo estis la ringoj, kiel ingoj por la stangoj, por porti la tablon.
ויעש את הבדים עצי שטים ויצף אתם זהב לשאת את השלחן׃
Kaj li faris la stangojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, por porti la tablon.
ויעש את הכלים אשר על השלחן את קערתיו ואת כפתיו ואת מנקיתיו ואת הקשות אשר יסך בהן זהב טהור׃
Kaj ankaŭ la vazojn por la tablo, ĝiajn pladojn kaj ĝiajn kulerojn, kaj ĝiajn kruĉojn kaj la kalikojn, per kiuj oni verŝas, li faris el pura oro.
ויעש את המנרה זהב טהור מקשה עשה את המנרה ירכה וקנה גביעיה כפתריה ופרחיה ממנה היו׃
Kaj li faris la kandelabron el pura oro, per forĝa laboro li faris la kandelabron; ĝia trunko kaj ĝiaj branĉoj, ĝiaj kalikoj, ĝiaj kapetoj, kaj ĝiaj floroj elstaris el ĝi.
וששה קנים יצאים מצדיה שלשה קני מנרה מצדה האחד ושלשה קני מנרה מצדה השני׃
Kaj ses branĉoj elstaris el ĝiaj flankoj: tri branĉoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri branĉoj de la kandelabro el la dua flanko;
שלשה גבעים משקדים בקנה האחד כפתר ופרח ושלשה גבעים משקדים בקנה אחד כפתר ופרח כן לששת הקנים היצאים מן המנרה׃
tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro estis sur unu branĉo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro sur la dua branĉo; tiel estis sur la ses branĉoj, kiuj elstaris el la kandelabro.
ובמנרה ארבעה גבעים משקדים כפתריה ופרחיה׃
Kaj sur la kandelabro estis kvar migdalformaj kalikoj kun siaj kapetoj kaj floroj.
וכפתר תחת שני הקנים ממנה וכפתר תחת שני הקנים ממנה וכפתר תחת שני הקנים ממנה לששת הקנים היצאים ממנה׃
Kaj kapeto estis sub unu paro da branĉoj, kaj kapeto sub la dua paro da branĉoj, kaj kapeto sub la tria paro da branĉoj; tiel estis ĉe la ses branĉoj, kiuj elstaris el ĝi.
כפתריהם וקנתם ממנה היו כלה מקשה אחת זהב טהור׃
La kapetoj kaj branĉoj elstaris el ĝi; ĉio estis unu forĝita tutaĵo el pura oro.
ויעש את נרתיה שבעה ומלקחיה ומחתתיה זהב טהור׃
Kaj li faris ĝiajn sep lucernojn kaj ĝiajn prenilojn kaj cindrujojn el pura oro.
ככר זהב טהור עשה אתה ואת כל כליה׃
El kikaro da pura oro li faris ĝin kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn.
ויעש את מזבח הקטרת עצי שטים אמה ארכו ואמה רחבו רבוע ואמתים קמתו ממנו היו קרנתיו׃
Kaj li faris la altaron por la incensado el akacia ligno; unu ulno estis ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo; kvarangula ĝi estis; du ulnoj estis ĝia alto; el ĝi elstaris ĝiaj kornoj.
ויצף אתו זהב טהור את גגו ואת קירתיו סביב ואת קרנתיו ויעש לו זר זהב סביב׃
Kaj li tegis ĝin per pura oro, ĝian supran platon kaj ĝiajn muretojn ĉirkaŭe kaj ĝiajn kornojn; kaj li faris al ĝi oran kronon ĉirkaŭe.
ושתי טבעת זהב עשה לו מתחת לזרו על שתי צלעתיו על שני צדיו לבתים לבדים לשאת אתו בהם׃
Kaj du orajn ringojn li faris al ĝi sub ĝia krono, sur ĝiaj du flankoj, kiel ingojn por stangoj, per kiuj oni portu ĝin.
ויעש את הבדים עצי שטים ויצף אתם זהב׃
Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro.
ויעש את שמן המשחה קדש ואת קטרת הסמים טהור מעשה רקח׃
Kaj li faris la oleon por la sanktoleado kaj la puran bonodoran incenson laŭ la arto de ŝmiraĵisto.