Exodus 38

ויעש את מזבח העלה עצי שטים חמש אמות ארכו וחמש אמות רחבו רבוע ושלש אמות קמתו׃
Kaj li faris la altaron por la bruloferoj el akacia ligno; kvin ulnoj estis ĝia longo, kaj kvin ulnoj ĝia larĝo; kvarangula ĝi estis; kaj tri ulnoj estis ĝia alto.
ויעש קרנתיו על ארבע פנתיו ממנו היו קרנתיו ויצף אתו נחשת׃
Kaj li faris ĝiajn kornojn sur ĝiaj kvar anguloj; el ĝi elstaris ĝiaj kornoj; kaj li tegis ĝin per kupro.
ויעש את כל כלי המזבח את הסירת ואת היעים ואת המזרקת את המזלגת ואת המחתת כל כליו עשה נחשת׃
Kaj li faris ĉiujn vazojn de la altaro; la potojn, la ŝovelilojn, la kalikojn, la forkojn, la karbujojn; ĉiujn ĝiajn vazojn li faris el kupro.
ויעש למזבח מכבר מעשה רשת נחשת תחת כרכבו מלמטה עד חציו׃
Kaj li faris por la altaro kradon en formo de kupra reto, sub ĝia kornico, malsupre, ĝis la mezo.
ויצק ארבע טבעת בארבע הקצות למכבר הנחשת בתים לבדים׃
Kaj li fandis kvar ringojn en la kvar anguloj de la kupra krado, ke ili estu ingoj por la stangoj.
ויעש את הבדים עצי שטים ויצף אתם נחשת׃
Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per kupro.
ויבא את הבדים בטבעת על צלעת המזבח לשאת אתו בהם נבוב לחת עשה אתו׃
Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la altaro, por ke oni povu porti ĝin per ili; li faris ĝin interne malplena, el tabuloj.
ויעש את הכיור נחשת ואת כנו נחשת במראת הצבאת אשר צבאו פתח אהל מועד׃
Kaj li faris la lavujon el kupro kaj ĝian piedestalon el kupro, el la speguloj de la virinoj, kiuj kolektiĝis amase antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno.
ויעש את החצר לפאת נגב תימנה קלעי החצר שש משזר מאה באמה׃
Kaj li faris la korton: sur la flanko suda estis la kurtenoj de la korto el tordita bisino, cent ulnoj,
עמודיהם עשרים ואדניהם עשרים נחשת ווי העמדים וחשקיהם כסף׃
kaj al ili dudek kolonoj kun dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento.
ולפאת צפון מאה באמה עמודיהם עשרים ואדניהם עשרים נחשת ווי העמודים וחשקיהם כסף׃
Kaj sur la norda flanko ankaŭ cent ulnoj, kaj al ili dudek kolonoj kaj dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento.
ולפאת ים קלעים חמשים באמה עמודיהם עשרה ואדניהם עשרה ווי העמדים וחשוקיהם כסף׃
Kaj sur la okcidenta flanko estis kurtenoj de kvindek ulnoj, kaj al ili dek kolonoj kun dek bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento.
ולפאת קדמה מזרחה חמשים אמה׃
Kaj sur la orienta flanko kvindek ulnoj.
קלעים חמש עשרה אמה אל הכתף עמודיהם שלשה ואדניהם שלשה׃
Kurtenoj de dek kvin ulnoj sur unu latero, kaj al tio tri kolonoj kun tri bazoj.
ולכתף השנית מזה ומזה לשער החצר קלעים חמש עשרה אמה עמדיהם שלשה ואדניהם שלשה׃
Kaj sur la dua latero, sur ambaŭ flankoj de la pordego de la korto estis kurtenoj po dek kvin ulnoj, kaj al ili po tri kolonoj kun tri bazoj.
כל קלעי החצר סביב שש משזר׃
Ĉiuj kurtenoj de la korto ĉirkaŭe estis el tordita bisino.
והאדנים לעמדים נחשת ווי העמודים וחשוקיהם כסף וצפוי ראשיהם כסף והם מחשקים כסף כל עמדי החצר׃
Kaj la bazoj de la kolonoj estis el kupro, la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj el arĝento, kaj iliaj kapoj estis tegitaj per arĝento, kaj ĉiuj kolonoj de la korto estis kunigitaj per arĝentaj ligaĵoj.
ומסך שער החצר מעשה רקם תכלת וארגמן ותולעת שני ושש משזר ועשרים אמה ארך וקומה ברחב חמש אמות לעמת קלעי החצר׃
Kaj la kovrotuko de la pordego de la korto estis brodita laboraĵo el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino; kaj dudek ulnoj estis ĝia longo, kaj kvin ulnoj ĝia larĝo, laŭ la mezuro de la kurtenoj de la korto.
ועמדיהם ארבעה ואדניהם ארבעה נחשת וויהם כסף וצפוי ראשיהם וחשקיהם כסף׃
Kaj al ĝi apartenis kvar kolonoj kun kvar kupraj bazoj; iliaj hokoj estis el arĝento, iliaj kapoj estis tegitaj per arĝento, kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento.
וכל היתדת למשכן ולחצר סביב נחשת׃
Kaj ĉiuj najloj en la tabernaklo kaj en la korto ĉirkaŭe estis el kupro.
אלה פקודי המשכן משכן העדת אשר פקד על פי משה עבדת הלוים ביד איתמר בן אהרן הכהן׃
Jen estas la kalkulo pri la tabernaklo, la tabernaklo de atesto, kiu estis kalkulita laŭ la ordono de Moseo, por la servo de la Levidoj, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.
ובצלאל בן אורי בן חור למטה יהודה עשה את כל אשר צוה יהוה את משה׃
Kaj Becalel, filo de Uri, filo de Ĥur, el la tribo de Jehuda, faris ĉion, kion ordonis la Eternulo al Moseo;
ואתו אהליאב בן אחיסמך למטה דן חרש וחשב ורקם בתכלת ובארגמן ובתולעת השני ובשש׃
kaj kun li Oholiab, filo de Aĥisamaĥ, el la tribo de Dan, artista skulptisto, teksisto, kaj brodisto sur blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj sur bisino.
כל הזהב העשוי למלאכה בכל מלאכת הקדש ויהי זהב התנופה תשע ועשרים ככר ושבע מאות ושלשים שקל בשקל הקדש׃
La tuta oro, kiu estis uzita por ĉiuj laboroj de la sanktejo, la oro, kiu estis alportita kiel oferdonoj, prezentis la kvanton de dudek naŭ kikaroj kaj sepcent tridek sikloj laŭ la mezuro de la sankta siklo.
וכסף פקודי העדה מאת ככר ואלף ושבע מאות וחמשה ושבעים שקל בשקל הקדש׃
Kaj la arĝento, akirita per la kalkulado de la komunumo, prezentis la kvanton de cent kikaroj kaj mil sepcent sepdek kvin sikloj laŭ la sankta siklo:
בקע לגלגלת מחצית השקל בשקל הקדש לכל העבר על הפקדים מבן עשרים שנה ומעלה לשש מאות אלף ושלשת אלפים וחמש מאות וחמשים׃
po unu bek’o, tio estas po duono de siklo laŭ la sankta siklo, por ĉiu kapo, de ĉiuj, kiuj trapasis la kalkulon, kiuj havis la aĝon de dudek jaroj kaj pli, de sescent tri mil kvincent kvindek homoj.
ויהי מאת ככר הכסף לצקת את אדני הקדש ואת אדני הפרכת מאת אדנים למאת הככר ככר לאדן׃
Cent kikaroj da arĝento estis uzitaj por elfandi la bazojn de la sanktejo kaj la bazojn de la kurteno; cent bazoj el cent kikaroj, po unu kikaro por bazo.
ואת האלף ושבע המאות וחמשה ושבעים עשה ווים לעמודים וצפה ראשיהם וחשק אתם׃
Kaj el mil sepcent sepdek kvin sikloj estis faritaj hokoj por la kolonoj kaj estis tegitaj iliaj kapoj kaj estis faritaj ligaĵoj inter ili.
ונחשת התנופה שבעים ככר ואלפים וארבע מאות שקל׃
Kaj da oferdonita kupro estis sepdek kikaroj kaj du mil kvarcent sikloj.
ויעש בה את אדני פתח אהל מועד ואת מזבח הנחשת ואת מכבר הנחשת אשר לו ואת כל כלי המזבח׃
Kaj li faris el ĝi la bazojn por la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj la kupran altaron kaj la kupran kradon por ĝi kaj ĉiujn apartenaĵojn de la altaro,
ואת אדני החצר סביב ואת אדני שער החצר ואת כל יתדת המשכן ואת כל יתדת החצר סביב׃
kaj la bazojn de la korto ĉirkaŭe kaj la bazojn de la pordego de la korto kaj ĉiujn najlojn de la tabernaklo kaj ĉiujn najlojn de la korto ĉirkaŭe.