Ephesians 1

פולוס שליח ישוע המשיח ברצון אלהים אל הקדשים הנמצאים באפסוס ומאמינים במשיח ישוע׃
Paŭlo, apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, al la sanktuloj, kiuj estas en Efeso, kaj al la fideluloj en Kristo Jesuo:
חסד לכם ושלום מאת האלהים אבינו ואדנינו ישוע המשיח׃
Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
ברוך הוא האלהים ואבי אדנינו ישוע המשיח אשר ברכנו בכל ברכת רוח במרומים במשיח׃
Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per ĉia beno spirita en la ĉielejoj en Kristo;
כאשר בחר אתנו בו לפני מוסדות תבל להיות קדשים ותמימים לפניו באהבה׃
kiel Li elektis nin en li antaŭ la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaŭ Li en amo;
יעדנו לו לבנים על ידי ישוע המשיח כחפץ רצונו׃
antaŭdestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laŭ la aprobo de Sia volo,
לתהלת כבוד חסדו אשר נתן אתנו בידידו׃
al la laŭdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata;
אשר בו לנו הפדיום בדמו וסליחת הפשעים כרב חסדו׃
en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laŭ la riĉo de lia graco,
אשר השפיעו עלינו בכל חכמה והשכל׃
kiun li abundigis al ni en ĉia saĝeco kaj prudento,
והודיענו את סוד רצונו כעצתו היעוצה בו׃
sciiginte al ni la misteron de Lia volo, laŭ Lia bonvolo, kiun Li antaŭdecidis en li,
על דבר הנהגתו במלאת העתים לקבץ את הכל תחת המשיח הן מה שבשמים הן מה שבארץ׃
por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en Kristo ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero;
אשר גם לקחנו בו נחלתנו אנחנו המיעדים לה מאז במחשבת פעל הכל כעצת חפצו׃
en li, en kiu ni fariĝis heredaĵo, destinite laŭ la antaŭdecido de Tiu, kiu ĉion faras laŭ la intenco de Sia volo;
להיותנו לתהלת כבודו אנחנו אשר יחלנו אל המשיח מאז׃
por ke ni estu por la laŭdo de Lia gloro, ni, kiuj antaŭe esperis en Kristo;
ואשר גם אתם נטועים בו אחרי שמעכם דבר האמת את בשורת ישועתכם ואשר בו כשהאמנתם גם נחתמתם ברוח ההבטחה רוח הקדש׃
en kiu vi ankaŭ esperas, aŭdinte la vorton de la vero, la evangelion de via savo; al kiu ankaŭ kredinte, vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso,
כי זה ערבון ירשתנו לפדות לו עם סגלה לתהלת כבודו׃
kiu estas antaŭgarantiaĵo de nia heredaĵo, por la elaĉeto de la posedaĵo, por laŭdo de Lia gloro.
בעבור זאת גם אנכי אחרי שמעי אמונתכם באדנינו ישוע והאהבה אשר אהבתם את כל הקדשים׃
Pro tio mi ankaŭ, aŭdinte pri via fido al la Sinjoro Jesuo, kaj via amo al ĉiuj sanktuloj,
לא אחדל מהודות בעבורכם בהזכירי אתכם בתפלתי׃
ne ĉesas danki pro vi, vin nomante en miaj preĝoj;
כי יתן לכם אלהי אדנינו ישוע המשיח אבי הכבוד את רוח החכמה והחזון לדעת אתו׃
por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de gloro, donu al vi spiriton de saĝeco kaj malkaŝo en la konado de Li;
ויאר עיני לבבכם למען תדעו אי זו היא תוחלת קריאתו ואי זה הוא עשר כבוד נחלתו בקדשים׃
dum la okuloj de via koro estas lumigataj, por ke vi sciu, kia estas la espero de Lia voko, kaj kia la riĉeco de la gloro de Lia heredaĵo en la sanktuloj,
ואי זה הוא יתרון גדלת גבורתו בנו המאמינים כפי פעלת עצת כחו׃
kaj kia la supermezura grandeco de Lia potenco al ni, kiuj kredas, laŭ la energio de la efikeco de Lia forto,
אשר פעל במשיח בהעיר אתו מן המתים ויושיבנו לימינו במרומים׃
kiun Li faris en Kristo, relevante lin el la mortintoj, kaj sidigante lin dekstre de Li en la ĉieloj,
ממעל לכל שררה ושלטן וגבורה וממשלה וכל הנקרא בשם לא לבד בעולם הזה כי אם גם בעולם הבא׃
multe super ĉiu reganto kaj aŭtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj ĉiu nomo nomata, ne nur en ĉi tiu mondo, sed ankaŭ en la estonta;
וישת כל תחת רגליו ויתן אתו לראש על הכל אל העדה׃
kaj ĉion Li metis sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel kapon super ĉio por la eklezio,
אשר היא גופו מלוא הממלא את הכל בכל׃
kiu estas lia korpo, la pleneco de Tiu, kiu plenigas ĉion en ĉio.