Deuteronomy 14

בנים אתם ליהוה אלהיכם לא תתגדדו ולא תשימו קרחה בין עיניכם למת׃
Vi estas filoj de la Eternulo, via Dio: ne faru sur vi entranĉojn kaj ne faru senharaĵon super viaj okuloj pro mortinto;
כי עם קדוש אתה ליהוה אלהיך ובך בחר יהוה להיות לו לעם סגלה מכל העמים אשר על פני האדמה׃
ĉar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kaj vin la Eternulo elektis, ke vi estu Lia popolo propra, el ĉiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.
לא תאכל כל תועבה׃
Nenian abomenaĵon manĝu.
זאת הבהמה אשר תאכלו שור שה כשבים ושה עזים׃
Jen estas la brutoj, kiujn vi povas manĝi: bovo, ŝafo, kaj kapro,
איל וצבי ויחמור ואקו ודישן ותאו וזמר׃
cervo kaj gazelo kaj kapreolo kaj ibekso kaj antilopo kaj uro kaj tragelafo.
וכל בהמה מפרסת פרסה ושסעת שסע שתי פרסות מעלת גרה בבהמה אתה תאכלו׃
Ĉian bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon inter la du duonhufoj kaj kiu remaĉas maĉitaĵon, tian el la brutoj vi povas manĝi.
אך את זה לא תאכלו ממעלי הגרה וממפריסי הפרסה השסועה את הגמל ואת הארנבת ואת השפן כי מעלה גרה המה ופרסה לא הפריסו טמאים הם לכם׃
Nur ĉi tiujn ne manĝu el la remaĉantaj maĉitaĵon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn kun distranĉa sulko: la kamelon kaj la leporon kaj la hirakon; ĉar ili remaĉas maĉitaĵon, sed iliaj hufoj ne estas disfenditaj, malpuraj ili estas por vi;
ואת החזיר כי מפריס פרסה הוא ולא גרה טמא הוא לכם מבשרם לא תאכלו ובנבלתם לא תגעו׃
kaj la porkon, ĉar ĝiaj hufoj estas disfenditaj, sed ĝi ne remaĉas maĉitaĵon, malpura ĝi estas por vi; ilian viandon ne manĝu, kaj ilian kadavron ne ektuŝu.
את זה תאכלו מכל אשר במים כל אשר לו סנפיר וקשקשת תאכלו׃
Ĉi tiujn vi povas manĝi el ĉiuj bestoj, kiuj estas en la akvo: ĉiujn, kiuj havas naĝilojn kaj skvamojn, vi povas manĝi;
וכל אשר אין לו סנפיר וקשקשת לא תאכלו טמא הוא לכם׃
sed ĉiujn, kiuj ne havas naĝilojn kaj skvamojn, ne manĝu: malpura tio estas por vi.
כל צפור טהרה תאכלו׃
Ĉian birdon puran vi povas manĝi.
וזה אשר לא תאכלו מהם הנשר והפרס והעזניה׃
Sed ĉi tiujn el ili ne manĝu: la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon
והראה ואת האיה והדיה למינה׃
kaj la vulturon kaj la falkon kaj la milvon kun ĝia speco
ואת כל ערב למינו׃
kaj ĉian korvon kun ĝia speco
ואת בת היענה ואת התחמס ואת השחף ואת הנץ למינהו׃
kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun ĝia speco,
את הכוס ואת הינשוף והתנשמת׃
la noktuon kaj la ibison kaj la cignon
והקאת ואת הרחמה ואת השלך׃
kaj la pelikanon kaj la perknopteron kaj la mergulon
והחסידה והאנפה למינה והדוכיפת והעטלף׃
kaj la cikonion kaj la ardeon kun ĝia speco kaj la upupon kaj la vesperton.
וכל שרץ העוף טמא הוא לכם לא יאכלו׃
Kaj ĉia rampaĵo flugilhava estas por vi malpura; oni ne devas ilin manĝi.
כל עוף טהור תאכלו׃
Ĉian puran birdon vi povas manĝi.
לא תאכלו כל נבלה לגר אשר בשעריך תתננה ואכלה או מכר לנכרי כי עם קדוש אתה ליהוה אלהיך לא תבשל גדי בחלב אמו׃
Manĝu nenian kadavraĵon; al la fremdulo, kiu estas en via urbo, vi povas ĝin doni, ke li ĝin manĝu; aŭ vi povas vendi al alilandulo; ĉar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino.
עשר תעשר את כל תבואת זרעך היצא השדה שנה שנה׃
Apartigu dekonaĵon el ĉiuj produktaĵoj de via semado, kiuj venas de la kampo ĉiujare.
ואכלת לפני יהוה אלהיך במקום אשר יבחר לשכן שמו שם מעשר דגנך תירשך ויצהרך ובכרת בקרך וצאנך למען תלמד ליראה את יהוה אלהיך כל הימים׃
Kaj manĝu antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, por loĝigi tie Sian nomon, dekonaĵon el via greno, el via mosto, kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj; por ke vi lernu timi ĉiam la Eternulon, vian Dion.
וכי ירבה ממך הדרך כי לא תוכל שאתו כי ירחק ממך המקום אשר יבחר יהוה אלהיך לשום שמו שם כי יברכך יהוה אלהיך׃
Kaj se tro longa estos por vi la vojo kaj vi ne povos porti, ĉar tro malproksima estos de vi la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, kaj la Eternulo, via Dio, vin benis:
ונתתה בכסף וצרת הכסף בידך והלכת אל המקום אשר יבחר יהוה אלהיך בו׃
tiam vi povas tion monigi, kaj vi prenos la monon en vian manon, kaj iros al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos;
ונתתה הכסף בכל אשר תאוה נפשך בבקר ובצאן וביין ובשכר ובכל אשר תשאלך נפשך ואכלת שם לפני יהוה אלהיך ושמחת אתה וביתך׃
kaj vi aĉetos pro tiu mono ĉion, kion ekdeziros via animo, el grandaj aŭ malgrandaj brutoj, el vino aŭ el drinkaĵo, aŭ el ĉio, kion postulos via animo; kaj vi manĝos tie antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj vi estos gajaj, vi kaj via familio.
והלוי אשר בשעריך לא תעזבנו כי אין לו חלק ונחלה עמך׃
Kaj la Levidon, kiu estas en via urbo, ne forlasu; ĉar li ne havas parton kaj heredaĵon ĉe vi.
מקצה שלש שנים תוציא את כל מעשר תבואתך בשנה ההוא והנחת בשעריך׃
Post paso de tri jaroj apartigu la tutan dekonaĵon de viaj produktaĵoj de tiu jaro kaj metu tion ĉe viaj pordegoj;
ובא הלוי כי אין לו חלק ונחלה עמך והגר והיתום והאלמנה אשר בשעריך ואכלו ושבעו למען יברכך יהוה אלהיך בכל מעשה ידך אשר תעשה׃
kaj venos la Levido — ĉar li ne havas parton kaj heredaĵon ĉe vi — kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas en via urbo, kaj ili manĝos kaj satiĝos; por ke benu vin la Eternulo, via Dio, en ĉiu faro de viaj manoj, kiun vi faros.