Leviticus 26

Ne faru al vi idolojn, kaj figurojn kaj statuojn ne starigu ĉe vi, kaj ŝtonojn kun bildoj ne kuŝigu en via lando, por adorkliniĝi super ili: ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio.
「你们不可做什么虚无的神像,不可立雕刻的偶像或是柱像,也不可在你们的地上安什么錾成的石像,向它跪拜,因为我是耶和华─你们的 神。
Miajn sabatojn observu, kaj Mian sanktejon respektegu: Mi estas la Eternulo.
你们要守我的安息日,敬我的圣所。我是耶和华。
Se vi agos laŭ Miaj leĝoj kaj observos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin,
「你们若遵行我的律例,谨守我的诫命,
tiam Mi donos al vi pluvojn iliatempe, kaj la tero donos siajn produktaĵojn, kaj la kampa arbo donos siajn fruktojn.
我就给你们降下时雨,叫地生出土产,田野的树木结果子。
Kaj la tempo de draŝado daŭros ĉe vi ĝis la enkolektado de la vinberoj, kaj la enkolektado de vinberoj daŭros ĝis la semado, kaj vi manĝos vian panon sate kaj vi loĝos sendanĝere en via lando.
你们打粮食要打到摘葡萄的时候,摘葡萄要摘到撒种的时候;并且要吃得饱足,在你们的地上安然居住。
Kaj Mi donos pacon al via lando, kaj kiam vi kuŝos, neniu vin timigos; kaj Mi forigos la malbonajn bestojn el la lando, kaj glavo ne trapasos vian landon.
我要赐平安在你们的地上;你们躺卧,无人惊吓。我要叫恶兽从你们的地上息灭;刀剑也必不经过你们的地。
Kaj vi pelos viajn malamikojn, kaj ili falos antaŭ vi de glavo.
你们要追赶仇敌,他们必倒在你们刀下。
Kaj kvin al vi pelos centon, kaj cent el vi pelos dekmilon; kaj viaj malamikoj falos antaŭ vi de glavo.
你们五个人要追赶一百人,一百人要追赶一万人;仇敌必倒在你们刀下。
Kaj Mi turnos Min al vi kaj kreskigos vin kaj multigos vin, kaj Mi fortikigos Mian interligon kun vi.
我要眷顾你们,使你们生养众多,也要与你们坚定所立的约。
Kaj vi manĝos grenon malnovan pasintjaran, kaj vi elportos la malnovan pro la nova.
你们要吃陈粮,又因新粮挪开陈粮。
Kaj Mi starigos Mian loĝejon inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos.
我要在你们中间立我的帐幕;我的心也不厌恶你们。
Kaj Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo.
我要在你们中间行走;我要作你们的 神,你们要作我的子民。
Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke vi ne estu iliaj sklavoj; kaj Mi rompis la bastonojn de via jugo kaj ekirigis vin kun levita kapo.
我是耶和华─你们的 神,曾将你们从埃及地领出来,使你们不作埃及人的奴仆;我也折断你们所负的轭,叫你们挺身而走。」
Sed se vi ne obeos Min kaj ne faros ĉiujn ĉi tiujn ordonojn;
「你们若不听从我,不遵行我的诫命,
kaj se vi malestimos Miajn leĝojn kaj se via animo abomenos Miajn decidojn, kaj vi ne plenumos ĉiujn Miajn ordonojn, rompante Mian interligon:
厌弃我的律例,厌恶我的典章,不遵行我一切的诫命,背弃我的约,
tiam ankaŭ Mi faros al vi tion: Mi sendos sur vin teruron, maldikiĝon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin manĝos viaj malamikoj.
我待你们就要这样:我必命定惊惶,叫眼目干瘪、精神消耗的痨病热病辖制你们。你们也要白白的撒种,因为仇敌要吃你们所种的。
Kaj Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ vin, kaj vi falos antaŭ viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin.
我要向你们变脸,你们就要败在仇敌面前。恨恶你们的,必辖管你们;无人追赶,你们却要逃跑。
Kaj se vi malgraŭ ĉi tio ne obeos Min, tiam Mi sepoble pligrandigos la punon pro viaj pekoj.
你们因这些事若还不听从我,我就要为你们的罪加七倍惩罚你们。
Kaj Mi rompos vian fieran obstinecon, kaj Mi faros vian ĉielon kiel fero kaj vian teron kiel kupro.
我必断绝你们因势力而有的骄傲,又要使覆你们的天如铁,载你们的地如铜。
Kaj vane konsumiĝos via forto; via tero ne donos siajn produktaĵojn, kaj la arboj de la tero ne donos siajn fruktojn.
你们要白白地劳力;因为你们的地不出土产,其上的树木也不结果子。
Kaj se vi malgraŭ tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da frapoj laŭ viaj pekoj.
「你们行事若与我反对,不肯听从我,我就要按你们的罪加七倍降灾与你们。
Kaj Mi venigos sur vin la sovaĝajn bestojn, kaj ili formanĝos viajn infanojn kaj ekstermos viajn brutojn kaj malmultigos vin tiel, ke viaj vojoj dezertiĝos.
我也要打发野地的走兽到你们中间,抢吃你们的儿女,吞灭你们的牲畜,使你们的人数减少,道路荒凉。
Se ankaŭ per tio vi ne humiliĝos, sed plue agos kontraŭ Mi:
「你们因这些事若仍不改正归我,行事与我反对,
tiam ankaŭ Mi agos kontraŭ vi, kaj Mi ankaŭ frapos vin sepoble pro viaj pekoj.
我就要行事与你们反对,因你们的罪击打你们七次。
Kaj Mi venigos sur vin venĝan glavon, kiu venĝos pro la interligo; kaj vi kolektiĝos en viaj urboj, kaj Mi sendos peston en vian mezon, kaj vi estos fordonitaj en la manojn de la malamiko.
我又要使刀剑临到你们,报复你们背约的仇;聚集你们在各城内,降瘟疫在你们中间,也必将你们交在仇敌的手中。
Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi manĝos kaj ne satiĝos.
我要折断你们的杖,就是断绝你们的粮。那时,必有十个女人在一个炉子给你们烤饼,按分量秤给你们;你们要吃,也吃不饱。
Kaj se vi malgraŭ tio ne obeos Min, kaj spitos Min:
「你们因这一切的事若不听从我,却行事与我反对,
tiam Mi iros kontraŭ vin kolere, kaj Mi punos vin sepoble pro viaj pekoj.
我就要发烈怒,行事与你们反对,又因你们的罪惩罚你们七次。
Kaj vi manĝos la karnon de viaj filoj, kaj la karnon de viaj filinoj vi manĝos.
并且你们要吃儿子的肉,也要吃女儿的肉。
Kaj Mi detruos viajn altaĵojn kaj ruinigos viajn kolonojn de la suno, kaj Mi ĵetos viajn kadavrojn sur la rompitaĵojn de viaj idoloj, kaj Mia animo abomenos vin.
我又要毁坏你们的邱坛,砍下你们的日像,把你们的尸首扔在你们偶像的身上;我的心也必厌恶你们。
Kaj Mi faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn, kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odoraĵojn.
我要使你们的城邑变为荒凉,使你们的众圣所成为荒场;我也不闻你们馨香的香气。
Kaj Mi dezertigos la teron, ke miregos pri ĝi viaj malamikoj, kiuj ekloĝos sur ĝi.
我要使地成为荒场,住在其上的仇敌就因此诧异。
Kaj vin Mi disĵetos inter la popolojn, kaj Mi nudigos post vi glavon; kaj via tero estos dezerta kaj viaj urboj estos ruinigitaj.
我要把你们散在列邦中;我也要拔刀追赶你们。你们的地要成为荒场;你们的城邑要变为荒凉。
Tiam la tero ricevos kontentigon pri siaj sabatoj dum la tuta tempo de sia dezerteco, kiam vi estos en la lando de viaj malamikoj; tiam ripozos la tero kaj kontentigos sin pri siaj sabatoj.
「你们在仇敌之地居住的时候,你们的地荒凉,要享受众安息;正在那时候,地要歇息,享受安息。
Dum la tuta tempo de dezerteco ĝi ripozos, kiom ĝi ne ripozis en viaj sabatoj, kiam vi loĝis sur ĝi.
地多时为荒场,就要多时歇息;地这样歇息,是你们住在其上的安息年所不能得的。
Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos.
至于你们剩下的人,我要使他们在仇敌之地心惊胆怯。叶子被风吹的响声,要追赶他们;他们要逃避,像人逃避刀剑,无人追赶,却要跌倒。
Kaj ili falos unu sur alian, kiel de glavo, dum neniu ilin pelos; kaj vi ne havos forton por stari antaŭ viaj malamikoj.
无人追赶,他们要彼此撞跌,像在刀剑之前。你们在仇敌面前也必站立不住。
Kaj vi pereos inter la popoloj, kaj formanĝos vin la lando de viaj malamikoj.
你们要在列邦中灭亡;仇敌之地要吞吃你们。
Kaj la restintoj el vi senfortiĝos pro siaj pekoj en la landoj de viaj malamikoj, kaj ankaŭ pro la pekoj de siaj patroj ili senfortiĝos.
你们剩下的人必因自己的罪孽和祖宗的罪孽在仇敌之地消灭。
Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraŭ Mi kaj pri kio ili spitis Min.
「他们要承认自己的罪和他们祖宗的罪,就是干犯我的那罪,并且承认行事与我,反对。
Ankaŭ Mi iris kontraŭ ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiliĝos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj,
我所以行事与他们反对,把他们带到仇敌之地。那时,他们未受割礼的心若谦卑了,他们也服了罪孽的刑罚,
tiam Mi rememoros Mian interligon kun Jakob, kaj Mian interligon kun Isaak kaj Mian interligon kun Abraham Mi rememoros, kaj la landon Mi rememoros.
我就要记念我与雅各所立的约,与以撒所立的约,与亚伯拉罕所立的约,并要记念这地。
La lando estos forlasita de ili kaj ricevos kontentigon pri siaj sabatoj, kiam ĝi dezertiĝos post ili; kaj ili donos kontentigon pri siaj kulpoj, ĉar ili malrespektis Miajn decidojn kaj Miajn leĝojn ilia animo abomenis.
他们离开这地,地在荒废无人的时候就要享受安息。并且他们要服罪孽的刑罚;因为他们厌弃了我的典章,心中厌恶了我的律例。
Kaj tamen, kiam ili estos en la lando de siaj malamikoj, Mi ne malestimos ilin, kaj ne abomenos ilin tiom, por ekstermi ilin, por neniigi Mian interligon kun ili; ĉar Mi estas la Eternulo, ilia Dio.
虽是这样,他们在仇敌之地,我却不厌弃他们,也不厌恶他们,将他们尽行灭绝,也不背弃我与他们所立的约,因为我是耶和华─他们的 神。
Kaj Mi rememoros por ili la interligon kun la antaŭuloj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta antaŭ la okuloj de la popoloj, por esti ilia Dio: Mi estas la Eternulo.
我却要为他们的缘故记念我与他们先祖所立的约。他们的先祖是我在列邦人眼前、从埃及地领出来的,为要作他们的 神。我是耶和华。」
Tio estas la leĝoj kaj decidoj kaj instruoj, kiujn starigis la Eternulo inter Si kaj la Izraelidoj sur la monto Sinaj per Moseo.
这些律例、典章,和法度是耶和华与以色列人在西奈山借著摩西立的。