Numbers 15

耶和华对摩西说:
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
「你晓谕以色列人说:你们到了我所赐给你们居住的地,
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon de via loĝado, kiun Mi donas al vi,
若愿意从牛群羊群中取牛羊作火祭,献给耶和华,无论是燔祭是平安祭,为要还特许的愿,或是作甘心祭,或是逢你们节期献的,都要奉给耶和华为馨香之祭。
kaj vi faros fajroferon al la Eternulo, bruloferon aŭ buĉoferon, plenumante sanktan promeson aŭ farante memvolan oferon, aŭ en viaj festoj, por fari agrablan odoraĵon al la Eternulo el grandaj brutoj aŭ el malgrandaj:
那献供物的就要将细面伊法十分之一,并油一欣四分之一,调和作素祭,献给耶和华。
tiam la oferdonanto devas alporti al la Eternulo farunoferon el dekono de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da oleo;
无论是燔祭是平安祭,你要为每只绵羊羔,一同预备奠祭的酒一欣四分之一。
kaj da vino por verŝofero kvaronon de hino aldonu al la brulofero aŭ al la buĉofero al ĉiu ŝafido.
为公绵羊预备细面伊法十分之二,并油一欣三分之一,调和作素祭,
Kaj ĉe ŝafo alportu farunoferon el du dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun triono de hino da oleo.
又用酒一欣三分之一作奠祭,献给耶和华为馨香之祭。
Kaj da vino por verŝofero trionon de hino; alportu tion kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo.
你预备公牛作燔祭,或是作平安祭,为要还特许的愿,或是作平安祭,献给耶和华,
Kaj se bovidon vi alportos kiel bruloferon aŭ buĉoferon, por plenumi sanktan promeson, aŭ kiel pacoferon al la Eternulo,
就要把细面伊法十分之三,并油半欣,调和作素祭,和公牛一同献上,
tiam kun la bovido oni devas alporti farunoferon el tri dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun duono de hino da oleo;
又用酒半欣作奠祭,献给耶和华为馨香的火祭。
kaj da vino por verŝofero alportu duonon de hino kiel fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo.
「献公牛、公绵羊、绵羊羔、山羊羔,每只都要这样办理。
Tiel oni devas fari ĉe ĉiu bovo aŭ ĉe ĉiu ŝafo aŭ ĉe brutido el ŝafoj aŭ kaproj.
照你们所预备的数目,按著只数都要这样办理。
Laŭ la nombro de la oferoj, kiujn vi faros, agu tiel ĉe ĉiu, laŭ ilia nombro.
凡本地人将馨香的火祭献给耶和华,都要这样办理。
Ĉiu indiĝeno faru tion tiamaniere, alportante fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo.
若有外人和你们同居,或有人世世代代住在你们中间,愿意将馨香的火祭献给耶和华,你们怎样办理,他也要照样办理。
Kaj se loĝas inter vi fremdulo aŭ kiu ajn estas inter vi en viaj generacioj, kaj li alportos fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo, tiam li faru tiel, kiel vi faras.
至于会众,你们和同居的外人都归一例,作为你们世世代代永远的定例,在耶和华面前,你们怎样,寄居的也要怎样。
Por la tuta komunumo devas esti unu leĝo, por vi kaj por la fremdulo inter vi; leĝo eterna en viaj generacioj, kiel por vi, tiel ankaŭ por la fremdulo, estu antaŭ la Eternulo.
你们并与你们同居的外人当有一样的条例,一样的典章。
Unu leĝo kaj unu rajto estu por vi, kaj por la fremdulo, kiu loĝas kun vi.
耶和华对摩西说:
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
「你晓谕以色列人说:你们到了我所领你们进去的那地,
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon, en kiun Mi vin kondukas,
吃那地的粮食,就要把举祭献给耶和华。
kaj vi manĝos la panon de tiu lando, tiam donu oferdonon al la Eternulo.
你们要用初熟的麦子磨面,做饼当举祭奉献;你们举上,好像举禾场的举祭一样,
Kiel unuaaĵon el via pasto alportu oferdone kukon; kiel oferdonon el la grenejo, tiel oferdonu ĝin.
你们世世代代要用初熟的麦子磨面,当举祭献给耶和华。
El la unuaaĵoj de via pasto donu al la Eternulo oferdonon en viaj generacioj.
「你们有错误的时候,不守耶和华所晓谕摩西的这一切命令,
Kaj se vi eraros, kaj ne plenumos ĉiujn tiujn ordonojn, kiujn la Eternulo diris al Moseo,
就是耶和华借摩西一切所吩咐你们的,自那日以至你们的世世代代,
ĉion, kion la Eternulo ordonis al vi per Moseo, de la tago, en kiu la Eternulo ordonis, kaj plue, en viaj generacioj;
若有误行,是会众所不知道的,后来全会众就要将一只公牛犊作燔祭,并照典章把素祭和奠祭一同献给耶和华为馨香之祭,又献一只公山羊作赎罪祭。
tiam se pro neatento de la komunumo estis farita la eraro, la tuta komunumo alportu unu bovidon kiel bruloferon, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo, kun ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero laŭ la regularo, kaj unu kapron kiel pekoferon.
祭司要为以色列全会众赎罪,他们就必蒙赦免,因为这是错误。他们又因自己的错误,把供物,就是向耶和华献的火祭和赎罪祭,一并奉到耶和华面前。
Kaj la pastro pekliberigos la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj estos pardonite al ili; ĉar tio estis eraro, kaj ili alportis sian oferon, fajroferon al la Eternulo, kaj sian pekoferon antaŭ la Eternulo pro sia peko.
以色列全会众和寄居在他们中间的外人就必蒙赦免,因为这罪是百姓误犯的。
Kaj estos pardonite al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj al la fremdulo, kiu loĝas inter ili; ĉar la tuta popolo eraris.
「若有一个人误犯了罪,他就要献一岁的母山羊作赎罪祭。
Kaj se unu homo pekos per eraro, tiam li alportu kaprinon jaraĝan kiel pekoferon.
那误行的人犯罪的时候,祭司要在耶和华面前为他赎罪,他就必蒙赦免。
Kaj la pastro pekliberigos la homon, kiu eraris, pekante per eraro antaŭ la Eternulo; li pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li.
以色列中的本地人和寄居在他们中间的外人,若误行了什么事,必归一样的条例,
Kiel por la indiĝeno el la Izraelidoj, tiel ankaŭ por la fremdulo, kiu loĝas inter ili, unu leĝo estu por vi por tiu, kiu eraris.
但那擅敢行事的,无论是本地人是寄居的,他亵渎了耶和华,必从民中剪除。
Sed se iu faris ion per mano malhumila, ĉu li estas indiĝeno, ĉu fremdulo, li blasfemis kontraŭ la Eternulo; kaj ekstermiĝos tiu homo el inter sia popolo;
因他藐视耶和华的言语,违背耶和华的命令,那人总要剪除;他的罪孽要归到他身上。」
ĉar la vorton de la Eternulo li malestimis kaj Lian ordonon li malobeis; ekstermiĝu tiu homo, lia peko estas sur li.
以色列人在旷野的时候,遇见一个人在安息日捡柴。
Kiam la Izraelidoj estis en la dezerto, ili trovis homon, kiu kolektis lignon en tago sabata.
遇见他捡柴的人,就把他带到摩西、亚伦并全会众那里,
Kaj tiuj, kiuj trovis lin, kiam li kolektis lignon, alkondukis lin al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo.
将他收在监内;因为当怎样办他,还没有指明。
Kaj oni metis lin en gardejon, ĉar ne estis ankoraŭ klarigite, kion oni devas fari al li.
耶和华吩咐摩西说:「总要把那人治死;全会众要在营外用石头把他打死。」
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Tiu homo mortu; per ŝtonoj mortigu lin la tuta komunumo ekster la tendaro.
于是全会众将他带到营外,用石头打死他,是照耶和华所吩咐摩西的。
Kaj la tuta komunumo elkondukis lin ekster la tendaron kaj mortigis lin per ŝtonoj, kaj li mortis; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
耶和华晓谕摩西说:
Kaj la Eternulo diris al Moseo jene:
「你吩咐以色列人,叫他们世世代代在衣服边上做䍁子,又在底边的䍁子上钉一根蓝细带子。
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili, ke ili faru al si kvastojn sur la randoj de siaj vestoj en siaj generacioj, kaj ili enmetu en la kvaston de la rando fadenon bluan.
你们佩带这䍁子,好叫你们看见就记念遵行耶和华一切的命令,不随从自己的心意、眼目行邪淫,像你们素常一样;
Kaj ĝi estu por vi kvasto, kiun rigardante, vi rememoros ĉiujn ordonojn de la Eternulo kaj plenumos ilin kaj ne iros laŭ viaj koroj kaj viaj okuloj, kiujn vi malĉaste sekvadas;
使你们记念遵行我一切的命令,成为圣洁,归与你们的 神。
por ke vi memoru kaj plenumu ĉiujn Miajn ordonojn kaj estu sanktaj antaŭ via Dio.
「我是耶和华─你们的 神,曾把你们从埃及地领出来,要作你们的 神。我是耶和华─你们的 神。」
Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke Mi estu via Dio. Mi estas la Eternulo, via Dio.