Song of Solomon 1

שיר השירים אשר לשלמה׃
Alta kanto de Salomono.
ישקני מנשיקות פיהו כי טובים דדיך מיין׃
Ho, li kisu min per kisoj de sia buŝo! Ĉar via amo estas pli bona, ol vino.
לריח שמניך טובים שמן תורק שמך על כן עלמות אהבוך׃
Ho, kiel bonodoras viaj aromaĵoj! Via nomo similas al elverŝita oleo; Tial la fraŭlinoj amas vin.
משכני אחריך נרוצה הביאני המלך חדריו נגילה ונשמחה בך נזכירה דדיך מיין מישרים אהבוך׃
Altiru min; ni postkuros vin. La reĝo envenigu min en siajn ĉambrojn; Ho, ni ĝojos kaj gajiĝos kun vi; Ni memoros vian amon pli, ol vinon; Sincere oni amas vin.
שחורה אני ונאוה בנות ירושלם כאהלי קדר כיריעות שלמה׃
Mi estas nigra, tamen beleta, Ho filinoj de Jerusalem, Kiel la tendoj de Kedar, Kiel la tapetoj de Salomono.
אל תראוני שאני שחרחרת ששזפתני השמש בני אמי נחרו בי שמני נטרה את הכרמים כרמי שלי לא נטרתי׃
Ne rigardu min, ke mi estas nigreta: La suno min brulkolorigis. La filoj de mia patrino koleris kontraŭ mi; Ili faris min gardistino de la vinberĝardenoj; Mian propran vinberĝardenon mi ne gardis.
הגידה לי שאהבה נפשי איכה תרעה איכה תרביץ בצהרים שלמה אהיה כעטיה על עדרי חבריך׃
Diru al mi, ho vi, kiun mia animo amas, Kie vi paŝtas, kie vi ripozigas vian brutaron tagmeze: Kial mi similu al vagistino Ĉe la brutaroj de viaj kamaradoj?
אם לא תדעי לך היפה בנשים צאי לך בעקבי הצאן ורעי את גדיתיך על משכנות הרעים׃
Se vi ne scias tion, ho belulino inter virinoj, Sekvu la paŝojn de la ŝafaro, Kaj paŝtu viajn kapridojn ĉe la tendoj de la paŝtistoj.
לססתי ברכבי פרעה דמיתיך רעיתי׃
Al la ĉevalino en la ĉaroj de Faraono Mi komparas vin, ho mia amatino.
נאוו לחייך בתרים צוארך בחרוזים׃
Belaj estas viaj vangoj sub la orelringoj, Via kolo sub la laĉoj de perloj.
תורי זהב נעשה לך עם נקדות הכסף׃
Orajn orelringojn ni faros al vi, Kun arĝentaj enkrustaĵoj.
עד שהמלך במסבו נרדי נתן ריחו׃
Dum la reĝo sidas ĉe la festotablo, Mia nardo bonodoras.
צרור המר דודי לי בין שדי ילין׃
Kiel fasko de mirho, restanta inter miaj mamoj, Estas al mi mia amato.
אשכל הכפר דודי לי בכרמי עין גדי׃
Kiel floraro de kofero estas por mi mia amato, En la vinberĝardenoj de En-Gedi.
הנך יפה רעיתי הנך יפה עיניך יונים׃
Ho, vi estas bela, mia amatino; ho, vi estas ja bela; Viaj okuloj estas kiel ĉe kolomboj.
הנך יפה דודי אף נעים אף ערשנו רעננה׃
Ho, vi estas bela, mia amato, kaj ĉarma; Nia lito estas kiel freŝaj herboj;
קרות בתינו ארזים רחיטנו ברותים׃
La traboj de nia domo estas cedraj, Niaj ĉevronoj estas abiaj.