Psalms 9

למנצח עלמות לבן מזמור לדוד אודה יהוה בכל לבי אספרה כל נפלאותיך׃
Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro; Mi rakontos ĉiujn Viajn mirindaĵojn.
אשמחה ואעלצה בך אזמרה שמך עליון׃
Mi ĝojos kaj triumfos pro Vi; Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta.
בשוב אויבי אחור יכשלו ויאבדו מפניך׃
Ĉar miaj malamikoj turniĝas malantaŭen, Ili falas kaj pereas antaŭ Vi.
כי עשית משפטי ודיני ישבת לכסא שופט צדק׃
Ĉar Vi faris por mi juĝon kaj plenumon de leĝo; Vi sidiĝis sur la trono, Vi justa juĝanto.
גערת גוים אבדת רשע שמם מחית לעולם ועד׃
Vi indignis kontraŭ la popoloj, Vi pereigis malpiulojn, Ilian nomon Vi ekstermis por ĉiam kaj eterne.
האויב תמו חרבות לנצח וערים נתשת אבד זכרם המה׃
La malamikoj malaperis, ruiniĝis por ĉiam; Iliajn urbojn Vi renversis, La memoro pri ili pereis kune kun ili.
ויהוה לעולם ישב כונן למשפט כסאו׃
Sed la Eternulo restas eterne, Li pretigis Sian tronon por juĝo.
והוא ישפט תבל בצדק ידין לאמים במישרים׃
Kaj Li juĝos la mondon kun justeco, Li plenumos leĝojn inter la popoloj kun senpartieco.
ויהי יהוה משגב לדך משגב לעתות בצרה׃
Kaj la Eternulo estos rifuĝo por la premato, Rifuĝo en la tempo de mizero.
ויבטחו בך יודעי שמך כי לא עזבת דרשיך יהוה׃
Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, Ĉar Vi ne forlasas tiujn, kiuj serĉas Vin, ho Eternulo.
זמרו ליהוה ישב ציון הגידו בעמים עלילותיו׃
Kantu al la Eternulo, kiu loĝas sur Cion, Rakontu inter la popoloj Liajn farojn.
כי דרש דמים אותם זכר לא שכח צעקת עניים׃
Ĉar venĝante por la sango, Li memoras pri ili, Li ne forgesas la krion de malfeliĉuloj.
חננני יהוה ראה עניי משנאי מרוממי משערי מות׃
Estu favora al mi, ho Eternulo; Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj, Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto,
למען אספרה כל תהלתיך בשערי בת ציון אגילה בישועתך׃
Por ke mi rakontu Vian tutan gloron En la pordegoj de la filino de Cion Kaj mi ĝoju pro Via savo.
טבעו גוים בשחת עשו ברשת זו טמנו נלכדה רגלם׃
Eniĝis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis; En la reton, kiun ili metis, enkaptiĝis ilia piedo.
נודע יהוה משפט עשה בפעל כפיו נוקש רשע הגיון סלה׃
Oni ekkonas la Eternulon laŭ la juĝo, kiun Li faris; Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo. Higajon. Sela.
ישובו רשעים לשאולה כל גוים שכחי אלהים׃
La malbonuloj reiru en Ŝeolon, Ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.
כי לא לנצח ישכח אביון תקות ענוים תאבד לעד׃
Ĉar ne por ĉiam malriĉulo estos forgesita, Kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne.
קומה יהוה אל יעז אנוש ישפטו גוים על פניך׃
Leviĝu, ho Eternulo, ke homoj ne tro fortiĝu; La popoloj estu juĝataj antaŭ Via vizaĝo.
שיתה יהוה מורה להם ידעו גוים אנוש המה סלה׃
Metu, ho Eternulo, timon sur ilin, La popoloj sciu, ke ili estas homoj. Sela.