Psalms 10

למה יהוה תעמד ברחוק תעלים לעתות בצרה׃
Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime? Kial Vi kaŝas Vin en la tempo de la mizero?
בגאות רשע ידלק עני יתפשו במזמות זו חשבו׃
Pro la malhumileco de malbonulo suferas malriĉulo; Ili kaptiĝu per la artifikoj, kiujn ili elpensis.
כי הלל רשע על תאות נפשו ובצע ברך נאץ יהוה׃
Ĉar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo; Rabanto forlasas, malŝatas la Eternulon.
רשע כגבה אפו בל ידרש אין אלהים כל מזמותיו׃
Malpiulo en sia malhumileco ne esploras; En ĉiuj liaj pensoj Dio ne ekzistas.
יחילו דרכו בכל עת מרום משפטיך מנגדו כל צורריו יפיח בהם׃
Li ĉiam iras forte laŭ siaj vojoj; Viaj juĝoj estas tro alte super li; Ĉiujn siajn malamikojn li forspitas.
אמר בלבו בל אמוט לדר ודר אשר לא ברע׃
Li diris en sia koro: Mi ne ŝanceliĝos, De generacio al generacio neniam estos al mi malbone.
אלה פיהו מלא ומרמות ותך תחת לשונו עמל ואון׃
Lia buŝo estas plena de malbenado, trompo, kaj malico; Sub lia lango estas suferigo kaj malvero.
ישב במארב חצרים במסתרים יהרג נקי עיניו לחלכה יצפנו׃
Inside li sidas en la vilaĝoj; Kaŝe li mortigas senkulpulon; Liaj okuloj spionas malriĉulon.
יארב במסתר כאריה בסכה יארב לחטוף עני יחטף עני במשכו ברשתו׃
Li sidas inside en kaŝita loko, kiel leono en la kaverno; Li insidas, por kapti malriĉulon; Kaj li kaptas malriĉulon, tirante lin en sian reton.
ודכה ישח ונפל בעצומיו חלכאים׃
Li insidas, alpremiĝas, Kaj la malriĉulo falas en liajn fortajn ungegojn.
אמר בלבו שכח אל הסתיר פניו בל ראה לנצח׃
Li diras en sia koro: Dio forgesis, Li kovras Sian vizaĝon, Li neniam vidos.
קומה יהוה אל נשא ידך אל תשכח עניים׃
Leviĝu, ho Eternulo; ho Dio, levu Vian manon; Ne forgesu mizerulojn.
על מה נאץ רשע אלהים אמר בלבו לא תדרש׃
Por kio malpiulo malŝatas Dion, Kaj diras en sia koro, ke Vi ne postulos respondon?
ראתה כי אתה עמל וכעס תביט לתת בידך עליך יעזב חלכה יתום אתה היית עוזר׃
Vi vidas ja, ĉar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laŭ Via forto. Al Vi fordonas sin malriĉulo; Por orfo Vi estas helpanto.
שבר זרוע רשע ורע תדרוש רשעו בל תמצא׃
Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo, Por ke eĉ serĉante lian malbonon, oni ĝin ne trovu.
יהוה מלך עולם ועד אבדו גוים מארצו׃
La Eternulo estas Reĝo por eterne kaj ĉiam, Pereis la idolistoj de Lia tero.
תאות ענוים שמעת יהוה תכין לבם תקשיב אזנך׃
Deziron de humiluloj Vi aŭdas, ho Eternulo; Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon,
לשפט יתום ודך בל יוסיף עוד לערץ אנוש מן הארץ׃
Por doni juĝon al orfo kaj premato, Por ke oni ĉesu peli homon de la tero.