Psalms 116

אהבתי כי ישמע יהוה את קולי תחנוני׃
Mi amas, ke la Eternulo aŭdas mian voĉon Kaj mian petegon,
כי הטה אזנו לי ובימי אקרא׃
Ke Li klinis Sian orelon al mi; Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos.
אפפוני חבלי מות ומצרי שאול מצאוני צרה ויגון אמצא׃
Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Kaj turmentoj de Ŝeol min trafis; Suferon kaj ĉagrenon mi trovis.
ובשם יהוה אקרא אנה יהוה מלטה נפשי׃
Sed la nomon de la Eternulo mi vokis: Ho Eternulo, savu mian animon.
חנון יהוה וצדיק ואלהינו מרחם׃
Favorkora estas la Eternulo kaj justa, Kaj nia Dio estas kompatema.
שמר פתאים יהוה דלותי ולי יהושיע׃
La Eternulo gardas la simplanimulojn; Mi estis en mizero, kaj Li min savis.
שובי נפשי למנוחיכי כי יהוה גמל עליכי׃
Revenu, ho mia animo, al via trankvileco, Ĉar la Eternulo faris al vi bonon.
כי חלצת נפשי ממות את עיני מן דמעה את רגלי מדחי׃
Ĉar Vi savis mian animon de la morto, Miajn okulojn de larmoj, Miajn piedojn de falpuŝiĝo.
אתהלך לפני יהוה בארצות החיים׃
Mi irados antaŭ la Eternulo En la lando de la vivo.
האמנתי כי אדבר אני עניתי מאד׃
Kun kredo mi diris: Mi estas tre afliktita.
אני אמרתי בחפזי כל האדם כזב׃
Mi diris en mia konfuziĝo: Ĉu homo mensogas.
מה אשיב ליהוה כל תגמולוהי עלי׃
Kion mi redonu al la Eternulo Por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?
כוס ישועות אשא ובשם יהוה אקרא׃
Mi levos la pokalon de savo, Kaj mi vokos la nomon de la Eternulo.
נדרי ליהוה אשלם נגדה נא לכל עמו׃
Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaŭ Lia tuta popolo.
יקר בעיני יהוה המותה לחסידיו׃
Grandvalora en la okuloj de la Eternulo Estas la morto de Liaj fideluloj.
אנה יהוה כי אני עבדך אני עבדך בן אמתך פתחת למוסרי׃
Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, Mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn.
לך אזבח זבח תודה ובשם יהוה אקרא׃
Al Vi mi oferdonos dankan oferon, Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos.
נדרי ליהוה אשלם נגדה נא לכל עמו׃
Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaŭ Lia tuta popolo,
בחצרות בית יהוה בתוככי ירושלם הללו יה׃
En la kortoj de la domo de la Eternulo, Interne de vi, ho Jerusalem.