Matthew 12

בעת ההיא עבר ישוע בין הקמה ביום השבת ותלמידיו רעבו ויחלו לקטף מלילת ויאכלו׃
En tiu tempo Jesuo iris en sabato tra la grenkampoj, kaj liaj disĉiploj malsatis, kaj komencis deŝiri spikojn, kaj manĝi.
ויראו הפרושים ויאמרו לו הנה תלמידיך עשים את אשר אסור לעשות בשבת׃
Sed la Fariseoj, vidinte, diris al li: Jen viaj disĉiploj faras tion, kio ne estas permesata en sabato.
ויאמר אליהם הלא קראתם את אשר עשה דוד בהיתו רעב הוא והאנשים אשר אתו׃
Sed li diris al ili: Ĉu vi ne legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj kunuloj?
כי בא אל בית האלהים ויאכל את לחם הפנים אשר איננו מתר לו ולאנשיו לאכלה רק לכהנים לבדם׃
ke li eniris en la domon de Dio, kaj manĝis la panojn de propono, kiujn manĝi ne estis permesate al li, nek al liaj kunuloj, sed nur al la pastroj?
או הלא קראתם בתורה כי בשבתות יחללו הכהנים את השבת במקדש ואין להם עון׃
Kaj ĉu vi ne legis en la leĝo, kiel en sabato la pastroj en la templo profanas la sabaton kaj estas senkulpaj?
אבל אני אמר לכם כי יש פה גדול מן המקדש׃
Sed mi diras al vi, ke alestas ĉi tie io pli granda ol la templo.
ולו ידעתם מה הוא חסד חפצתי ולא זבח לא הרשעתם את הנקים׃
Sed se vi komprenus, kion signifas ĉi tio: Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; vi ne kondamnus la senkulpajn.
כי בן האדם הוא גם אדון השבת׃
Ĉar la Filo de homo estas sinjoro de la sabato.
ויעבר משם אל בית כנסתם׃
Kaj li foriris de tie, kaj eniris en ilian sinagogon;
והנה שם איש אשר ידו יבשה וישאלוהו לאמר המתר לרפא בשבת למען ימצאו עליו שטנה׃
kaj jen viro, havanta manon velkintan. Kaj oni demandis al li, dirante: Ĉu estas permesate sanigi en sabato? por ke ili povu lin akuzi.
ויאמר אליהם מי האיש בכם אשר לו כבש אחד ונפל בבור בשבת ולא יחזיק בו ויעלנו׃
Kaj li diris al ili: Kiu el vi, havanta unu ŝafon, se ĝi falos en fosaĵon en sabato, ne ekprenos kaj levos ĝin?
ומה יקר אדם מן הכבש לכן מתר להיטיב בשבת׃
Kiom do viro superas ŝafon! Tial estas permesate bonfari en sabato.
ויאמר אל האיש פשט את ידך ויפשט אתה ותרפא ותשב כידו האחרת׃
Tiam li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj ĉi tiu etendis ĝin, kaj ĝi tute resaniĝis kiel la alia.
ויצא הפרושים ויתיעצו עליו לאבדו׃
Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiliĝis kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi.
וידע ישוע ויסר משם וילך אחריו המון עם רב וירפאם כלם׃
Kaj Jesuo, eksciante, foriris de tie, kaj multaj lin sekvis; kaj li sanigis ilin ĉiujn,
ויצו אתם בגערה שלא יגלהו׃
kaj admonis ilin, ke ili ne konatigu lin;
למלאת את אשר דבר ישעיהו הנביא לאמר׃
por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:
הן עבדי בחרתי בו ידידי רצתה נפשי נתתי רוחי עליו ומשפט לגוים יוציא׃
Jen estas Mia servanto, kiun Mi elektis, Mia amata, en kiu Mia animo havas plezuron. Mi metos Mian Spiriton sur lin; Kaj li proklamos justecon al la nacioj.
לא יצעק ולא ישא ולא ישמע בחוץ קולו׃
Li ne disputados, nek laŭte krios; Kaj oni ne aŭdos sur la stratoj lian voĉon.
קנה רצוץ לא ישבור ופשתה כהה לא יכבנה עד יוציא לנצח משפט׃
Kanon rompetitan li ne rompos, Kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos, Ĝis li elsendos juĝon por venko.
ולשמו גוים ייחלו׃
Kaj al lia nomo esperos la nacioj.
אז הובא אליו איש עור ואלם אשר אחזו שד וירפאהו וידבר האלם וגם ראה׃
Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis.
וישתוממו כל המון העם ויאמרו הכי זה הוא בן דוד׃
Kaj miris ĉiuj homamasoj, kaj diris: Ĉu ĉi tiu estas la filo de David?
והפרושים כשמעם זאת אמרו זה איננו מגרש את השדים כי אם על ידי בעל זבוב שר השדים׃
Sed la Fariseoj, aŭdinte, diris: Ĉi tiu ne elpelas demonojn krom per Baal-Zebub, estro de la demonoj.
וישוע ידע את מחשבותם ויאמר אליהם כל ממלכה הנחלקה על עצמה תחרב וכל עיר ובית הנחלקים על עצמם לא יכונו׃
Kaj sciante iliajn pensojn, li diris al ili: Ĉiu regno dividita kontraŭ si dezertiĝas, kaj ĉiu urbo aŭ domo dividita kontraŭ si ne starados;
והשטן אם יגרש את השטן נחלק על עצמו ואיככה תכון ממלכתו׃
kaj se Satano elpelas Satanon, li estas dividita kontraŭ si; kiel do staros lia regno?
ואם אני מגרש את השדים בבעל זבוב בניכם במי הם מגרשים אתם על כן המה יהיו שפטיכם׃
Kaj se mi per Baal-Zebub elpelas demonojn, per kiu viaj filoj elpelas ilin? tial ili estos viaj juĝantoj.
אך אם ברוח אלהים אני מגרש את השדים הנה הגיעה אליכם מלכות האלהים׃
Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin.
או איך יוכל איש לבוא לבית הגבור ולגזל את כליו אם לא יאסר בראשונה את הגבור ואחר ישסה את ביתו׃
Kaj kiel oni povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedaĵojn, se unue li ne ligos la fortulon? kaj poste li trarabos lian domon.
כל אשר איננו אתי הוא לנגדי ואשר איננו מכנס אתי הוא מפזר׃
Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disĵetas.
על כן אני אמר לכם כל חטא וגדוף יסלח לאדם אך גדוף הרוח לא יסלח לאדם׃
Tial mi diras al vi: Ĉia peko kaj ĉia blasfemo estos pardonita el homoj; sed la blasfemo kontraŭ la Spirito ne estos pardonita.
וכל אשר ידבר דבר חרפה על בן האדם יסלח לו והמחרף את רוח הקדש לא יסלח לו לא בעולם הזה ולא בעולם הבא׃
Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolos kontraŭ la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en ĉi tiu mondo, nek en la venonta.
או עשו את העץ טוב ופריו טוב או עשו את העץ משחת ופריו משחת כי בפריו נכר העץ׃
Aŭ faru la arbon bona kaj ĝian frukton bona, aŭ faru la arbon malbona kaj ĝian frukton malbona; ĉar la arbo estas konata per la frukto.
ילדי הצפעונים איכה תוכלו למלל טוב ואתם רעים כי משפעת הלב ימלל הפה׃
Ho vipuridoj! kiel vi povas paroli bonaĵojn, estante malbonaj? ĉar el la abundo de la koro la buŝo parolas.
האיש הטוב מאוצר לבו הטוב מוציא את הטוב והאיש הרע מאוצר הרע מוציא רע׃
La bona homo el sia bona trezoro elmetas bonaĵojn; kaj la malbona homo el sia malbona trezoro elmetas malbonaĵojn.
ואני אמר לכם כל מלה בטלה אשר ידברו בני האדם יתנו עליה חשבון ביום הדין׃
Kaj mi diras al vi, ke pro ĉiu senutila vorto, kiun homoj parolos, ili donos respondon en la tago de juĝado.
כי מדבריך תצדק ומדבריך תחיב׃
Ĉar laŭ viaj vortoj vi estos pravigitaj, kaj laŭ viaj vortoj vi estos kondamnitaj.
ויענו מן הסופרים והפרושים ויאמרו רבי חפצנו לראות אות מידך׃
Tiam iuj el la skribistoj kaj Fariseoj respondis al li, dirante: Majstro, ni deziras vidi signon de vi.
ויען ויאמר אליהם דור רע ומנאף מבקש לו אות ואות לא ינתן לו בלתי אם אות יונה הנביא׃
Sed li respondis kaj diris al ili: Malbona kaj adultema generacio serĉas signon; kaj neniu signo estos donita al ĝi krom la signo de la profeto Jona;
כי כאשר היה יונה במעי הדג שלשה ימים ושלשה לילות כן יהיה בן האדם בלב האדמה שלשה ימים ושלשה לילות׃
ĉar kiel Jona estis tri tagojn kaj tri noktojn en la ventro de la marmonstro, tiel la Filo de homo estos tri tagojn kaj tri noktojn en la koro de la tero.
אנשי נינוה יקומו במשפט עם הדור הזה וירשיעוהו כי הם שבו בקריאת יונה והנה פה גדול מיונה׃
Viroj Nineveanoj staros en la juĝado kun ĉi tiu generacio, kaj kondamnos ĝin; ĉar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas ĉi tie.
מלכת תימן תקום במשפט עם הדור הזה ותרשיענו כי באה מקצות הארץ לשמע את חכמה שלמה והנה פה גדול משלמה׃
La reĝino de la sudo leviĝos en la juĝado kun ĉi tiu generacio, kaj kondamnos ĝin; ĉar ŝi venis el la finoj de la tero, por aŭskulti la saĝon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas ĉi tie.
והרוח הטמאה אחרי צאתה מן האדם תשטט במקמות ציה לבקש לה מנוחה ולא תמצאנה׃
Sed kiam la malpura spirito eliras el homo, ĝi trairas tra senakvaj lokoj, serĉante ripozon, sed ne trovas ĝin.
אז תאמר אשובה אל ביתי אשר יצאתי משם ובאה ומצאה אתו מפנה ומטאטא ומהדר׃
Tiam ĝi diras: Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. Kaj alveninte, ĝi trovas ĝin vakanta, balaita, kaj ornamita.
ואחר תלך ולקחה אליה שבע רוחות אחרות רעות ממנה ובאו ושכנו שם והיתה אחרית האדם ההוא רעה מראשיתו כן יהיה גם לדור הרע הזה׃
Tiam ĝi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol ĝi mem, kaj ili eniras kaj loĝas tie; kaj la fina stato de tiu homo fariĝas pli malbona, ol la unua. Tiel estos ankaŭ al ĉi tiu malbona generacio.
עודנו מדבר אל המון העם והנה אמו ואחיו עמדו בחוץ מבקשים לדבר אתו׃
Dum li ankoraŭ parolis al la homamasoj, jen lia patrino kaj liaj fratoj staris ekstere, dezirantaj paroli kun li.
ויגד אליו הנה אמך ואחיך עמדים בחוץ ומבקשים לדבר אתך׃
Kaj iu diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, dezirantaj paroli kun vi.
ויען ויאמר אל האיש המגיד לו מי היא אמי ומי הם אחי׃
Sed li responde diris al tiu, kiu parolis al li: Kiu estas mia patrino? kaj kiuj estas miaj fratoj?
ויט ידו על תלמידיו ויאמר הנה אמי ואחי׃
Kaj etendinte la manon al siaj disĉiploj, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj!
כי כל אשר יעשה רצון אבי שבשמים הוא אחי ואחותי ואמי׃
Ĉar kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.