Luke 17

ויאמר אל תלמידיו אי אפשר שלא יבאו המכשלים אבל אוי לאיש אשר על ידו יבאו׃
Kaj li diris al siaj disĉiploj: Ne povas esti, ke faliloj ne venos, sed ve al tiu, per kiu ili venos!
נוח לו שיתלה פלח רכב על צוארו וישלך אל הים מאשר יכשיל את אחד מהקטנים wאלה׃
Pli bone estus por tiu, se muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el ĉi tiuj malgranduloj.
השמרו לנפשותיכם אם יחטא לך אחיך הוכח לו ואם ינחם סלח לו׃
Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin; kaj se li pentos, pardonu lin.
ואם יחטא לך שבע פעמים ביום ושב אליך שבע פעמים ביום ואמר נחמתי וסלחת לו׃
Kaj se li pekos kontraŭ vi sep fojojn en la tago, kaj sep fojojn turniĝos al vi, dirante: Mi pentas; vi lin pardonu.
ויאמרו השליחים אל האדון הוסף לנו אמונה׃
Kaj la apostoloj diris al la Sinjoro: Aldonu al ni fidon.
ויאמר האדון לו היתה לכם אמונה כגרגר החרדל אז תאמרו אל התות הזה העקר והנטע בתוך הים וישמע לכם׃
Kaj la Sinjoro diris: Se vi havus fidon kiel semeron de sinapo, vi dirus al ĉi tiu morusarbo: Estu elradikigita, kaj estu plantita en la maron; kaj ĝi obeus al vi.
מי הוא זה מכם ולו עבד חרש או רעה אשר בבאו מן השדה יאמר אליו מהר גשה הנה והסב׃
Sed kiu el vi, havante serviston plugantan aŭ paŝtantan, diros al li, kiam li envenis de la kampo: Tuj venu, kaj sidiĝu, por manĝi?
הלא יאמר אליו הכן לי ארוחת הערב וחגר מתניך ושרתני עד אם כליתי לאכל ולשתות ואחר תאכל ותשתה גם אתה׃
Ĉu li ne diros al li prefere: Preparu ion, por ke mi verspermanĝu, kaj zonu vin, kaj servu al mi, dum mi manĝos kaj trinkos; kaj poste vi manĝos kaj trinkos?
הגם יתן תודה לעבד על עשתו את אשר צוהו אמרתי לא יתן׃
Ĉu li dankas la serviston, ĉar li faris tion, kio estis ordonita?
ככה גם אתם אחרי עשותכם את כל אשר צויתם אמרו עבדים אין מועיל בם אנחנו כי רק את המטל עלינו לעשות עשינו׃
Tiel ankaŭ vi, kiam vi faris ĉion, kio estas ordonita al vi, diru: Ni estas senutilaj servistoj; ni faris tion, kion fari estis nia devo.
ויהי בנסעו ירושלים והוא עבר בתוך שמרון והגליל׃
Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de Samario kaj de Galileo.
ויבא אל כפר אחד ויפגעהו עשרה אנשים מצרעים והם עמדים מרחוק׃
Kaj kiam ili eniris en unu vilaĝon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime;
וישאו את קולם לאמר ישוע מורה חננו׃
kaj ili levis sian voĉon, dirante: Jesuo, estro, kompatu nin.
וירא אותם ויאמר אליהם לכו והראו אל הכהנים ויהי בלכתם ויטהרו׃
Kaj vidinte ilin, li diris al ili: Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili fariĝis puraj.
ואחד מהם בראתו כי נרפא וישב וישבח את האלהים בקול גדול׃
Kaj unu el ili, vidinte, ke li resaniĝis, revenis, glorante Dion per laŭta voĉo,
ויפל על פניו לרגליו ויודה לו והוא היה שמרוני׃
kaj falis sur sian vizaĝon ĉe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano.
ויען ישוע ויאמר הלא העשרה טהרו והתשעה איה הם׃
Kaj Jesuo responde diris: Ĉu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naŭ?
האם לא נמצא אשר שב לתת כבוד לאלהים זולתי הנכרי הזה׃
Ĉu ne troviĝis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom ĉi tiu fremdulo?
ויאמר אליו קום ולך אמונתך הושיעה לך׃
Kaj li diris al li: Leviĝu kaj iru; via fido vin savis.
וישאלהו הפרושים מתי תבוא מלכות האלהים ויען אתם לאמר מלכות האלהים לא תבוא במראה עינים׃
Kaj kiam la Fariseoj demandis al li, kiam venos la regno de Dio, li respondis al ili, dirante: La regno de Dio ne venas kun observado;
ולא יאמרו הנה פה או הנה שם כי מלכות האלהים הנה בקרבכם היא׃
kaj oni ne diros: Jen ĉi tie, aŭ: Jen tie! ĉar jen la regno de Dio estas inter vi.
ויאמר אל התלמידים ימים באים והתאויתם לראות יום אחד מימי בן האדם ולא תראו׃
Kaj li diris al la disĉiploj: Venos tagoj, kiam vi deziros vidi unu el la tagoj de la Filo de homo, kaj vi ne vidos.
ואם יאמרו אליכם הנה שם הנה פה אל תלכו ואל תרוצו אחריהם׃
Kaj ili diros al vi: Jen tie! Jen ĉi tie! Ne foriru, nek sekvu;
כי כברק אשר יברק מקצה השמים ויאיר עד קצה השמים כן יהיה בן האדם ביומו׃
ĉar kiel la fulmo, kiam ĝi fulmas el unu subĉiela flanko, lumas ĝis alia subĉiela flanko, tiel estos la Filo de homo en sia tago.
אך בראשונה צריך הוא לסבל הרבה ולהמאס מן הדור הזה׃
Sed unue li devas multon suferi, kaj esti malŝatata de ĉi tiu generacio.
וכאשר היה נח כן יהיה בימי בן האדם׃
Kaj kiel estis en la tagoj de Noa, tiel estos en la tagoj de la Filo de homo.
אכלו ושתו נשאו נשים והשיאו נשים לאנשים עד היום אשר בא נח אל התבה ויבא המבול וישחת את כלם׃
Oni manĝis, trinkis, edziĝis, edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj venis la diluvo kaj pereigis ĉiujn.
וכאשר היה בימי לוט אכל ושתה קנה ומכר נטע ובנה׃
Ankaŭ tiel same, kiel estis en la tagoj de Lot; oni manĝis, trinkis, aĉetis, vendis, plantis, konstruis;
ויהי ביום אשר יצא לוט מסדום וימטר אש וגפרית מן השמים וישחת את כלם׃
sed en la tago, kiam Lot eliris el Sodom, fajro kaj sulfuro falis el la ĉielo kaj pereigis ĉiujn;
ככה יהיה ביום אשר יגלה בן האדם׃
tiel same estos en tiu tago, kiam la Filo de homo malkaŝiĝos.
ביום ההוא איש אשר יהיה על הגג וכליו בבית אל ירד לשאת אתם ואיש אשר בשדה אל ישב הביתה׃
Kiu estos sur la tegmento en tiu tago, kun liaj havaĵoj en la domo, tiu ne malsupreniru, por ilin forporti; kaj kiu estas sur la kampo, tiu ankaŭ ne revenu.
זכרו את אשת לוט׃
Memoru la edzinon de Lot.
המבקש למלט את נפשו יאבדנה ואשר יאבד אתה יהיה׃
Kiu penos gajni sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu ĝin perdos, tiu savos ĝin viva.
אני אמר לכם בלילה ההוא שנים יהיו במטה אחת האחד יאסף והאחר יעזב׃
Mi diras al vi: En tiu nokto estos du viroj sur unu lito; unu estos prenita, kaj la alia lasita.
שתים תהיינה טחנות יחד האחת תאסף והאחרת תעזב׃
Du virinoj estos muelantaj kune; unu estos prenita, kaj la alia lasita.
שנים יהיו בשדה ונאסף האחד והאחר יעזב׃
Du viroj estos sur kampo; unu estos prenita, kaj la alia lasita.
ויענו ויאמרו אליו איה זאת אדנינו ויאמר אליהם באשר הפגר שם יקבצו הנשרים׃
Kaj ili responde diris al li: Kie, Sinjoro? Kaj li diris al ili: Kie estas la kadavro, tien ankaŭ kolektiĝos la agloj.