Ecclesiastes 10

זבובי מות יבאיש יביע שמן רוקח יקר מחכמה מכבוד סכלות מעט׃
Venenaj muŝoj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto; pli ŝatata ol saĝo kaj honoro ofte estas malgranda malsaĝaĵo.
לב חכם לימינו ולב כסיל לשמאלו׃
La koro de saĝulo estas ĉe lia dekstra flanko, kaj la koro de malsaĝulo ĉe lia maldekstra.
וגם בדרך כשהסכל הלך לבו חסר ואמר לכל סכל הוא׃
Kaj eĉ en la vojo, laŭ kiu iras malsaĝulo, mankas al li saĝo, kaj al ĉiu li diras, ke li estas malsaĝulo.
אם רוח המושל תעלה עליך מקומך אל תנח כי מרפא יניח חטאים גדולים׃
Se atakos vin kolero de reganto, ne forlasu vian lokon, ĉar mildeco pardonigas eĉ grandajn krimojn.
יש רעה ראיתי תחת השמש כשגגה שיצא מלפני השליט׃
Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno; ĝi estas kvazaŭ eraro, venanta de la reganto:
נתן הסכל במרומים רבים ועשירים בשפל ישבו׃
senscieco estas metata tre alte, kaj la riĉuloj sidas malalte.
ראיתי עבדים על סוסים ושרים הלכים כעבדים על הארץ׃
Mi vidis sklavojn sur ĉevaloj, kaj princojn, irantajn piede, kiel sklavoj.
חפר גומץ בו יפול ופרץ גדר ישכנו נחש׃
Kiu fosas kavon, tiu falos en ĝin; kaj kiu detruas muron, tiun mordos serpento.
מסיע אבנים יעצב בהם בוקע עצים יסכן בם׃
Kiu transmovas ŝtonojn, tiu faras al si difekton per streĉo; kaj kiu hakas lignon, tiu sin vundas per ĝi.
אם קהה הברזל והוא לא פנים קלקל וחילים יגבר ויתרון הכשיר חכמה׃
Se malakriĝis la hakilo, kaj oni ne akrigas la tranĉan flankon, oni devas streĉi la fortojn; kaj la ĉefaĵo estas prepari ĉion saĝe.
אם ישך הנחש בלוא לחש ואין יתרון לבעל הלשון׃
Se mordis la serpento sen kuracparolo, tiam jam ne utilas kuracparolanto.
דברי פי חכם חן ושפתות כסיל תבלענו׃
Vortoj el buŝo de saĝulo estas agrablaj, sed la buŝo de malsaĝulo lin mem pereigas.
תחלת דברי פיהו סכלות ואחרית פיהו הוללות רעה׃
La komenco de la parolo de lia buŝo estas malsaĝaĵo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencaĵo.
והסכל ירבה דברים לא ידע האדם מה שיהיה ואשר יהיה מאחריו מי יגיד לו׃
Malsaĝulo multe parolas, kvankam homo ne scias, kio estos; kaj kio estos post li? kiu ĉi tion diros al li?
עמל הכסילים תיגענו אשר לא ידע ללכת אל עיר׃
Penado de malsaĝuloj lacigas ĉiun, kiu ne scias eĉ la vojon al la urbo.
אי לך ארץ שמלכך נער ושריך בבקר יאכלו׃
Ve al vi, ho lando, se via reĝo estas infano kaj viaj princoj manĝas frue!
אשריך ארץ שמלכך בן חורים ושריך בעת יאכלו בגבורה ולא בשתי׃
Feliĉa vi estas, ho lando, se via reĝo estas de nobla deveno kaj viaj princoj manĝas en ĝusta tempo, por fortiĝi, ne por festeni!
בעצלתים ימך המקרה ובשפלות ידים ידלף הבית׃
De mallaboremeco falos la plafono; kaj, se oni mallevas la manojn, tramalsekiĝas la domo.
לשחוק עשים לחם ויין ישמח חיים והכסף יענה את הכל׃
Por plezuro oni aranĝas festenojn, kaj vino gajigas la vivon, kaj mono respondas por ĉio.
גם במדעך מלך אל תקלל ובחדרי משכבך אל תקלל עשיר כי עוף השמים יוליך את הקול ובעל הכנפים יגיד דבר׃
Eĉ en viaj pensoj ne malbenu la reĝon, kaj en via dormoĉambro ne malbenu riĉulon; ĉar birdo ĉiela transportos vian voĉon, kaj flugila estaĵo eldiros vian parolon.