Ecclesiastes 11

שלח לחמך על פני המים כי ברב הימים תמצאנו׃
Elsendu vian panon sur la akvon; ĉar post longa tempo vi ĝin retrovos.
תן חלק לשבעה וגם לשמונה כי לא תדע מה יהיה רעה על הארץ׃
Donu parton al sep, kaj eĉ al ok, ĉar vi ne scias, ĉu ne estos malfeliĉo sur la tero.
אם ימלאו העבים גשם על הארץ יריקו ואם יפול עץ בדרום ואם בצפון מקום שיפול העץ שם יהוא׃
Kiam la nuboj pleniĝos, ili verŝos pluvon sur la teron, kaj se falos arbo suden aŭ norden, ĝi tie restos, kien ĝi falis.
שמר רוח לא יזרע וראה בעבים לא יקצור׃
Kiu observas la venton, tiu ne semos; kaj kiu rigardas la nubojn, tiu ne rikoltos.
כאשר אינך יודע מה דרך הרוח כעצמים בבטן המלאה ככה לא תדע את מעשה האלהים אשר יעשה את הכל׃
Kiel vi ne scias, kian vojon iros la vento, kaj kiel formiĝas la ostoj en la ventro de gravedulino, tiel vi ne povas scii la faron de Dio, kiu ĉion faras.
בבקר זרע את זרעך ולערב אל תנח ידך כי אינך יודע אי זה יכשר הזה או זה ואם שניהם כאחד טובים׃
Matene semu vian semon, kaj vespere via mano ne ripozu; ĉar vi ne scias, ĉu tio aŭ alio estos pli ĝusta, aŭ ĉu ambaŭ egale estos bonaj.
ומתוק האור וטוב לעינים לראות את השמש׃
Agrabla estas la lumo, kaj bone estas al la okuloj vidi la sunon.
כי אם שנים הרבה יחיה האדם בכלם ישמח ויזכר את ימי החשך כי הרבה יהיו כל שבא הבל׃
Ĉar se eĉ multajn jarojn homo vivus, li ĝoju en ili ĉiuj; kaj li memoru pri la tagoj mallumaj, ĉar estos multe da ili; ĉio, kio venos, estas vantaĵo.
שמח בחור בילדותיך ויטיבך לבך בימי בחורותך והלך בדרכי לבך ובמראי עיניך ודע כי על כל אלה יביאך האלהים במשפט׃
Ĝoju, junulo, en via infaneco; kaj via koro ĝuu plezuron en la tagoj de via juneco, kaj iru, kien kondukas vin via koro kaj kien rigardas viaj okuloj; sed sciu, ke pri ĉio ĉi tio Dio venigos vin al juĝo.
והסר כעס מלבך והעבר רעה מבשרך כי הילדות והשחרות הבל׃
Tial forpelu malĝojon de via koro, kaj forigu malagrablaĵon de via korpo; ĉar la infaneco kaj la juneco estas vantaĵo.