I Samuel 18

ויהי ככלתו לדבר אל שאול ונפש יהונתן נקשרה בנפש דוד ויאהבו יהונתן כנפשו׃
Kiam li finis la paroladon kun Saul, la animo de Jonatan alligiĝis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon.
ויקחהו שאול ביום ההוא ולא נתנו לשוב בית אביו׃
Kaj Saul prenis lin en tiu tago, kaj ne lasis lin reiri al la domo de sia patro.
ויכרת יהונתן ודוד ברית באהבתו אתו כנפשו׃
Kaj Jonatan faris kun David interligon, ĉar li ekamis lin kiel sian animon.
ויתפשט יהונתן את המעיל אשר עליו ויתנהו לדוד ומדיו ועד חרבו ועד קשתו ועד חגרו׃
Kaj Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis ĝin al David, ankaŭ siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon.
ויצא דוד בכל אשר ישלחנו שאול ישכיל וישמהו שאול על אנשי המלחמה וייטב בעיני כל העם וגם בעיני עבדי שאול׃
Kaj David iradis ĉien, kien sendis lin Saul, kaj agadis prudente; kaj Saul faris lin estro de la militistoj, kaj tio plaĉis al la tuta popolo kaj ankaŭ al la servantoj de Saul.
ויהי בבואם בשוב דוד מהכות את הפלשתי ותצאנה הנשים מכל ערי ישראל לשור והמחלות לקראת שאול המלך בתפים בשמחה ובשלשים׃
Okazis, ke dum ilia revenado, kiam David revenis post la mortigo de la Filiŝto, eliris la virinoj el ĉiuj urboj de Izrael, kantante kaj dancante, renkonte al la reĝo Saul, kun tamburinoj, ĝojkrioj, kaj cimbaloj.
ותענינה הנשים המשחקות ותאמרן הכה שאול באלפו ודוד ברבבתיו׃
Kaj la ludantaj virinoj kantis unuj al la aliaj, kaj diris: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn.
ויחר לשאול מאד וירע בעיניו הדבר הזה ויאמר נתנו לדוד רבבות ולי נתנו האלפים ועוד לו אך המלוכה׃
Kaj tio tre kolerigis Saulon kaj ne plaĉis al li, kaj li diris: Ili donis al David dekmilojn, kaj al mi ili donis milojn; nun mankas al li ankoraŭ nur la reĝeco.
ויהי שאול עון את דוד מהיום ההוא והלאה׃
De tiu tago kaj plue Saul malamike rigardadis Davidon.
ויהי ממחרת ותצלח רוח אלהים רעה אל שאול ויתנבא בתוך הבית ודוד מנגן בידו כיום ביום והחנית ביד שאול׃
En la morgaŭa tago okazis, ke la malbona spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, kaj li furiozis en sia domo, kaj David ludis per sia mano, kiel ĉiutage, kaj en la mano de Saul estis lanco.
ויטל שאול את החנית ויאמר אכה בדוד ובקיר ויסב דוד מפניו פעמים׃
Kaj Saul ĵetis la lancon, kaj pensis: Mi alpikos Davidon al la muro. Sed David forturnis sin de li du fojojn.
וירא שאול מלפני דוד כי היה יהוה עמו ומעם שאול סר׃
Tiam Saul ektimis Davidon, ĉar la Eternulo estis kun li, kaj de Saul Li Sin forturnis.
ויסרהו שאול מעמו וישמהו לו שר אלף ויצא ויבא לפני העם׃
Kaj Saul forigis lin de si kaj faris lin milestro, kaj li iradis kaj venadis antaŭ la popolo.
ויהי דוד לכל דרכו משכיל ויהוה עמו׃
Kaj David estis prudenta en ĉiuj siaj agoj, kaj la Eternulo estis kun li.
וירא שאול אשר הוא משכיל מאד ויגר מפניו׃
Kaj Saul vidis, ke li agas tre prudente, kaj li timis lin.
וכל ישראל ויהודה אהב את דוד כי הוא יוצא ובא לפניהם׃
Sed la tuta Izrael kaj Jehuda amis Davidon pro tio, kiamaniere li iradis kaj venadis antaŭ ili.
ויאמר שאול אל דוד הנה בתי הגדולה מרב אתה אתן לך לאשה אך היה לי לבן חיל והלחם מלחמות יהוה ושאול אמר אל תהי ידי בו ותהי בו יד פלשתים׃
Kaj Saul diris al David: Jen estas mia pliaĝa filino Merab, mi donos ŝin al vi kiel edzinon; nur estu al mi kuraĝa kaj konduku la militojn de la Eternulo. Ĉar Saul pensis: Mia mano lin ne tuŝu, sed li pereu de la manoj de la Filiŝtoj.
ויאמר דוד אל שאול מי אנכי ומי חיי משפחת אבי בישראל כי אהיה חתן למלך׃
Sed David diris al Saul: Kiu mi estas, kaj kia estas la vivo de la familio de mia patro en Izrael, ke mi fariĝu bofilo de la reĝo?
ויהי בעת תת את מרב בת שאול לדוד והיא נתנה לעדריאל המחלתי לאשה׃
Tamen, kiam venis la tempo, ke Merab, la filino de Saul, estu donata al David, ŝi estis fordonita kiel edzino al Adriel, la Meĥolatano.
ותאהב מיכל בת שאול את דוד ויגדו לשאול וישר הדבר בעיניו׃
Dume Miĥal, filino de Saul, ekamis Davidon, kaj oni diris tion al Saul, kaj la afero plaĉis al li.
ויאמר שאול אתננה לו ותהי לו למוקש ותהי בו יד פלשתים ויאמר שאול אל דוד בשתים תתחתן בי היום׃
Kaj Saul pensis: Mi donos ŝin al li, por ke ŝi fariĝu por li falilo, kaj por ke trafu lin la manoj de la Filiŝtoj. Kaj Saul diris al David: Per la dua filino fariĝu nun mia bofilo.
ויצו שאול את עבדו דברו אל דוד בלט לאמר הנה חפץ בך המלך וכל עבדיו אהבוך ועתה התחתן במלך׃
Kaj Saul ordonis al siaj servantoj: Parolu al David sekrete, kaj diru: Jen la reĝo vin favoras, kaj ĉiuj liaj servantoj vin amas; boparenciĝu do nun kun la reĝo.
וידברו עבדי שאול באזני דוד את הדברים האלה ויאמר דוד הנקלה בעיניכם התחתן במלך ואנכי איש רש ונקלה׃
Kaj la servantoj de Saul diris tiujn vortojn al David; sed David diris: Ĉu vi opinias, ke estas afero facila boparenciĝi kun la reĝo? mi estas ja homo malriĉa kaj ne eminenta.
ויגדו עבדי שאול לו לאמר כדברים האלה דבר דוד׃
Kaj la servantoj de Saul raportis al li, dirante: Tiajn vortojn diris David.
ויאמר שאול כה תאמרו לדוד אין חפץ למלך במהר כי במאה ערלות פלשתים להנקם באיבי המלך ושאול חשב להפיל את דוד ביד פלשתים׃
Tiam Saul diris: Tiamaniere diru al David: La reĝo ne deziras alian edziĝan donacon krom cent prepucioj de Filiŝtoj, por venĝi al la malamikoj de la reĝo. Kaj Saul esperis faligi Davidon per la manoj de la Filiŝtoj.
ויגדו עבדיו לדוד את הדברים האלה וישר הדבר בעיני דוד להתחתן במלך ולא מלאו הימים׃
Kaj liaj servantoj diris al David tiujn vortojn, kaj al David plaĉis la afero, ke li boparenciĝos kun la reĝo. Kaj antaŭ ol venis la destinita tempo,
ויקם דוד וילך הוא ואנשיו ויך בפלשתים מאתים איש ויבא דוד את ערלתיהם וימלאום למלך להתחתן במלך ויתן לו שאול את מיכל בתו לאשה׃
David leviĝis kaj iris kun siaj viroj kaj mortigis el la Filiŝtoj ducent virojn, kaj David alportis iliajn prepuciojn en plena nombro al la reĝo, por boparenciĝi kun la reĝo. Kaj Saul donis al li sian filinon Miĥal kiel edzinon.
וירא שאול וידע כי יהוה עם דוד ומיכל בת שאול אהבתהו׃
Kaj Saul vidis kaj komprenis, ke la Eternulo estas kun David, kaj ke Miĥal, la filino de Saul, lin amas.
ויאסף שאול לרא מפני דוד עוד ויהי שאול איב את דוד כל הימים׃
Tiam Saul ankoraŭ pli ektimis Davidon, kaj Saul fariĝis malamiko de David por ĉiam.
ויצאו שרי פלשתים ויהי מדי צאתם שכל דוד מכל עבדי שאול וייקר שמו מאד׃
La estroj de la Filiŝtoj eliradis, kaj ĉiufoje, kiam ili eliris, David agis pli prudente ol ĉiuj servantoj de Saul, kaj lia nomo fariĝis tre glora.