Matthew 9

Kaj enirinte en ŝipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon.
וירד באניה ויעבר ויבא אל עירו׃
Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kuŝantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo: Kuraĝu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.
והנה הם מביאים אליו איש נכה אברים והוא משכב על המטה ויהי כראות ישוע את אמונתם ויאמר אל נכה האברים חזק בני נסלחו לך חטאתיך׃
Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si: Ĉi tiu blasfemas.
והנה אנשים מן הסופרים אמרו בלבבם מגדף הוא׃
Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris: Kial vi pensas malbonon en viaj koroj?
וירא ישוע את מחשבתם ויאמר למה תחשבו רעה בלבבכם׃
Ĉar kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu kaj piediru?
כי מה הנקל האמר נסלחו לך חטאתיך אם אמר קום התהלך׃
Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn — tiam li diris al la paralizulo: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.
אך למען תדעון כי בן האדם יש לו השלטן בארץ לסלח חטאים ויאמר אל נכה האברים קום שא את מטתך ולך לך אל ביתך׃
Kaj li leviĝis, kaj iris al sia domo.
ויקם וילך לביתו׃
Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian aŭtoritaton al homoj.
והמון העם כראותם זאת השתוממו וישבחו את האלהים אשר נתן שלטן כזה לבני אדם׃
Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan ĉe la impostejo; kaj li diris al li: Sekvu min. Kaj li stariĝis, kaj sekvis lin.
ויהי בעבר ישוע משם וירא איש ישב בבית המכס ושמו מתי ויאמר אליו לכה אחרי ויקם וילך אחריך׃
Kaj dum li sidis ĉe manĝo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidiĝis tie kun Jesuo kaj liaj disĉiploj.
ויהי בהסבו בביתו והנה מוכסים וחטאים רבים באו ויסבו עם ישוע ותלמידיו׃
Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj disĉiploj: Kial via instruisto manĝas kun impostistoj kaj pekuloj?
ויראו הפרושים ויאמרו אל תלמידיו מדוע עם המוכסים והחטאים אכל רבכם׃
Kaj aŭdinte tion, li diris: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.
וישמע זאת ישוע ויאמר אליהם החזקים אינם צריכים לרפא כי אם החולים׃
Sed iru, kaj lernu, kion signifas ĉi tio: Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; ĉar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.
ואתם צאו ולמדו מה הוא חסד חפצתי ולא זבח כי לא באתי לקרא את הצדיקים כי אם את החטאים לתשובה׃
Tiam alvenis al li la disĉiploj de Johano, dirante: Kial ni kaj la Fariseoj fastas ofte, sed viaj disĉiploj ne fastas?
ויגשו אליו תלמידי יוחנן ויאמרו מדוע אנחנו והפרושים צמים הרבה ותלמידיך אינם צמים׃
Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu la filoj de la edziĝejo povas malĝoji, dum la fianĉo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fianĉo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos.
ויאמר אליהם ישוע איך יוכלו בני החפה להתאבל בעוד החתן עמהם הנה ימים באים ולקח מאתם החתן ואז יצומו׃
Kaj neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston, ĉar la plenigaĵo forprenas de la vesto, kaj pli malbona ŝiraĵo fariĝas.
אין משים מטלית חדשה על שמלה בלה כי תנתק מלאתו מן השמלה ותרע הקריעה׃
Ankaŭ oni ne enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruiĝos; sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaŭ konserviĝas.
ואין נותנים יין חדש בנאדות בלים פן יבקעו הנאדות והיין ישפך והנאדות יאבדו אבל נותנים את היין החדש בנאדות חדשים ושניהם יחדו ישמרו׃
Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorkliniĝis al li, dirante: Mia filino ĵus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur ŝin, kaj ŝi vivos.
ויהי הוא מדבר אליהם את אלה והנה אחד השרים בא וישתחו לו ויאמר עתה זה מתה בתי בא נא ושים את ידך עליה ותחיה׃
Kaj Jesuo leviĝis, kaj sekvis lin, kaj ankaŭ liaj disĉiploj.
ויקם ישוע וילך אחריו הוא ותלמידיו׃
Kaj jen virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaŭ lin kaj tuŝis la randon de lia mantelo;
והנה אשה זבת דם שתים עשרה שנה נגשה מאחריו ותגע בציצת בגדו׃
ĉar ŝi diris en si: Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita.
כי אמרה בלבה אך אם אגע בבגדו אושע׃
Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte ŝin, diris: Kuraĝu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resaniĝis.
ויפן ישוע וירא אותה ויאמר חזקי בתי אמונתך הושיעה לך ותושע האשה מן השעה ההיא׃
Kaj Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason bruantajn,
ויבא ישוע אל בית השר וירא את המחללים בחלילים ואת העם ההומה ויאמר׃
diris: Foriru; ĉar la knabineto ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin.
סורו מפה כי לא מתה הילדה אך ישנה היא וישחקו לו׃
Sed kiam la homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis ŝian manon; kaj la knabineto leviĝis.
ויהי אחרי גרש העם ויבא הביתה ויאחז בידה ותקם הנערה׃
Kaj disiris tiu famo en tiun tutan regionon.
ותצא השמועה הזאת בכל הארץ ההיא׃
Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante: Kompatu nin, ho filo de David.
ויעבר ישוע משם וילכו אחריו שני אנשים עורים והמה צעקעם ואמרים חננו בן דוד׃
Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi kredas, ke mi povas fari ĉi tion? Ili diris al li: Jes, Sinjoro.
וכבואו הביתה נגשו אליו העורים ויאמר אליהם ישוע המאמינים אתם כי יש לאל ידי לעשות זאת ויאמרו אליו כן אדנינו׃
Tiam li tuŝis iliajn okulojn, dirante: Estu al vi laŭ via fido.
ויגע בעיניהם ויאמר יעשה לכם כאמונתכם׃
Kaj iliaj okuloj malfermiĝis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili: Gardu vin, ke neniu tion sciu.
ותפקחנה עיניהם ויגער בם ישוע ויאמר ראו פן יודע לאיש׃
Sed elirinte, ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono.
והמה בצאתם השמיעו את שמעו בכל הארץ ההיא׃
Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan demonhavanton.
המה יצאו והנה הביאו אליו איש אלם אחוז שד׃
Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo parolis; kaj la homamasoj miris, dirante: Neniam tia afero estas vidita en Izrael.
וכאשר גרש השד וידבר האלם ויתמה המון האנשים ויאמרו מעולם לא נראתה כזאת בישראל׃
Sed la Fariseoj diris: Per la estro de la demonoj li elpelas demonojn.
והפרושים אמרו על ידי שר השדים מגרש הוא את השדים׃
Kaj Jesuo trairis ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon.
ויסב ישוע בכל הערים והכפרים וילמד בבתי כנסיותיהם ויבשר בשורת המלכות וירפא כל מחלה וכל מדוה בעם׃
Kaj vidante la homamasojn, li estis kortuŝita pri ili, ĉar ili estis mizerigitaj kaj disigitaj, kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston.
ובראותו את ההמנים נכמרו רחמיו עליהם כי הם מתעלפים ונדחים כצאן אשר אין להם רעה׃
Tiam li diris al siaj disĉiploj: La rikolto ja estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj.
אז ידבר לתלמדידיו ויאמר רב הקציר והפעלים מעטים׃
Petu do la Sinjoron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.
לכן התחננו אל בעל הקציר לשלח פעלים לקצירו׃