blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj aŭdas, kaj mortintoj leviĝas, kaj al malriĉuloj evangelio estas predikata.
Vere mi diras al vi: Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano, la Baptisto; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de la ĉielo, estas pli granda ol li.
אמן אמר אני לכם לא קם בילודי אשה איש גדול מיוחנן המטביל אך הקטן במלכות השמים גדול הוא ממנו׃
La Filo de homo venis, manĝante kaj trinkante, kaj ili diras: Jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la saĝeco estas pravigita de siaj faroj.
ויבא בן האדם והוא אכל ושתה ויאמרו הנה איש זולל וסבא ואהב מוכסים וחטאים ונצדקה החכמה מאת בניה׃
Ve al vi, Ĥorazin! Ve al vi, Betsaida! Ĉar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, antaŭ longe ili jam pentus en sakaĵo kaj cindro.
אוי לך כורזין אוי לך בית צידה כי הגבורות אשר נעשו בקרבכן לו בצור ובצידון נעשו הלא כבר שבו בשק ואפר׃
Kaj vi, Kapernaum! ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi malsupreniĝos ĝis Hades; ĉar se en Sodom estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, ĝi restus ĝis hodiaŭ.
ואת כפר נחום המרוממה עד השמים עד שאול תורדי כי הגבורות אשר נעשו בתוכך לו בסדום נעשו כי עתה עמדה על תלה עד היום הזה׃
En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ke tion Vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj;
בעת ההיא ענה ישוע ואמר אודך אבי אדון השמים והארץ כי הסתרת את אלה מן החכמים והנבונים וגליתם לעוללים׃
Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin.
הכל נמסר לי מאת אבי ואין מכיר את הבן בלתי האב ואין מכיר את האב בלתי הבן ואשר יחפץ הבן לגלותו לו׃