Joel 2

Blovu per korno en Cion, kaj kriu alarmon sur Mia sankta monto; ektremu ĉiuj loĝantoj de la lando; ĉar venas la tago de la Eternulo, ĝi estas jam proksima;
תקעו שופר בציון והריעו בהר קדשי ירגזו כל ישבי הארץ כי בא יום יהוה כי קרוב׃
tago de mallumo kaj senlumeco, tago de nuboj kaj nebulo; simile al la matena ĉielruĝo disvastiĝas sur la montoj popolo grandnombra kaj forta; tia neniam ekzistis ĝis nun, kaj ankaŭ post ĝi ne plu ekzistos tia, en iu ajn generacio.
יום חשך ואפלה יום ענן וערפל כשחר פרש על ההרים עם רב ועצום כמהו לא נהיה מן העולם ואחריו לא יוסף עד שני דור ודור׃
Antaŭ ĝi ekstermas fajro, kaj post ĝi bruligas flamo; antaŭ ĝi la lando estas kiel la Edena ĝardeno, kaj post ĝi absoluta dezerto; kaj neniu saviĝos de ĝi.
לפניו אכלה אש ואחריו תלהט להבה כגן עדן הארץ לפניו ואחריו מדבר שממה וגם פליטה לא היתה לו׃
Ili aspektas kiel ĉevaloj, ili kuras kiel rajdantoj.
כמראה סוסים מראהו וכפרשים כן ירוצון׃
Ili saltas sur la montoj, kiel bruantaj ĉaroj, kiel krakado de fajro, kiam ĝi ekstermas pajlon, kiel popolo potenca, pretiĝinta por batalo.
כקול מרכבות על ראשי ההרים ירקדון כקול להב אש אכלה קש כעם עצום ערוך מלחמה׃
Popoloj tremas antaŭ ĝi, ĉiuj vizaĝoj paliĝas.
מפניו יחילו עמים כל פנים קבצו פארור׃
Kiel herooj ili kuras, kiel kuraĝaj batalistoj ili grimpas sur la muregon; ĉiu iras sian vojon, ne foreraras de sia vojo.
כגבורים ירצון כאנשי מלחמה יעלו חומה ואיש בדרכיו ילכון ולא יעבטון ארחותם׃
Unu alian ne puŝas, ĉiu iras en sia vico; sur la glavojn ili sin ĵetas, sed restas sendifektaj.
ואיש אחיו לא ידחקון גבר במסלתו ילכון ובעד השלח יפלו לא יבצעו׃
Ili trakuras la urbon, kuras sur la muregoj, eniras en la domojn, grimpas tra la fenestroj, kiel ŝtelisto.
בעיר ישקו בחומה ירצון בבתים יעלו בעד החלונים יבאו כגנב׃
Antaŭ ili skuiĝas la tero, tremas la ĉielo; la suno kaj la luno senlumiĝas, kaj la steloj perdas sian brilon.
לפניו רגזה ארץ רעשו שמים שמש וירח קדרו וכוכבים אספו נגהם׃
Kaj la Eternulo ektondras per Sia voĉo antaŭ Sia armeo; ĉar Lia militistaro estas tre granda, kaj la plenumantoj de Lia vorto estas potencaj; ĉar granda kaj tre timinda estos la tago de la Eternulo; kiu povos ĝin elteni?
ויהוה נתן קולו לפני חילו כי רב מאד מחנהו כי עצום עשה דברו כי גדול יום יהוה ונורא מאד ומי יכילנו׃
Sed eĉ nun ankoraŭ la Eternulo diras: Returnu vin al Mi per via tuta koro, kun fastado, plorado, kaj ĝemegado;
וגם עתה נאם יהוה שבו עדי בכל לבבכם ובצום ובבכי ובמספד׃
disŝiru vian koron, ne viajn vestojn, kaj returnu vin al la Eternulo, via Dio; ĉar Li estas favorkora kaj kompatema, longepacienca kaj indulgema, kaj Li bedaŭras malfeliĉon.
וקרעו לבבכם ואל בגדיכם ושובו אל יהוה אלהיכם כי חנון ורחום הוא ארך אפים ורב חסד ונחם על הרעה׃
Kiu scias? eble Li denove bedaŭros, eble Li restigos post Si benon, farunoferojn kaj verŝoferojn al la Eternulo, via Dio.
מי יודע ישוב ונחם והשאיר אחריו ברכה מנחה ונסך ליהוה אלהיכם׃
Blovu per korno en Cion, sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon.
תקעו שופר בציון קדשו צום קראו עצרה׃
Kunvenigu la popolon, sanktigu la komunumon, invitu la maljunulojn, kolektu la malgrandajn infanojn kaj suĉinfanojn; fianĉo eliru el sia ĉambro, kaj fianĉino el sub sia baldakeno.
אספו עם קדשו קהל קבצו זקנים אספו עוללים וינקי שדים יצא חתן מחדרו וכלה מחפתה׃
Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj de la Eternulo, kaj ili diru: Indulgu, ho Eternulo, Vian popolon, kaj ne kovru per honto Vian heredaĵon, la nacioj ne moku ilin; por kio oni diru inter la popoloj: Kie estas ilia Dio?
בין האולם ולמזבח יבכו הכהנים משרתי יהוה ויאמרו חוסה יהוה על עמך ואל תתן נחלתך לחרפה למשל בם גוים למה יאמרו בעמים איה אלהיהם׃
Tiam la Eternulo fariĝos fervora por Sia lando kaj indulgos Sian popolon.
ויקנא יהוה לארצו ויחמל על עמו׃
Kaj la Eternulo respondos kaj diros al Sia popolo: Jen Mi sendas al vi grenon kaj moston kaj oleon, kaj vi satiĝu per ili; kaj Mi ne plu permesos al la nacioj malhonori vin.
ויען יהוה ויאמר לעמו הנני שלח לכם את הדגן והתירוש והיצהר ושבעתם אתו ולא אתן אתכם עוד חרפה בגוים׃
Kaj la nordulon Mi malproksimigos de vi, kaj forpelos lin en landon senakvan kaj dezertan, lian antaŭan parton al la maro orienta, kaj lian malantaŭan parton al la maro okcidenta; kaj li putros kaj malbonodoros, ĉar li faris multe da malbono.
ואת הצפוני ארחיק מעליכם והדחתיו אל ארץ ציה ושממה את פניו אל הים הקדמני וספו אל הים האחרון ועלה באשו ותעל צחנתו כי הגדיל לעשות׃
Ne timu, ho tero, ĝoju kaj estu gaja, ĉar la Eternulo faros ion grandan.
אל תיראי אדמה גילי ושמחי כי הגדיל יהוה לעשות׃
Ne timu, ho bestoj de la kampo, ĉar verdiĝos la paŝtejoj de la stepoj; la arboj portos siajn fruktojn, la figarbo kaj vinberujo donos sian riĉaĵon.
אל תיראו בהמות שדי כי דשאו נאות מדבר כי עץ נשא פריו תאנה וגפן נתנו חילם׃
Kaj vi, ho infanoj de Cion, ĝoju kaj estu gajaj pri la Eternulo, via Dio; ĉar Li donos al vi instruanton pri virteco, kaj Li sendos al vi pluvon, fruan kaj malfruan, kiel antaŭe.
ובני ציון גילו ושמחו ביהוה אלהיכם כי נתן לכם את המורה לצדקה ויורד לכם גשם מורה ומלקוש בראשון׃
La grenejoj pleniĝos de greno, kaj la premejoj superpleniĝos de mosto kaj de oleo.
ומלאו הגרנות בר והשיקו היקבים תירוש ויצהר׃
Kaj Mi rekompencos vin pro tiuj jaroj, kiam ĉion formanĝis la akridoj, skaraboj, vermoj, kaj raŭpoj, Mia granda armeo, kiun Mi sendis sur vin.
ושלמתי לכם את השנים אשר אכל הארבה הילק והחסיל והגזם חילי הגדול אשר שלחתי בכם׃
Kaj vi povos manĝi sate, kaj vi gloros la nomon de la Eternulo, via Dio, kiu agis kun vi mirinde; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.
ואכלתם אכול ושבוע והללתם את שם יהוה אלהיכם אשר עשה עמכם להפליא ולא יבשו עמי לעולם׃
Kaj vi ekscios, ke Mi estas meze de Izrael, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kaj alia ne ekzistas; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.
וידעתם כי בקרב ישראל אני ואני יהוה אלהיכם ואין עוד ולא יבשו עמי לעולם׃
Post tio Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos sonĝojn, viaj junuloj havos viziojn.
והיה אחרי כן אשפוך את רוחי על כל בשר ונבאו בניכם ובנותיכם זקניכם חלמות יחלמון בחוריכם חזינות יראו׃
Eĉ sur la sklavojn kaj sur la sklavinojn Mi en tiu tempo elverŝos Mian spiriton.
וגם על העבדים ועל השפחות בימים ההמה אשפוך את רוחי׃
Kaj Mi donos miraklajn signojn en la ĉielo kaj sur la tero: sangon, fajron, kaj kolonojn da fumo.
ונתתי מופתים בשמים ובארץ דם ואש ותימרות עשן׃
La suno fariĝos malluma, kaj la luno fariĝos sanga, antaŭ ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo.
השמש יהפך לחשך והירח לדם לפני בוא יום יהוה הגדול והנורא׃
Kaj ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos; ĉar sur la monto Cion kaj en Jerusalem estos savo, kiel diris la Eternulo, ankaŭ por la restintoj, kiujn la Eternulo alvokos.
והיה כל אשר יקרא בשם יהוה ימלט כי בהר ציון ובירושלם תהיה פליטה כאשר אמר יהוה ובשרידים אשר יהוה קרא׃