Joel 3

Ĉar jen en tiuj tagoj kaj en tiu tempo, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Judujo kaj de Jerusalem,
כי הנה בימים ההמה ובעת ההיא אשר אשוב את שבות יהודה וירושלם׃
Mi kolektos ĉiujn naciojn kaj venigos ilin en la valon de Jehoŝafat; kaj tie Mi faros super ili juĝon pro Mia popolo kaj Mia heredaĵo Izrael, kiun ili disĵetis inter la naciojn, dividinte Mian landon;
וקבצתי את כל הגוים והורדתים אל עמק יהושפט ונשפטתי עמם שם על עמי ונחלתי ישראל אשר פזרו בגוים ואת ארצי חלקו׃
kaj pro tio, ke ili lotis pri Mia popolo, fordonis knabon pro manĝaĵo kaj knabinon vendis pro vino, kaj drinkis.
ואל עמי ידו גורל ויתנו הילד בזונה והילדה מכרו ביין וישתו׃
Kaj kion vi volas de Mi, ho Tiro, Cidon, kaj ĉiuj distriktoj Filiŝtaj? ĉu vi volas repagi al Mi? kaj se vi volos repagi al Mi, Mi facile kaj baldaŭ turnos vian repagon sur vian kapon.
וגם מה אתם לי צר וצידון וכל גלילות פלשת הגמול אתם משלמים עלי ואם גמלים אתם עלי קל מהרה אשיב גמלכם בראשכם׃
Mian arĝenton kaj Mian oron vi prenis, kaj Miajn plej bonajn valoraĵojn vi transportis en viajn templojn,
אשר כספי וזהבי לקחתם ומחמדי הטבים הבאתם להיכליכם׃
kaj la filojn de Judujo kaj la filojn de Jerusalem vi vendis al la filoj de la Grekoj, por malproksimigi ilin de iliaj limoj;
ובני יהודה ובני ירושלם מכרתם לבני היונים למען הרחיקם מעל גבולם׃
sed jen Mi vekos ilin el tiu loko, kien vi vendis ilin, kaj vian agon Mi turnos sur vian kapon;
הנני מעירם מן המקום אשר מכרתם אתם שמה והשבתי גמלכם בראשכם׃
kaj Mi vendos viajn filojn kaj viajn filinojn en la manojn de la Judoj, kaj ĉi tiuj vendos ilin al la Ŝebaanoj, al popolo malproksima; ĉar la Eternulo tion diris.
ומכרתי את בניכם ואת בנותיכם ביד בני יהודה ומכרום לשבאים אל גוי רחוק כי יהוה דבר׃
Proklamu tion inter la nacioj; pretiĝu al milito, veku la kuraĝulojn; ĉiuj militistoj leviĝu kaj eliru.
קראו זאת בגוים קדשו מלחמה העירו הגבורים יגשו יעלו כל אנשי המלחמה׃
Forĝu el viaj plugiloj glavojn, kaj el viaj rikoltiloj lancojn; la malfortulo diru: Mi estas forta.
כתו אתיכם לחרבות ומזמרתיכם לרמחים החלש יאמר גבור אני׃
Rapidu kaj venu, ĉiuj nacioj de ĉiuj flankoj, kaj kolektiĝu; tien alkonduku, ho Eternulo, Viajn fortulojn.
עושו ובאו כל הגוים מסביב ונקבצו שמה הנחת יהוה גבוריך׃
La popoloj leviĝu kaj iru en la valon de Jehoŝafat; ĉar tie Mi sidiĝos, por juĝi ĉiujn naciojn de ĉiuj flankoj.
יעורו ויעלו הגוים אל עמק יהושפט כי שם אשב לשפט את כל הגוים מסביב׃
Svingu la rikoltilon, ĉar la rikoltaĵo estas matura; venu malsupren, ĉar la premejoj estas plenaj kaj la tinoj tropleniĝis; ĉar granda estas ilia malboneco.
שלחו מגל כי בשל קציר באו רדו כי מלאה גת השיקו היקבים כי רבה רעתם׃
Amasoj post amasoj kolektiĝas en la valo de la juĝo, ĉar alproksimiĝas la tago de la Eternulo en la valo de la juĝo.
המונים המונים בעמק החרוץ כי קרוב יום יהוה בעמק החרוץ׃
La suno kaj la luno senlumiĝos, kaj la steloj perdos sian brilon.
שמש וירח קדרו וכוכבים אספו נגהם׃
Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj aŭdigos Sian voĉon el Jerusalem; ektremos la ĉielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifuĝejo por Sia popolo, kaj fortikaĵo por la idoj de Izrael.
ויהוה מציון ישאג ומירושלם יתן קולו ורעשו שמים וארץ ויהוה מחסה לעמו ומעוז לבני ישראל׃
Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kiu loĝas en Cion, sur Mia sankta monto; kaj Jerusalem estos sanktejo, kaj fremduloj ne plu iros tra ĝi.
וידעתם כי אני יהוה אלהיכם שכן בציון הר קדשי והיתה ירושלם קדש וזרים לא יעברו בה עוד׃
En tiu tago la montoj elgutigos dolĉan sukon, el la montetoj fluos lakto, kaj ĉiuj torentoj de Judujo estos plenaj de akvo; kaj fonto eliros el la domo de la Eternulo kaj liveros akvon al la valo Ŝitima.
והיה ביום ההוא יטפו ההרים עסיס והגבעות תלכנה חלב וכל אפיקי יהודה ילכו מים ומעין מבית יהוה יצא והשקה את נחל השטים׃
Egiptujo fariĝos dezerto, kaj Edom fariĝos senviva dezerto, pro tio, ke ili premis la idojn de Jehuda kaj verŝis senkulpan sangon en sia lando.
מצרים לשממה תהיה ואדום למדבר שממה תהיה מחמס בני יהודה אשר שפכו דם נקיא בארצם׃
Sed Judujo estos loĝata eterne, kaj Jerusalem en ĉiuj generacioj.
ויהודה לעולם תשב וירושלם לדור ודור׃
Kaj Mi venĝos pro ilia sango, kiu ne estis venĝita de Mi; kaj la Eternulo loĝados en Cion.
ונקיתי דמם לא נקיתי ויהוה שכן בציון׃