Joel 1

Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Joel, filo de Petuel.
דבר יהוה אשר היה אל יואל בן פתואל׃
Aŭskultu ĉi tion, ho maljunuloj, kaj atentu, ho ĉiuj loĝantoj de la lando! Ĉu estis ĉi tio en via tempo, aŭ en la tempo de viaj patroj?
שמעו זאת הזקנים והאזינו כל יושבי הארץ ההיתה זאת בימיכם ואם בימי אבתיכם׃
Rakontu pri tio al viaj infanoj, kaj viaj infanoj al siaj infanoj, kaj iliaj infanoj al la sekvanta generacio.
עליה לבניכם ספרו ובניכם לבניהם ובניהם לדור אחר׃
Kio restis de la raŭpoj, tion manĝis la akridoj; kio restis de la akridoj, tion manĝis la skaraboj; kaj kio restis de la skaraboj, tion manĝis la vermoj.
יתר הגזם אכל הארבה ויתר הארבה אכל הילק ויתר הילק אכל החסיל׃
Vekiĝu, ho ebriuloj, kaj ploru, ĝemu vi, ĉiuj drinkantoj, pri la suko vinbera, kiu estas prenita for de via buŝo.
הקיצו שכורים ובכו והיללו כל שתי יין על עסיס כי נכרת מפיכם׃
Ĉar venis sur mian landon nacio forta kaj nekalkulebla; ĝiaj dentoj estas dentoj de leono, kaj makzelojn de leonino ĝi havas.
כי גוי עלה על ארצי עצום ואין מספר שניו שני אריה ומתלעות לביא לו׃
Ĝi dezertigis mian vinberujon, ĉirkaŭŝiris mian figarbon, tute senŝeligis ĝin kaj forĵetis; blankiĝis ĝiaj branĉoj.
שם גפני לשמה ותאנתי לקצפה חשף חשפה והשליך הלבינו שריגיה׃
Ĝemu, kiel junulino, kiu metis sur sin sakaĵon pro sia fianĉo.
אלי כבתולה חגרת שק על בעל נעוריה׃
For estas la farunoferoj kaj verŝoferoj el la domo de la Eternulo; funebras la pastroj, servistoj de la Eternulo.
הכרת מנחה ונסך מבית יהוה אבלו הכהנים משרתי יהוה׃
Dezertigita estas la kampo, funebras la tero; ĉar ekstermita estas la greno, elsekiĝis la mosto, velkis la olivoj.
שדד שדה אבלה אדמה כי שדד דגן הוביש תירוש אמלל יצהר׃
Konsternitaj estas la plugistoj, plorĝemas la vinberkultivistoj, pro la tritiko kaj hordeo, pro la pereo de la rikolto sur la kampo.
הבישו אכרים הילילו כרמים על חטה ועל שערה כי אבד קציר שדה׃
Elsekiĝis la vinberbranĉo, velkis la figarbo; la granatarbo, la palmo, kaj la pomarbo, ĉiuj arboj de la kampo elsekiĝis; malaperis gajeco ĉe la homoj.
הגפן הובישה והתאנה אמללה רמון גם תמר ותפוח כל עצי השדה יבשו כי הביש ששון מן בני אדם׃
Zonu vin kaj ploru, ho pastroj; ĝemegu, ho servistoj de la altaro; iru kaj kuŝu en sakaĵoj, ho servistoj de mia Dio; ĉar malaperis el la domo de via Dio la farunoferoj kaj verŝoferoj.
חגרו וספדו הכהנים הילילו משרתי מזבח באו לינו בשקים משרתי אלהי כי נמנע מבית אלהיכם מנחה ונסך׃
Sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon, kunvoku la maljunulojn kaj ĉiujn loĝantojn de la lando en la domon de la Eternulo, via Dio, kaj kriu al la Eternulo:
קדשו צום קראו עצרה אספו זקנים כל ישבי הארץ בית יהוה אלהיכם וזעקו אל יהוה׃
Ho ve, kia tago! Ĉar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo ĝi venos de la Plejpotenculo.
אהה ליום כי קרוב יום יהוה וכשד משדי יבוא׃
Antaŭ niaj okuloj ja malaperis la manĝaĵo, el la domo de nia Dio la ĝojo kaj gajeco.
הלוא נגד עינינו אכל נכרת מבית אלהינו שמחה וגיל׃
Forputris la grajnoj sub siaj terbuloj, malpleniĝis la grenejoj, detruitaj estas la garbejoj, ĉar la greno difektiĝis.
עבשו פרדות תחת מגרפתיהם נשמו אצרות נהרסו ממגרות כי הביש דגן׃
Ho, kiel ĝemas la brutoj, kiel suferas la bovaroj! ĉar ili ne havas paŝtaĵon; ankaŭ la ŝafaroj turmentiĝas.
מה נאנחה בהמה נבכו עדרי בקר כי אין מרעה להם גם עדרי הצאן נאשמו׃
Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; ĉar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo bruldifektis ĉiujn arbojn de la kampo.
אליך יהוה אקרא כי אש אכלה נאות מדבר ולהבה להטה כל עצי השדה׃
Eĉ la bestoj de la kampo sopiras al Vi; ĉar elsekiĝis la torentoj da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo.
גם בהמות שדה תערוג אליך כי יבשו אפיקי מים ואש אכלה נאות המדבר׃