Genesis 19

Kaj la du anĝeloj venis Sodomon vespere, kaj Lot tiam sidis ĉe la pordego de Sodom. Kiam Lot ilin ekvidis, li leviĝis renkonte al ili kaj kliniĝis vizaĝaltere.
ויבאו שני המלאכים סדמה בערב ולוט ישב בשער סדם וירא לוט ויקם לקראתם וישתחו אפים ארצה׃
Kaj li diris: Mi petas vin, sinjoroj, envenu en la domon de via sklavo kaj pasigu la nokton kaj lavu viajn piedojn, kaj vi leviĝos matene kaj iros vian vojon. Kaj ili diris: Ne, ni pasigos la nokton sur la strato.
ויאמר הנה נא אדני סורו נא אל בית עבדכם ולינו ורחצו רגליכם והשכמתם והלכתם לדרככם ויאמרו לא כי ברחוב נלין׃
Kaj li tre petegis ilin, kaj ili direktis sin al li kaj envenis en lian domon; kaj li faris al ili festenon, kaj li bakis macojn, kaj ili manĝis.
ויפצר בם מאד ויסרו אליו ויבאו אל ביתו ויעש להם משתה ומצות אפה ויאכלו׃
Antaŭ ol ili kuŝiĝis, la homoj de la urbo, la homoj de Sodom, ĉirkaŭis la domon, de la junuloj ĝis la maljunuloj, la tuta popolo, de ĉiuj finoj.
טרם ישכבו ואנשי העיר אנשי סדם נסבו על הבית מנער ועד זקן כל העם מקצה׃
Kaj ili vokis Loton, kaj diris al li: Kie estas la viroj, kiuj venis al vi dum la nokto? elirigu ilin al ni, por ke ni ilin ekkonu.
ויקראו אל לוט ויאמרו לו איה האנשים אשר באו אליך הלילה הוציאם אלינו ונדעה אתם׃
Kaj Lot eliris al ili antaŭ la sojlon, kaj la pordon li ŝlosis post si.
ויצא אלהם לוט הפתחה והדלת סגר אחריו׃
Kaj li diris: Ho, miaj fratoj, ne agu malbone!
ויאמר אל נא אחי תרעו׃
Jen mi havas du filinojn, kiuj ankoraŭ ne ekkonis viron; mi elirigos ilin al vi, kaj faru kun ili, kion vi deziras; nur al tiuj viroj nenion faru, ĉar por tio ili venis sub la ombron de mia tegmento.
הנה נא לי שתי בנות אשר לא ידעו איש אוציאה נא אתהן אליכם ועשו להן כטוב בעיניכם רק לאנשים האל אל תעשו דבר כי על כן באו בצל קרתי׃
Sed ili diris: Iru for! Kaj ili diris plue: Vi venis ĉi tien kiel fremdulo, kaj vi volas juĝi! nun ni pli malbone agos kun vi, ol kun ili. Kaj ili tre insiste postulis de la viro, de Lot, kaj ili aliris, por elrompi la pordon.
ויאמרו גש הלאה ויאמרו האחד בא לגור וישפט שפוט עתה נרע לך מהם ויפצרו באיש בלוט מאד ויגשו לשבר הדלת׃
Tiam tiuj viroj etendis siajn manojn kaj envenigis Loton al si en la domon, kaj la pordon ili ŝlosis;
וישלחו האנשים את ידם ויביאו את לוט אליהם הביתה ואת הדלת סגרו׃
kaj la homojn, kiuj estis antaŭ la sojlo de la domo, ili frapis per blindeco, de la malgrandaj ĝis la grandaj, tiel ke tiuj laciĝis, serĉante la pordon.
ואת האנשים אשר פתח הבית הכו בסנורים מקטן ועד גדול וילאו למצא הפתח׃
Kaj la viroj diris al Lot: Kiun vi havas ĉi tie? bofilon, aŭ viajn filojn aŭ viajn filinojn, aŭ ĉiun ajn, kiun vi havas en la urbo, elirigu ilin el ĉi tiu loko;
ויאמרו האנשים אל לוט עד מי לך פה חתן ובניך ובנתיך וכל אשר לך בעיר הוצא מן המקום׃
ĉar ni ekstermos ĉi tiun lokon, ĉar granda fariĝis ilia kriado antaŭ la Eternulo, kaj la Eternulo sendis nin, por ĝin pereigi.
כי משחתים אנחנו את המקום הזה כי גדלה צעקתם את פני יהוה וישלחנו יהוה לשחתה׃
Kaj Lot eliris, kaj parolis kun siaj bofiloj, prenontaj liajn filinojn, kaj diris: Leviĝu, eliru el ĉi tiu loko, ĉar la Eternulo pereigos la urbon. Sed liaj bofiloj rigardis lin kiel ŝercanton.
ויצא לוט וידבר אל חתניו לקחי בנתיו ויאמר קומו צאו מן המקום הזה כי משחית יהוה את העיר ויהי כמצחק בעיני חתניו׃
Kiam leviĝis la matenruĝo, la anĝeloj rapidigis Loton, dirante: Leviĝu, prenu vian edzinon kaj ambaŭ viajn filinojn, kiuj ĉi tie troviĝas, por ke vi ne pereu pro la krimeco de la urbo.
וכמו השחר עלה ויאיצו המלאכים בלוט לאמר קום קח את אשתך ואת שתי בנתיך הנמצאת פן תספה בעון העיר׃
Sed ĉar li malrapidis, tial la viroj kaptis lian manon kaj la manon de lia edzino kaj la manojn de liaj du filinoj, pro kompato de la Eternulo al li, kaj ili elirigis lin kaj metis lin ekster la urbon.
ויתמהמה ויחזקו האנשים בידו וביד אשתו וביד שתי בנתיו בחמלת יהוה עליו ויצאהו וינחהו מחוץ לעיר׃
Kaj kiam ili elkondukis lin eksteren, ili diris al li: Savu vin pro via animo; ne rigardu malantaŭen kaj haltu nenie en la tuta ĉirkaŭaĵo; sur la monton savu vin, por ke vi ne pereu.
ויהי כהוציאם אתם החוצה ויאמר המלט על נפשך אל תביט אחריך ואל תעמד בכל הככר ההרה המלט פן תספה׃
Kaj Lot diris al ili: Ho, ne, mia Sinjoro!
ויאמר לוט אלהם אל נא אדני׃
Jen Via sklavo plaĉis al Vi, kaj granda estas la favorkoreco, kiun Vi montris al mi, konservante la vivon al mia animo; sed mi ne povas savi min sur la monton, ĉar povus trafi min malfeliĉo kaj mi mortus.
הנה נא מצא עבדך חן בעיניך ותגדל חסדך אשר עשית עמדי להחיות את נפשי ואנכי לא אוכל להמלט ההרה פן תדבקני הרעה ומתי׃
Jen ĉi tiu urbo estas sufiĉe proksima, por kuri tien, kaj ĝi estas malgranda; mi savos min tien; ĝi estas ja malgranda; kaj mia animo restos viva.
הנה נא העיר הזאת קרבה לנוס שמה והיא מצער אמלטה נא שמה הלא מצער הוא ותחי נפשי׃
Kaj Li diris al li: Jen Mi komplezos al vi ankaŭ en ĉi tiu afero, kaj Mi ne renversos la urbon, pri kiu vi parolis.
ויאמר אליו הנה נשאתי פניך גם לדבר הזה לבלתי הפכי את העיר אשר דברת׃
Rapide savu vin tien, ĉar Mi nenion povas fari, ĝis vi venos tien. Tial tiu urbo ricevis la nomon Coar.
מהר המלט שמה כי לא אוכל לעשות דבר עד באך שמה על כן קרא שם העיר צוער׃
La suno leviĝis super la teron, kiam Lot venis Coaron.
השמש יצא על הארץ ולוט בא צערה׃
Kaj la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la ĉielo.
ויהוה המטיר על סדם ועל עמרה גפרית ואש מאת יהוה מן השמים׃
Kaj Li ruinigis tiujn urbojn kaj la tutan ĉirkaŭaĵon kaj ĉiujn loĝantojn de la urboj kaj la kreskaĵojn de la tero.
ויהפך את הערים האל ואת כל הככר ואת כל ישבי הערים וצמח האדמה׃
Kaj lia edzino ekrigardis malantaŭen, kaj ŝi fariĝis kolono el salo.
ותבט אשתו מאחריו ותהי נציב מלח׃
Kaj matene Abraham leviĝis kaj iris al la loko, kie li estis starinta antaŭ la Eternulo;
וישכם אברהם בבקר אל המקום אשר עמד שם את פני יהוה׃
kaj li ekrigardis en la direkto al Sodom kaj Gomora kaj al la tuta lando de la ĉirkaŭaĵo, kaj li vidis, ke jen fumo leviĝas de la tero kiel fumo el forno.
וישקף על פני סדם ועמרה ועל כל פני ארץ הככר וירא והנה עלה קיטר הארץ כקיטר הכבשן׃
Kaj kiam Dio estis pereiganta la urbojn de la ĉirkaŭaĵo, Li rememoris pri Abraham, kaj Li elirigis Loton el la mezo de la ruinigado, kiam Li estis ruiniganta la urbojn, en kiuj loĝis Lot.
ויהי בשחת אלהים את ערי הככר ויזכר אלהים את אברהם וישלח את לוט מתוך ההפכה בהפך את הערים אשר ישב בהן לוט׃
Kaj Lot eliris el Coar kaj ekloĝis sur la monto, kaj liaj du filinoj kun li; ĉar li timis loĝi en Coar. Kaj li loĝis en kaverno, li kaj liaj du filinoj.
ויעל לוט מצוער וישב בהר ושתי בנתיו עמו כי ירא לשבת בצוער וישב במערה הוא ושתי בנתיו׃
Kaj la pli maljuna diris al la pli juna: Nia patro estas maljuna, kaj en la lando ne ekzistas viro, kiu envenus al ni laŭ la moro de la tuta tero;
ותאמר הבכירה אל הצעירה אבינו זקן ואיש אין בארץ לבוא עלינו כדרך כל הארץ׃
tial ni ebriigu nian patron per vino, kaj ni kuŝu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron.
לכה נשקה את אבינו יין ונשכבה עמו ונחיה מאבינו זרע׃
Kaj ili ebriigis sian patron per vino en tiu nokto; kaj venis la pli maljuna kaj kuŝis kun sia patro; kaj li ne sciis, kiam ŝi kuŝiĝis kaj kiam ŝi leviĝis.
ותשקין את אביהן יין בלילה הוא ותבא הבכירה ותשכב את אביה ולא ידע בשכבה ובקומה׃
La morgaŭan tagon la pli maljuna diris al la pli juna: Jen mi kuŝis hieraŭ kun mia patro; ni ebriigu lin per vino ankaŭ en ĉi tiu nokto, kaj vi venu, kuŝu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron.
ויהי ממחרת ותאמר הבכירה אל הצעירה הן שכבתי אמש את אבי נשקנו יין גם הלילה ובאי שכבי עמו ונחיה מאבינו זרע׃
Kaj ili ankaŭ en ĉi tiu nokto ebriigis sian patron per vino; kaj la pli juna iris kaj kuŝis kun li; kaj li ne sciis, kiam ŝi kuŝiĝis kaj kiam ŝi leviĝis.
ותשקין גם בלילה ההוא את אביהן יין ותקם הצעירה ותשכב עמו ולא ידע בשכבה ובקמה׃
Kaj ambaŭ filinoj de Lot gravediĝis de sia patro.
ותהרין שתי בנות לוט מאביהן׃
Kaj la pli maljuna naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Moab; li estas la prapatro de la Moabidoj ĝis nun.
ותלד הבכירה בן ותקרא שמו מואב הוא אבי מואב עד היום׃
Kaj la pli juna ankaŭ naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Ben-Ami; li estas la prapatro de la Amonidoj ĝis nun.
והצעירה גם הוא ילדה בן ותקרא שמו בן עמי הוא אבי בני עמון עד היום׃