Hebrews 13

你们务要常存弟兄相爱的心。
La fratamo daŭradu.
不可忘记用爱心接待客旅;因为曾有接待客旅的,不知不觉就接待了天使。
Ne forgesu gastamon al nekonatoj; ĉar per tio iuj gastigis anĝelojn, ne sciante.
你们要记念被捆绑的人,好像与他们同受捆绑;,也要记念遭苦害的人,想到自己也在肉身之内。
Memoru la katenitojn, kvazaŭ vi ankaŭ estus katenitaj, kaj la suferantojn, ĉar vi ankaŭ estas en la korpo.
婚姻,人人都当尊重,床也不可污秽;因为苟合行淫的人, 神必要审判。
Estu honorata la edzeco ĉe ĉiuj, kaj la lito estu senmakula; ĉar malĉastulojn kaj adultulojn Dio juĝos.
你们存心不可贪爱钱财,要以自己所有的为足;因为主曾说:我总不撇下你,也不丢弃你。
Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; ĉar Li mem diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.
所以我们可以放胆说:主是帮助我的,我必不惧怕;人能把我怎么样呢?
Tial ni kuraĝas diri: La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos; Kion faros al mi homo?
从前引导你们、传 神之道给你们的人,你们要想念他们,效法他们的信心,留心看他们为人的结局。
Memoru viajn regintojn, kiuj parolis al vi la vorton de Dio; kaj ilian fidon imitu, pripensante la finon de ilia vivmaniero.
耶稣基督,昨日、今日、一直到永远、是一样的。
Jesuo Kristo estas la sama hieraŭ, hodiaŭ, kaj ĝis eterneco.
你们不要被那诸般怪异的教训勾引了去;因为人心靠恩得坚固才是好的,并不是靠饮食。那在饮食上专心的从来没有得著益处。
Ne forportiĝu per dogmaroj diversaj kaj fremdaj; ĉar estas bone, ke la koro estu plifortigata per graco, ne per manĝaĵoj, per kiuj ne profitis la okupiĝantaj pri ili.
我们有一祭坛,上面的祭物是那些在帐幕中供职的人不可同吃的。
Ni havas altaron, el kiu la servantoj de la tabernaklo havas nenian rajton manĝi.
原来牲畜的血被大祭司带入圣所作赎罪祭;牲畜的身子被烧在营外。
Ĉar la korpoj de tiuj bestoj, kies sango estas en la sanktejon enportata de la ĉefpastro pro peko, estas bruligataj ekster la tendaro.
所以,耶稣要用自己的血叫百姓成圣,也就在城门外受苦。
Tial Jesuo ankaŭ, por ke li sanktigu la popolon per sia propra sango, ekster la pordego suferis.
这样,我们也当出到营外,就了他去,忍受他所受的凌辱。
Tial ni eliru al li ekster la tendaro, portante lian riproĉon.
我们在这里本没有常存的城,乃是寻求那将来的城。
Ĉar ĉi tie ni ne havas restantan urbon, sed estontan ni serĉas.
我们应当靠著耶稣,常常以颂讚为祭献给 神,这就是那承认主名之人嘴唇的果子。
Per li do ni oferu al Dio ĉiam oferon de laŭdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo.
只是不可忘记行善和捐输的事;因为这样的祭,是 神所喜悦的。
Sed ne forgesu la bonfaradon kaj kunulecon; ĉar tiaj oferoj plaĉas al Dio.
你们要依从那些引导你们的,且要顺服;因他们为你们的灵魂时刻儆醒,好像那将来交帐的人。你们要使他们交的时候有快乐,不致忧愁;若忧愁就与你们无益了。
Obeu al tiuj, kiuj vin regas, kaj submetiĝu; ĉar ili viglas pro viaj animoj, kvazaŭ liveronte raporton; por ke kun ĝojo ili faru tion, kaj ne ĝemante, ĉar ĉi tio estus senprofita por vi.
请你们为我们祷告,因我们自觉良心无亏,愿意凡事按正道而行。
Preĝu por ni; ĉar ni fidas, ke ni havas bonan konsciencon, dezirante en ĉio honeste vivi.
我更求你们为我祷告,使我快些回到你们那里去。
Sed des pli urĝe mi petegas vin fari tion, por ke mi tiom pli frue estu redonata al vi.
但愿赐平安的 神,就是那凭永约之血、使群羊的大牧人─我主耶稣从死里复活的 神,
Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan paŝtiston de la ŝafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la eterna interligo,
在各样善事上成全你们,叫你们遵行他的旨意;又借著耶稣基督在你们心里行他所喜悦的事。愿荣耀归给他,直到永永远远。阿们!
perfektigu vin en ĉia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio plaĉas al Li, per Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.
弟兄们,我略略写信给你们,望你们听我劝勉的话。
Kaj mi petegas vin, fratoj, toleru la vorton de konsilo, ĉar mi skribis al vi per malmulte da vortoj.
你们该知道,我们的兄弟提摩太已经释放了;他若快来,我必同他去见你们。
Sciu, ke estas liberigita nia frato Timoteo, kun kiu, se li venos baldaŭ, mi vin vidos.
请你们问引导你们的诸位和众圣徒安。从意大利来的人也问你们安。
Salutu ĉiujn, kiuj vin regas, kaj ĉiujn sanktulojn. Tiuj, kiuj estas el Italujo, vin salutas.
愿恩惠常与你们众人同在。阿们!
Graco estu kun vi ĉiuj. Amen.