Ezra 10

以斯拉祷告,认罪,哭泣,俯伏在 神殿前的时候,有以色列中的男女孩童聚集到以斯拉那里,成了大会,众民无不痛哭。
Kiam Ezra preĝis kaj faris konfeson, plorante kaj kuŝante antaŭ la domo de Dio, kolektiĝis al li el la Izraelidoj tre granda amaso, viroj, virinoj, kaj infanoj; ĉar ankaŭ la popolo tre multe ploris.
属以拦的子孙、耶歇的儿子示迦尼对以斯拉说:「我们在此地娶了外邦女子为妻,干犯了我们的 神,然而以色列人还有指望。
Kaj ekparolis Ŝeĥanja, filo de Jeĥiel, el la idoj de Elam, kaj diris al Ezra: Ni faris krimon kontraŭ nia Dio, prenante edzinojn aligentajn el la popoloj de la lando. Tamen nun ekzistas espero por Izrael en ĉi tiu afero.
现在当与我们的 神立约,休这一切的妻,离绝她们所生的,照著我主和那因 神命令战兢之人所议定的,按律法而行。
Nun ni faru interligon kun nia Dio, ke laŭ la konsilo de mia sinjoro, kaj de tiuj, kiuj havas timon antaŭ la ordonoj de nia Dio, ni forigos ĉiujn virinojn kaj iliajn naskitojn, kaj estu farite konforme al la leĝo.
你起来,这是你当办的事,我们必帮助你,你当奋勉而行。」
Leviĝu, ĉar vi devas okupi vin pri tio, kaj ni estos kun vi; estu kuraĝa, kaj agu.
以斯拉便起来,使祭司长和利未人,并以色列众人起誓说,必照这话去行;他们就起了誓。
Tiam Ezra leviĝis, kaj ĵurigis la ĉefajn pastrojn, la Levidojn, kaj la tutan Izraelon, ke ili agos tiel; kaj ili ĵuris.
以斯拉从 神殿前起来,进入以利亚实的儿子约哈难的屋里,到了那里不吃饭,也不喝水;因为被掳归回之人所犯的罪,心里悲伤。
Kaj Ezra leviĝis de antaŭ la domo de Dio, kaj iris al la ĉambro de Jehoĥanan, filo de Eljaŝib, kaj eniris tien. Panon li ne manĝis kaj akvon li ne trinkis, ĉar li funebris pri la krimo de la kaptitecanoj.
他们通告犹大和耶路撒冷被掳归回的人,叫他们在耶路撒冷聚集。
Kaj oni proklamis en Judujo kaj Jerusalem al ĉiuj, kiuj venis el la kaptiteco, ke ili kolektiĝu en Jerusalem,
凡不遵首领和长老所议定、三日之内不来的,就必抄他的家,使他离开被掳归回之人的会。
kaj ke al ĉiu, kiu ne venos tien post paso de tri tagoj, laŭ decido de la estroj kaj plejaĝuloj estos anatemita lia tuta havo, kaj li estos ekskomunikita el la komunumo de la reenmigrintoj.
于是,犹大和便雅悯众人,三日之内都聚集在耶路撒冷。那日正是九月二十日,众人都坐在 神殿前的宽阔处;因这事,又因下大雨,就都战兢。
Kaj kolektiĝis ĉiuj idoj de Jehuda kaj de Benjamen en Jerusalem post tri tagoj. Tio estis en la naŭa monato, en la dudeka tago de la monato. Kaj la tuta popolo sidis sur la placo antaŭ la domo de Dio, tremante pro ĉi tiu afero kaj pro pluvo.
祭司以斯拉站起来,对他们说:「你们有罪了;因你们娶了外邦的女子为妻,增添以色列人的罪恶。
Kaj leviĝis Ezra, la pastro, kaj diris al ili: Vi faris krimon, prenante aligentajn edzinojn kaj pligrandigante la kulpon de Izrael.
现在当向耶和华─你们列祖的 神认罪,遵行他的旨意,离绝这些国的民和外邦的女子。」
Tial faru nun konfeson al la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj plenumu Lian volon: apartigu vin de la popoloj de la lando kaj de la aligentaj edzinoj.
会众都大声回答说:「我们必照著你的话行,
Kaj la tuta komunumo respondis kaj diris per laŭta voĉo: Jes, kiel vi diras, tiel estu farite.
只是百姓众多,又逢大雨的时令,我们不能站在外头,这也不是一两天办完的事,因我们在这事上犯了大罪;
Tamen la popolo estas grandnombra, kaj la tempo nun estas pluva, kaj ni ne havas forton, por stari sur la strato; cetere tio ne estas afero de unu tago aŭ de du, ĉar ni multe pekis en tiu afero.
不如为全会众派首领办理。凡我们城邑中娶外邦女子为妻的,当按所定的日期,同著本城的长老和士师而来,直到办完这事, 神的烈怒就转离我们了。」
Niaj estroj do stariĝu pro la tuta komunumo, kaj ĉiuj en niaj urboj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, venu en difinita tempo, kaj kun ili la plejaĝuloj de ĉiu urbo kaj ĝiaj juĝistoj, ĝis oni forturnos de ni la flaman koleron de nia Dio pro tiu afero.
惟有亚撒黑的儿子约拿单,特瓦的儿子雅哈谢阻挡(或译:总办)这事,并有米书兰和利未人沙比太帮助他们。
Sed Jonatan, filo de Asahel, kaj Jaĥzeja, filo de Tikva, kontraŭstaris tion, kaj Meŝulam, kaj Ŝabtaj, la Levido, helpis ilin.
被掳归回的人如此而行。祭司以斯拉和些族长按著宗族都指名见派;在十月初一日,一同在座查办这事,
Kaj tiel faris la revenintoj el la kaptiteco. Kaj apartiĝis por tio la pastro Ezra kaj ĉefoj de patrodomoj laŭ iliaj patrodomoj, ĉiuj laŭnome; kaj ili sidiĝis en la unua tago de la deka monato, por esplori la aferon.
到正月初一日,才查清娶外邦女子的人数。
Kaj ĝis la unua tago de la unua monato ili finis la aferon pri ĉiuj viroj, kiuj prenis aligentajn edzinojn.
在祭司中查出娶外邦女子为妻的,就是耶书亚的子孙约萨达的儿子,和他弟兄玛西雅、以利以谢、雅立、基大利;
Kaj troviĝis el la pastridoj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, el la filoj de Jeŝua, filo de Jocadak, kaj el liaj fratoj: Maaseja, Eliezer, Jarib, kaj Gedalja.
他们便应许必休他们的妻。他们因有罪,就献群中的一只公绵羊赎罪。
Kaj ili donis sian manon, ke ili forigos siajn edzinojn, kaj ke ili alportos pro sia kulpo virŝafon kiel kulpoferon.
音麦的子孙中,有哈拿尼、西巴第雅。
Kaj el la filoj de Imer: Ĥanani kaj Zebadja;
哈琳的子孙中,有玛西雅、以利雅、示玛雅、耶歇、乌西雅。
el la filoj de Ĥarim: Maaseja, Elija, Ŝemaja, Jeĥiel, kaj Uzija;
巴施户珥的子孙中,有以利约乃、玛西雅、以实玛利、拿坦业、约撒拔、以利亚撒。
el la filoj de Paŝĥur: Eljoenaj, Maaseja, Iŝmael, Netanel, Jozabad, kaj Eleasa;
利未人中,有约撒拔、示每、基拉雅(基拉雅就是基利他),还有毗他希雅、犹大、以利以谢。
kaj el la Levidoj: Jozabad, Ŝimei, Kelaja (ankaŭ nomata Kelita), Petaĥja, Jehuda, kaj Eliezer;
歌唱的人中有以利亚实。守门的人中,有沙龙、提联、乌利。
el la kantistoj: Eljaŝib; el la pordegistoj: Ŝalum, Telem, kaj Uri;
以色列人巴录的子孙中,有拉米、耶西雅、玛基雅、米雅民、以利亚撒、玛基雅、比拿雅。
el la Izraelidoj: el la filoj de Paroŝ: Ramja, Jizija, Malkija, Mijamin, Eleazar, Malkija, kaj Benaja;
以拦的子孙中,有玛他尼、撒迦利亚、耶歇、押底、耶利末、以利雅。
el la filoj de Elam: Matanja, Zeĥarja, Jeĥiel, Abdi, Jeremot, kaj Elija;
萨土的子孙中,有以利约乃、以利亚实、玛他尼、耶利末、撒拔、亚西撒。
el la filoj de Zatu: Eljoenaj, Eljaŝib, Matanja, Jeremot, Zabad, kaj Aziza;
比拜的子孙中,有约哈难、哈拿尼雅、萨拜、亚勒。
el la filoj de Bebaj: Jehoĥanan, Ĥananja, Zabaj, Atlaj;
巴尼的子孙中,有米书兰、玛鹿、亚大雅、雅述、示押、耶利末。
el la filoj de Bani: Meŝulam, Maluĥ, Adaja, Jaŝub, Ŝeal, kaj Ramot;
巴哈•摩押的子孙中,有阿底拿、基拉、比拿雅、玛西雅、玛他尼、比撒列、宾内、玛拿西。
el la filoj de Paĥat-Moab: Adna, Kelal, Benaja, Maaseja, Matanja, Becalel, Binuj, kaj Manase;
哈琳的子孙中,有以利以谢、伊示雅、玛基雅、示玛雅、西缅、
el la filoj de Ĥarim: Eliezer, Jiŝija, Malkija, Ŝemaja, Ŝimeon,
便雅悯、玛鹿、示玛利雅。
Benjamen, Maluĥ, Ŝemarja;
哈顺的子孙中,有玛特乃、玛达他、撒拔、以利法列、耶利买、玛拿西、示每。
el la filoj de Ĥaŝum: Matnaj, Matata, Zabad, Elifelet, Jeremaj, Manase, Ŝimei;
巴尼的子孙中,有玛玳、暗兰、乌益、
el la filoj de Bani: Maadaj, Amram, Uel,
比拿雅、比底雅、基禄、
Benaja, Bedja, Keluhu,
瓦尼雅、米利末、以利亚实、
Vanja, Meremot, Eljaŝib,
玛他尼、玛特乃、雅扫、
Matanja, Matnaj, Jaasaj,
巴尼、宾内、示每、
Bani, Binuj, Ŝimei,
示利米雅、拿单、亚大雅、
Ŝelemja, Natan, Adaja,
玛拿底拜、沙赛、沙赖、
Maĥnadbaj, Ŝaŝaj, Ŝaraj,
亚萨利、示利米雅、示玛利雅、
Azarel, Ŝelemja, Ŝemarja,
沙龙、亚玛利雅、约瑟。
Ŝalum, Amarja, Jozef;
尼波的子孙中,有耶利、玛他提雅、撒拔、西比拿、雅玳、约珥、比拿雅。
el la filoj de Nebo: Jeiel, Matitja, Zabad, Zebina, Jadaj, Joel, Benaja.
这些人都娶了外邦女子为妻,其中也有生了儿女的。
Ĉiuj tiuj prenis edzinojn aligentajn; kelkaj el tiuj edzinoj naskis infanojn.