Ezra 9

这事做完了,众首领来见我,说:「以色列民和祭司并利未人,没有离绝迦南人、赫人、比利洗人、耶布斯人、亚扪人、摩押人、埃及人、亚摩利人,仍效法这些国的民,行可憎的事。
Kiam ĉio tio estis finita, aliris al mi la estroj, kaj diris: La popolo Izraela kaj la pastroj kaj la Levidoj ne apartigis sin de la popoloj de la landoj koncerne iliajn abomenindaĵojn, de la Kanaanidoj, Ĥetidoj, Perizidoj, Jebusidoj, Amonidoj, Moabidoj, Egiptoj, kaj Amoridoj;
因他们为自己和儿子娶了这些外邦女子为妻,以致圣洁的种类和这些国的民混杂;而且首领和官长在这事上为罪魁。」
ĉar ili prenis el iliaj filinoj edzinojn por si kaj por siaj filoj, kaj miksiĝis la sankta semo kun la popoloj de la landoj; kaj la mano de la eminentuloj kaj ĉefoj estis la unua en ĉi tiu malbonago.
我一听见这事,就撕裂衣服和外袍,拔了头发和胡须,惊惧忧闷而坐。
Kiam mi aŭdis tion, mi disŝiris miajn vestojn kaj mian tunikon, mi elŝiris harojn de mia kapo kaj el mia barbo, kaj mi sidis konsternite.
凡为以色列 神言语战兢的,都因这被掳归回之人所犯的罪聚集到我这里来。我就惊惧忧闷而坐,直到献晚祭的时候。
Kaj kolektiĝis al mi ĉiuj, kiuj timis la vortojn de Dio de Izrael, pro la krimo de la forkaptitoj; kaj mi sidis konsternite ĝis la vesperofero.
献晚祭的时候我起来,心中愁苦,穿著撕裂的衣袍,双膝跪下向耶和华─我的 神举手,
Kaj ĉe la vesperofero mi leviĝis de mia aflikto, kaj kun disŝiritaj vestoj kaj tuniko mi stariĝis surgenue kaj etendis miajn manojn al la Eternulo, mia Dio,
说:「我的 神啊,我抱愧蒙羞,不敢向我 神仰面;因为我们的罪孽灭顶,我们的罪恶滔天。
kaj mi diris: Ho mia Dio, mi hontas, kaj ĝenas min levi mian vizaĝon al Vi, ho mia Dio; ĉar niaj malbonagoj kreskis pli alten ol nia kapo, kaj nia kulpo fariĝis granda ĝis la ĉielo.
从我们列祖直到今日,我们的罪恶甚重;因我们的罪孽,我们和君王、祭司都交在外邦列王的手中,杀害、掳掠、抢夺、脸上蒙羞正如今日的光景。
De post la tempo de niaj patroj ni estas en granda kulpo ĝis la nuna tago; pro niaj malbonagoj ni estis transdonitaj, ni kaj niaj reĝoj kaj niaj pastroj, en la manojn de la alilandaj reĝoj, sub glavon, en kaptitecon, al disrabo kaj malhonoro, kiel tio estas nun.
现在耶和华─我们的 神暂且施恩与我们,给我们留些逃脱的人,使我们安稳如钉子钉在他的圣所,我们的 神好光照我们的眼目,使我们在受辖制之中稍微复兴。
Kaj nun antaŭ momento venis pardono de la Eternulo, nia Dio, kaj Li restigis al ni saviĝintojn kaj permesis al ni alfortikiĝi sur Lia sankta loko; nia Dio donis lumon al niaj okuloj, kaj Li permesis al ni iom reviviĝi en nia sklaveco.
我们是奴仆,然而在受辖制之中,我们的 神仍没有丢弃我们,在波斯王眼前向我们施恩,叫我们复兴,能重建我们 神的殿,修其毁坏之处,使我们在犹大和耶路撒冷有墙垣。
Ni estas ja sklavoj; sed en nia sklaveco nia Dio nin ne forlasis. Kaj Li donis al ni favorkorecon de la reĝoj de Persujo, por permesi al ni reviviĝi, por konstrui la domon de nia Dio kaj restarigi ĝiajn ruinojn, kaj por doni al ni barilon en Judujo kaj Jerusalem.
「我们的 神啊,既是如此,我们还有什么话可说呢?因为我们已经离弃你的命令,
Kaj nun kion ni diros, ho nia Dio, post tio? ĉar ni forlasis Viajn ordonojn,
就是你借你仆人众先知所吩咐的说:『你们要去得为业之地是污秽之地;因列国之民的污秽和可憎的事,叫全地从这边直到那边满了污秽。
kiujn Vi ordonis per Viaj servantoj, la profetoj, dirante: La lando, en kiun vi venas por ekposedi ĝin, estas lando malpura pro la malpureco de la popoloj alilandaj, pro iliaj abomenindaĵoj, per kiuj ili plenigis ĝin de rando al rando en sia malpureco;
所以不可将你们的女儿嫁他们的儿子,也不可为你们的儿子娶他们的女儿,永不可求他们的平安和他们的利益,这样你们就可以强盛,吃这地的美物,并遗留这地给你们的子孙永远为业。』
ne donu do viajn filinojn al iliaj filoj, kaj iliajn filinojn ne prenu por viaj filoj, neniam zorgu pri ilia paco kaj bonstato, por ke vi fortiĝu kaj por ke vi nutru vin per la bonaĵoj de la tero kaj por ke vi heredigu ĝin por eterne al viaj filoj.
 神啊,我们因自己的恶行和大罪,遭遇了这一切的事,并且你刑罚我们轻于我们罪所当得的,又给我们留下这些人。
Kaj post ĉio, kio trafis nin pro niaj malbonaj faroj kaj pro nia granda kulpo, kaj kiam nun Vi indulgis nin malgraŭ niaj malbonagoj kaj donis al ni tian saviĝon,
我们岂可再违背你的命令,与这行可憎之事的民结亲呢?若这样行,你岂不向我们发怒,将我们灭绝,以致没有一个剩下逃脱的人吗?
ĉu ni nun denove malobeu Viajn ordonojn, kaj boparenciĝu kun la popoloj de tiuj abomenindaĵoj? Ĉu Vi ne koleros kontraŭ ni ĝis plena ekstermo sen restigo de ia restaĵo kaj savitaĵo?
耶和华─以色列的 神啊,因你是公义的,我们这剩下的人才得逃脱,正如今日的光景。看哪,我们在你面前有罪恶,因此无人在你面前站立得住。」
Ho Eternulo, Dio de Izrael! Vi estas justa; ĉar ni restis saviĝintoj ĝis la nuna tago. Jen ni estas antaŭ Vi en nia kulpo; ni ne povas teni nin antaŭ Vi pro tio.