I Samuel 17

非利士人招聚他们的军旅,要来争战;聚集在属犹大的梭哥,安营在梭哥和亚西加中间的以弗‧大悯。
La Filiŝtoj kolektis siajn militistarojn por milito, kaj kuniĝis apud Soĥo de Jehuda, kaj stariĝis tendare inter Soĥo kaj Azeka, en Efes-Damim.
扫罗和以色列人也聚集,在以拉谷安营,摆列队伍,要与非利士人打仗。
Kaj Saul kaj la viroj de Izrael kolektiĝis, kaj stariĝis tendare en la valo de Ela, kaj pretigis sin por batalo kontraŭ la Filiŝtoj.
非利士人站在这边山上,以色列人站在那边山上,当中有谷。
La Filiŝtoj staris sur la monto unuflanke, kaj la Izraelidoj staris sur la monto duaflanke, kaj la valo estis inter ili.
从非利士营中出来一个讨战的人,名叫歌利亚,是迦特人,身高六肘零一虎口;
Kaj eliris grandegulo el la tendaroj de la Filiŝtoj; lia nomo estis Goljat, el Gat; lia alteco estis ses ulnoj kaj unu manlarĝo.
头戴铜盔,身穿铠甲,甲重五千舍客勒;
Kaj kupra kasko estis sur lia kapo, kaj per skvamita kiraso li estis vestita, kaj la pezo de la kiraso estis kvin mil sikloj da kupro.
腿上有铜护膝,两肩之中背负铜戟;
Kaj kupraj armaĵetoj estis sur liaj piedoj, kaj kupra ŝildo sur liaj ŝultroj.
枪杆粗如织布的机轴,铁枪头重六百舍客勒。有一个拿盾牌的人在他前面走。
La tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto, kaj la fero de lia lanco havis la pezon de sescent sikloj da fero; kaj antaŭ li iris ŝildoportisto.
歌利亚对著以色列的军队站立,呼叫说:「你们出来摆列队伍做什么呢?我不是非利士人么?你们不是扫罗的仆人么?可以从你们中间拣选一人,使他下到我这里来。
Kaj li stariĝis, kaj ekkriis al la taĉmentoj de Izrael, kaj diris al ili: Por kio vi eliris batale? ĉu mi ne estas Filiŝto, kaj vi sklavoj de Saul? elektu inter vi viron, kaj li malsupreniru al mi.
他若能与我战斗,将我杀死,我们就作你们的仆人;我若胜了他,将他杀死,你们就作我们的仆人,服事我们。」
Se li povos batali kun mi kaj venkos min, tiam ni estos viaj sklavoj; sed se mi lin venkos kaj batos, tiam vi estos niaj sklavoj kaj vi servos al ni.
那非利士人又说:「我今日向以色列人的军队骂阵。你们叫一个人出来,与我战斗。」
Kaj la Filiŝto diris: Mi hontigos hodiaŭ la taĉmentojn de Izrael; donu al mi viron, ke ni ambaŭ interbatalu.
扫罗和以色列众人听见非利士人的这些话,就惊惶,极其害怕。
Kiam Saul kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdis la vortojn de tiu Filiŝto, ili eksentis teruron kaj tre ektimis.
大卫是犹大、伯利恒的以法他人耶西的儿子。耶西有八个儿子。当扫罗的时候,耶西已经老迈。
Estis David, filo de tiu Efratano el Bet-Leĥem de Jehuda, kies nomo estis Jiŝaj kaj kiu havis ok filojn; kaj tiu viro en la tempo de Saul estis jam maljuna, profundaĝa inter la viroj.
耶西的三个大儿子跟随扫罗出征。这出征的三个儿子:长子名叫以利押,次子名叫亚比拿达,三子名叫沙玛。
La tri plej maljunaj filoj de Jiŝaj iris, sekvante Saulon, en la militon; la nomoj de liaj tri filoj, kiuj iris en la militon, estis: Eliab, la unuenaskito, kaj la dua post li Abinadab, kaj la tria Ŝama.
大卫是最小的;那三个大儿子跟随扫罗。
David estis la plej juna; kaj la tri plej maljunaj iris post Saul.
大卫有时离开扫罗,回伯利恒放他父亲的羊。
Sed David venadis al Saul kaj reiradis de li, por paŝti la ŝafojn de sia patro en Bet-Leĥem.
那非利士人早晚都出来站著,如此四十日。
La Filiŝto eliradis matene kaj vespere, kaj stariĝadis dum kvardek tagoj.
一日,耶西对他儿子大卫说:「你拿一伊法烘了的穗子和十个饼,速速地送到营里去,交给你哥哥们;
Kaj Jiŝaj diris al sia filo David: Prenu por viaj fratoj ĉi tiun efon da rostitaj grajnoj kaj ĉi tiujn dek panojn, kaj kuru en la tendaron al viaj fratoj;
再拿这十块奶饼,送给他们的千夫长,且问你哥哥们好,向他们要一封信来。」
kaj ĉi tiujn dek fromaĝojn alportu al la milestro, kaj rigardu, kiel fartas viaj fratoj, kaj prenu ilian komision.
扫罗与大卫的三个哥哥和以色列众人,在以拉谷与非利士人打仗。
Kaj Saul kaj ili kaj ĉiuj viroj de Izrael estis en la valo de Ela, militante kontraŭ la Filiŝtoj.
大卫早晨起来,将羊交托一个看守的人,照著他父亲所吩咐的话,带著食物去了。到了辎重营,军兵刚出到战场,呐喊要战。
Kaj David leviĝis frue matene, lasis la ŝafojn al la gardisto, prenis la portotaĵon kaj iris, kiel ordonis al li Jiŝaj, kaj venis al la tendaro, kiam la militistaro eliris por sin aranĝi kaj oni trumpetis por batalo.
以色列人和非利士人都摆列队伍,彼此相对。
Kaj aranĝis sin la Izraelidoj kaj la Filiŝtoj, fronton kontraŭ fronto.
大卫把他带来的食物留在看守物件人的手下,跑到战场,问他哥哥们安。
David lasis la vazojn, kiujn li portis, ĉe la gardisto de ilaroj, kuris al la fronto, kaj demandis pri la farto de siaj fratoj.
与他们说话的时候,那讨战的,就是属迦特的非利士人歌利亚,从非利士队中出来,说从前所说的话;大卫都听见了。
Dum li parolis kun ili, jen la grandegulo, Goljat la Filiŝto estis lia nomo, el Gat, eliris el la vicoj de la Filiŝtoj kaj komencis paroli kiel antaŭe; kaj David tion aŭdis.
以色列众人看见那人,就逃跑,极其害怕。
Kaj ĉiuj Izraelidoj, ekvidinte tiun viron, forkuris de li kaj tre timis.
以色列人彼此说:「这上来的人你看见了吗?他上来是要向以色列人骂阵。若有能杀他的,王必赏赐他大财,将自己的女儿给他为妻,并在以色列人中免他父家纳粮当差。」
Kaj la Izraelidoj diris: Ĉu vi vidis tiun viron, kiu tiel sin levas? por moki Izraelon li sin levas; kiu lin venkobatos, tiun la reĝo riĉigos per granda riĉeco, kaj sian filinon li donos al li, kaj la domon de lia patro li faros libera en Izrael.
大卫问站在旁边的人说:「有人杀这非利士人,除掉以色列人的耻辱,怎样待他呢?这未受割礼的非利士人是谁呢?竟敢向永生 神的军队骂阵吗?」
Tiam David diris al la homoj, kiuj staris apud li: Kio estos farita al la homo, kiu venkobatos tiun Filiŝton kaj deprenos de Izrael la malhonoron? ĉar kiu estas tiu necirkumcidita Filiŝto, ke li mokas la militistaron de la vivanta Dio?
百姓照先前的话回答他说:「有人能杀这非利士人,必如此如此待他。」
Kaj la popolo diris al li kiel antaŭe: Tio estos farita al la homo, kiu venkobatos lin.
大卫的长兄以利押听见大卫与他们所说的话,就向他发怒,说:「你下来做什么呢?在旷野的那几只羊,你交托了谁呢?我知道你的骄傲和你心里的恶意,你下来特为要看争战!」
Kiam lia plej maljuna frato Eliab aŭdis, kiel li parolas kun la homoj, ekflamis la kolero de Eliab kontraŭ David, kaj li diris: Por kio vi venis? kaj sub kies zorgado vi lasis tiun malgrandan ŝafaron en la dezerto? mi konas vian arogantecon kaj vian malbonan koron; vi venis nur por vidi la batalon.
大卫说:「我做了什么呢?我来岂没有缘故吗?」
Tiam David diris: Kion do mi nun faris? ĉu mi venis sen bezono?
大卫就离开他转向别人,照先前的话而问;百姓仍照先前的话回答他。
Kaj li deturnis sin de li al alia flanko, kaj ekparolis kiel antaŭe; kaj la homoj respondis al li kiel la unuan fojon.
有人听见大卫所说的话,就告诉了扫罗;扫罗便打发人叫他来。
Kiam oni aŭdis la vortojn, kiujn diris David, oni raportis al Saul, kaj ĉi tiu venigis lin.
大卫对扫罗说:「人都不必因那非利士人胆怯。你的仆人要去与那非利士人战斗。」
Kaj David diris al Saul: Neniu perdu la kuraĝon pro li: via sklavo iros kaj batalos kontraŭ tiu Filiŝto.
扫罗对大卫说:「你不能去与那非利士人战斗;因为你年纪太轻,他自幼就作战士。」
Sed Saul diris al David: Vi ne povas iri kontraŭ tiun Filiŝton, por batali kontraŭ li; ĉar vi estas knabo, kaj li estas batalisto detempe de siaj plej junaj jaroj.
大卫对扫罗说:「你仆人为父亲放羊,有时来了狮子,有时来了熊,从群中啣一只羊羔去。
Tiam David diris al Saul: Via sklavo estis ĉe sia patro paŝtanto de ŝafoj; kaj venadis leono aŭ urso kaj forportadis ŝafon el la ŝafaro;
我就追赶牠,击打牠,将羊羔从牠口中救出来。牠起来要害我,我就揪著牠的胡子,将牠打死。
tiam mi kuradis post tiu, batadis ĝin, kaj savadis el ĝia buŝo; se ĝi stariĝis kontraŭ mi, mi kaptis ĝin je la makzelo, batis kaj mortigis ĝin.
你仆人曾打死狮子和熊,这未受割礼的非利士人向永生 神的军队骂阵,也必像狮子和熊一般。」
Kiel la leonon, tiel ankaŭ la urson via sklavo venkobatis; ankaŭ kun ĉi tiu necirkumcidita Filiŝto estos la sama afero, kiel kun ĉiu el tiuj, ĉar li malhonoras la militistaron de la vivanta Dio.
大卫又说:「耶和华救我脱离狮子和熊的爪,也必救我脱离这非利士人的手。」扫罗对大卫说:「你可以去吧!耶和华必与你同在。」
Kaj David diris: La Eternulo, kiu savis min kontraŭ leono kaj kontraŭ urso, savos min kontraŭ ĉi tiu Filiŝto. Tiam Saul diris al David: Iru, kaj la Eternulo estu kun vi.
扫罗就把自己的战衣给大卫穿上,将铜盔给他戴上,又给他穿上铠甲。
Kaj Saul vestis Davidon per siaj vestoj, kaj metis kupran kaskon sur lian kapon, kaj vestis lin per kiraso.
大卫把刀跨在战衣外,试试能走不能走;因为素来没有穿惯,就对扫罗说:「我穿戴这些不能走,因为素来没有穿惯。」于是摘脱了。
Kaj David zonis lian glavon supre de siaj vestoj, kaj provis iri, ĉar li ne kutimis; sed David diris al Saul: Mi ne povas iri en ĉi tio, ĉar mi ne kutimis. Kaj David demetis tion de si.
他手中拿杖,又在溪中挑选了五块光滑石子,放在袋里,就是牧人带的囊里;手中拿著甩石的机弦,就去迎那非利士人。
Kaj li prenis sian bastonon en sian manon, kaj elektis al si kvin glatajn ŝtonojn el la torento, kaj metis ilin en la paŝtistan vazon, kiun li havis, kaj en la saketon, kaj kun la ĵetilo en la mano li iris al la Filiŝto.
非利士人也渐渐地迎著大卫来,拿盾牌的走在前头。
Kaj la Filiŝto eliris kaj komencis alproksimiĝi al David, kaj lia ŝildoportisto iris antaŭ li.
非利士人观看,见了大卫,就藐视他;因为他年轻,面色光红,容貌俊美。
Kiam la Filiŝto ekrigardis kaj vidis Davidon, li malŝatis lin, ĉar li estis knabo, ruĝvanga kaj belaspekta.
非利士人对大卫说:「你拿杖到我这里来,我岂是狗呢?」非利士人就指著自己的神咒诅大卫。
Kaj la Filiŝto diris al David: Ĉu mi estas hundo, ke vi iras al mi kun bastono? Kaj la Filiŝto malbenis Davidon per siaj dioj.
非利士人又对大卫说:「来吧!我将你的肉给空中的飞鸟、田野的走兽吃。」
Kaj la Filiŝto diris al David: Venu al mi, por ke mi donu vian karnon al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la kampo.
大卫对非利士人说:「你来攻击我,是靠著刀枪和铜戟;我来攻击你,是靠著万军之耶和华的名,就是你所怒骂带领以色列军队的 神。
Sed David diris al la Filiŝto: Vi iras kontraŭ min kun glavo, lanco, kaj ŝildo; kaj mi iras kontraŭ vin en la nomo de la Eternulo Cebaot, la Dio de la militistaro de Izrael, kiun vi malhonoris.
今日耶和华必将你交在我手里。我必杀你,斩你的头,又将非利士军兵的尸首给空中的飞鸟、地上的野兽吃,使普天下的人都知道以色列中有 神;
Hodiaŭ la Eternulo transdonos vin en mian manon, ke mi venkobatu vin kaj deprenu de vi vian kapon, kaj por ke mi donu hodiaŭ la kadavrojn de la Filiŝtaj taĉmentoj al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la tero, por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion.
又使这众人知道耶和华使人得胜,不是用刀用枪,因为争战的胜败全在乎耶和华。他必将你们交在我们手里。」
Kaj ekscios ĉi tiu tuta komunumo, ke ne per glavo kaj lanco savas la Eternulo, ĉar de la Eternulo dependas la milito, kaj Li transdonos vin en niajn manojn.
非利士人起身,迎著大卫前来。大卫急忙迎著非利士人,往战场跑去。
Kaj kiam la Filiŝto leviĝis kaj ekiris, por alproksimiĝi al David, tiam David rapide ekkuris al la fronto kontraŭ la Filiŝton.
大卫用手从囊中掏出一块石子来,用机弦甩去,打中非利士人的额,石子进入额内,他就仆倒,面伏于地。
Kaj David etendis sian manon al la vazo, kaj prenis el tie ŝtonon, ĵetis per la ĵetilo kaj trafis la Filiŝton en lian frunton, kaj la ŝtono penetris en lian frunton, kaj li falis kun la vizaĝo sur la teron.
这样,大卫用机弦甩石,胜了那非利士人,打死他;大卫手中却没有刀。
Tiamaniere David venkis la Filiŝton per la ĵetilo kaj per la ŝtono, kaj batis la Filiŝton kaj mortigis lin, kvankam glavo ne estis en la mano de David.
大卫跑去,站在非利士人身旁,将他的刀从鞘中拔出来,杀死他,割了他的头。非利士众人看见他们讨战的勇士死了,就都逃跑。
David alkuris, stariĝis super la Filiŝto, prenis lian glavon, elprenis ĝin el la ingo, kaj mortigis lin, kaj dehakis per ĝi lian kapon. Kiam la Filiŝtoj vidis, ke ilia fortegulo mortis, ili forkuris.
以色列人和犹大人便起身呐喊,追赶非利士人,直到迦特(或译:该)和以革伦的城门。被杀的非利士人倒在沙拉音的路上,直到迦特和以革伦。
Tiam leviĝis la viroj de Izrael kaj Jehuda, kaj ekkriis, kaj postkuris la Filiŝtojn ĝis la eniro en la valon kaj ĝis la pordego de Ekron. Kaj falis la mortigitoj el la Filiŝtoj sur la vojo al Ŝaaraim, ĝis Gat kaj ĝis Ekron.
以色列人追赶非利士人回来,就夺了他们的营盘。
Kaj la Izraelidoj revenis de la kurado post la Filiŝtoj kaj disrabis ilian tendaron.
大卫将那非利士人的头拿到耶路撒冷,却将他军装放在自己的帐棚里。
Kaj David prenis la kapon de la Filiŝto, kaj alportis ĝin en Jerusalemon, kaj liajn armilojn li metis en sian tendon.
扫罗看见大卫去攻击非利士人,就问元帅押尼珥说:「押尼珥啊,那少年人是谁的儿子?」押尼珥说:「我敢在王面前起誓,我不知道。」
Kiam Saul vidis Davidon, elirantan kontraŭ la Filiŝton, li diris al Abner, la militestro: Kies filo estas ĉi tiu junulo, Abner? Kaj Abner respondis: Mi ĵuras per via animo, ho reĝo, ke mi ne scias.
王说:「你可以问问那幼年人是谁的儿子。」
Kaj la reĝo diris: Demandu, kies filo estas ĉi tiu junulo.
大卫打死非利士人回来,押尼珥领他到扫罗面前,他手中拿著非利士人的头。
Kiam David revenis post la mortigo de la Filiŝto, Abner prenis lin kaj venigis lin antaŭ Saulon, kaj la kapo de la Filiŝto estis en lia mano.
扫罗问他说:「少年人哪,你是谁的儿子?」大卫说:「我是你仆人伯利恒人耶西的儿子。」
Kaj Saul diris al li: Kies filo vi estas, junulo? Kaj David respondis: Filo de via sklavo Jiŝaj, la Bet-Leĥemano.