Altiru min; ni postkuros vin.
La reĝo envenigu min en siajn ĉambrojn;
Ho, ni ĝojos kaj gajiĝos kun vi;
Ni memoros vian amon pli, ol vinon;
Sincere oni amas vin.
Ne rigardu min, ke mi estas nigreta:
La suno min brulkolorigis.
La filoj de mia patrino koleris kontraŭ mi;
Ili faris min gardistino de la vinberĝardenoj;
Mian propran vinberĝardenon mi ne gardis.
Diru al mi, ho vi, kiun mia animo amas,
Kie vi paŝtas, kie vi ripozigas vian brutaron tagmeze:
Kial mi similu al vagistino
Ĉe la brutaroj de viaj kamaradoj?