Psalms 80

למנצח אל ששנים עדות לאסף מזמור רעה ישראל האזינה נהג כצאן יוסף ישב הכרובים הופיעה׃
Ho Paŝtisto de Izrael, aŭskultu; Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel ŝafojn, Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu!
לפני אפרים ובנימן ומנשה עוררה את גבורתך ולכה לישעתה לנו׃
Antaŭ Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton, Kaj venu, por savi nin.
אלהים השיבנו והאר פניך ונושעה׃
Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj.
יהוה אלהים צבאות עד מתי עשנת בתפלת עמך׃
Ho Eternulo, Dio Cebaot, Ĝis kiam Vi kolere repuŝos la preĝon de Via popolo?
האכלתם לחם דמעה ותשקמו בדמעות שליש׃
Vi manĝigis al ili panon larman, Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro.
תשימנו מדון לשכנינו ואיבינו ילעגו למו׃
Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj; Kaj niaj malamikoj nin mokas.
אלהים צבאות השיבנו והאר פניך ונושעה׃
Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj.
גפן ממצרים תסיע תגרש גוים ותטעה׃
Vinberbranĉon el Egiptujo Vi elportis, Vi forpelis popolojn kaj ĝin plantis;
פנית לפניה ותשרש שרשיה ותמלא ארץ׃
Vi purigis lokon por ĝi; Kaj ĝi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon;
כסו הרים צלה וענפיה ארזי אל׃
Montojn kovris ĝia ombro, Kaj ĝiaj branĉoj fariĝis kiel cedroj de Dio.
תשלח קצירה עד ים ואל נהר יונקותיה׃
Ĝi etendis siajn branĉojn ĝis la maro Kaj siajn branĉetojn ĝis la Rivero.
למה פרצת גדריה וארוה כל עברי דרך׃
Kial Vi detruis ĝiajn barilojn, Ke ĉiuj pasantoj ĝin ŝiras?
יכרסמנה חזיר מיער וזיז שדי ירענה׃
Subfosas ĝin arbara apro, Kaj kampa besto ĝin mordas.
אלהים צבאות שוב נא הבט משמים וראה ופקד גפן זאת׃
Ho Dio Cebaot, returniĝu; Rigardu el la ĉielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon,
וכנה אשר נטעה ימינך ועל בן אמצתה לך׃
Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskaĵidon, kiun Vi fortikigis por Vi.
שרפה באש כסוחה מגערת פניך יאבדו׃
Ĝi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizaĝo ili pereis.
תהי ידך על איש ימינך על בן אדם אמצת לך׃
Via brako estu super la viro de Via dekstra mano, Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi.
ולא נסוג ממך תחינו ובשמך נקרא׃
Kaj ni ne foriros de Vi; Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.
יהוה אלהים צבאות השיבנו האר פניך ונושעה׃
Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj.