Psalms 46

למנצח לבני קרח על עלמות שיר אלהים לנו מחסה ועז עזרה בצרות נמצא מאד׃
Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.
על כן לא נירא בהמיר ארץ ובמוט הרים בלב ימים׃
Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.
יהמו יחמרו מימיו ירעשו הרים בגאותו סלה׃
Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela.
נהר פלגיו ישמחו עיר אלהים קדש משכני עליון׃
Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, La sanktan loĝejon de la Plejaltulo.
אלהים בקרבה בל תמוט יעזרה אלהים לפנות בקר׃
Dio estas en ĝia mezo, ĝi ne ŝanceliĝos; Dio ĝin helpas en frua mateno.
המו גוים מטו ממלכות נתן בקולו תמוג ארץ׃
Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj; Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis.
יהוה צבאות עמנו משגב לנו אלהי יעקב סלה׃
La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.
לכו חזו מפעלות יהוה אשר שם שמות בארץ׃
Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, Kiu faris detruojn sur la tero,
משבית מלחמות עד קצה הארץ קשת ישבר וקצץ חנית עגלות ישרף באש׃
Kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.
הרפו ודעו כי אנכי אלהים ארום בגוים ארום בארץ׃
Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.
יהוה צבאות עמנו משגב לנו אלהי יעקב סלה׃
La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.