Leviticus 14

וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
זאת תהיה תורת המצרע ביום טהרתו והובא אל הכהן׃
Jen estas la leĝo pri la leprulo, en la tago, kiam oni devos purigi lin: oni venigu lin al la pastro;
ויצא הכהן אל מחוץ למחנה וראה הכהן והנה נרפא נגע הצרעת מן הצרוע׃
kaj la pastro eliros ekster la tendaron, kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke la infektaĵo de la lepro saniĝis ĉe la leprulo,
וצוה הכהן ולקח למטהר שתי צפרים חיות טהרות ועץ ארז ושני תולעת ואזב׃
tiam la pastro ordonos preni por la purigoto du birdojn vivajn, purajn, kaj cedran lignon kaj ruĝan ŝnureton kaj hisopon.
וצוה הכהן ושחט את הצפור האחת אל כלי חרש על מים חיים׃
Kaj la pastro ordonos buĉi unu birdon super argila vazo, super fluakvo.
את הצפר החיה יקח אתה ואת עץ הארז ואת שני התולעת ואת האזב וטבל אותם ואת הצפר החיה בדם הצפר השחטה על המים החיים׃
Kaj la vivan birdon li prenos kaj ankaŭ la cedran lignon kaj la ruĝan ŝnureton kaj la hisopon, kaj li trempos ilin kune kun la viva birdo en la sango de la birdo buĉita super la fluakvo.
והזה על המטהר מן הצרעת שבע פעמים וטהרו ושלח את הצפר החיה על פני השדה׃
Kaj li aspergos la purigaton je la lepro sep fojojn, kaj li deklaros lin pura, kaj li lasos la vivan birdon forflugi sur la kampon.
וכבס המטהר את בגדיו וגלח את כל שערו ורחץ במים וטהר ואחר יבוא אל המחנה וישב מחוץ לאהלו שבעת ימים׃
Kaj la purigato lavos siajn vestojn kaj forrazos ĉiujn siajn harojn kaj banos sin en akvo, kaj li estos pura; kaj poste li iros en la tendaron kaj restos ekster sia tendo dum sep tagoj.
והיה ביום השביעי יגלח את כל שערו את ראשו ואת זקנו ואת גבת עיניו ואת כל שערו יגלח וכבס את בגדיו ורחץ את בשרו במים וטהר׃
En la sepa tago li forrazos ĉiujn siajn harojn, sian kapon kaj sian barbon kaj la brovojn de siaj okuloj, ĉiujn siajn harojn li forrazos, kaj li lavos siajn vestojn kaj banos sian korpon en akvo, kaj li fariĝos pura.
וביום השמיני יקח שני כבשים תמימים וכבשה אחת בת שנתה תמימה ושלשה עשרנים סלת מנחה בלולה בשמן ולג אחד שמן׃
Kaj en la oka tago li prenos du ŝafidojn sendifektajn kaj unu ŝafidinon sendifektan, jaraĝan, kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj unu log’on da oleo.
והעמיד הכהן המטהר את האיש המטהר ואתם לפני יהוה פתח אהל מועד׃
Kaj la pastro puriganta starigos la homon purigatan kaj ilin antaŭ la Eternulo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
ולקח הכהן את הכבש האחד והקריב אתו לאשם ואת לג השמן והניף אתם תנופה לפני יהוה׃
Kaj la pastro prenos unu el la ŝafidoj kaj alportos ĝin kiel kulpoferon kune kun la log’o da oleo, kaj skuos tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo.
ושחט את הכבש במקום אשר ישחט את החטאת ואת העלה במקום הקדש כי כחטאת האשם הוא לכהן קדש קדשים הוא׃
Kaj li buĉos la ŝafidon sur la loko, sur kiu oni buĉas pekoferon kaj bruloferon, sur la sankta loko; ĉar, kiel la pekofero, la kulpofero apartenas al la pastro; ĝi estas plejsanktaĵo.
ולקח הכהן מדם האשם ונתן הכהן על תנוך אזן המטהר הימנית ועל בהן ידו הימנית ועל בהן רגלו הימנית׃
Kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero, kaj la pastro metos tion sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.
ולקח הכהן מלג השמן ויצק על כף הכהן השמאלית׃
Kaj la pastro prenos iom el la log’o da oleo kaj verŝos sur sian maldekstran manplaton.
וטבל הכהן את אצבעו הימנית מן השמן אשר על כפו השמאלית והזה מן השמן באצבעו שבע פעמים לפני יהוה׃
Kaj la pastro trempos sian dekstran fingron en la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, kaj li aspergos per la oleo de sia fingro sep fojojn antaŭ la Eternulo.
ומיתר השמן אשר על כפו יתן הכהן על תנוך אזן המטהר הימנית ועל בהן ידו הימנית ועל בהן רגלו הימנית על דם האשם׃
Kaj el la restaĵo de la oleo, kiu estos sur lia manplato, la pastro metos iom sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la sangon de la kulpofero.
והנותר בשמן אשר על כף הכהן יתן על ראש המטהר וכפר עליו הכהן לפני יהוה׃
Kaj la restaĵon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, ĉi tiu metos sur la kapon de la purigato; kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo.
ועשה הכהן את החטאת וכפר על המטהר מטמאתו ואחר ישחט את העלה׃
Kaj la pastro plenumos la pekoferon, kaj li pekliberigos la purigaton koncerne lian malpurecon, kaj poste li buĉos la bruloferon.
והעלה הכהן את העלה ואת המנחה המזבחה וכפר עליו הכהן וטהר׃
Kaj la pastro metos la bruloferon kaj la farunoferon sur la altaron; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj li estos pura.
ואם דל הוא ואין ידו משגת ולקח כבש אחד אשם לתנופה לכפר עליו ועשרון סלת אחד בלול בשמן למנחה ולג שמן׃
Se li estas malriĉa kaj ne havas sufiĉe da bonstato, tiam li prenu unu ŝafidon, kiel pekoferon-skuataĵon, por pekliberiĝi, kaj unu dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj log’on da oleo;
ושתי תרים או שני בני יונה אשר תשיג ידו והיה אחד חטאת והאחד עלה׃
kaj du turtojn aŭ du kolombidojn, kiel lia stato permesos, kaj unu el ili estos pekofero kaj la dua estos brulofero.
והביא אתם ביום השמיני לטהרתו אל הכהן אל פתח אהל מועד לפני יהוה׃
Kaj li alportos ilin en la oka tago de sia purigado al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, antaŭ la Eternulon.
ולקח הכהן את כבש האשם ואת לג השמן והניף אתם הכהן תנופה לפני יהוה׃
Kaj la pastro prenos la ŝafidon de la kulpofero kaj la log’on da oleo, kaj la pastro skuos ilin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo.
ושחט את כבש האשם ולקח הכהן מדם האשם ונתן על תנוך אזן המטהר הימנית ועל בהן ידו הימנית ועל בהן רגלו הימנית׃
Kaj li buĉos la ŝafidon de la kulpofero, kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero kaj metos ĝin sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.
ומן השמן יצק הכהן על כף הכהן השמאלית׃
Kaj el la oleo la pastro verŝos sur sian maldekstran manplaton.
והזה הכהן באצבעו הימנית מן השמן אשר על כפו השמאלית שבע פעמים לפני יהוה׃
Kaj la pastro aspergos per sia dekstra fingro, per la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, sep fojojn antaŭ la Eternulo.
ונתן הכהן מן השמן אשר על כפו על תנוך אזן המטהר הימנית ועל בהן ידו הימנית ועל בהן רגלו הימנית על מקום דם האשם׃
Kaj la pastro metos iom el la oleo, kiu estos sur lia manplato, sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la lokon de la sango de la kulpofero.
והנותר מן השמן אשר על כף הכהן יתן על ראש המטהר לכפר עליו לפני יהוה׃
Kaj la restaĵon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, li metos sur la kapon de la purigato, por pekliberigi lin antaŭ la Eternulo.
ועשה את האחד מן התרים או מן בני היונה מאשר תשיג ידו׃
Kaj li faros el unu el la turtoj aŭ el la kolombidoj, laŭ la grado de lia bonstato,
את אשר תשיג ידו את האחד חטאת ואת האחד עלה על המנחה וכפר הכהן על המטהר לפני יהוה׃
kiom permesos lia bonstato — el unu li faros pekoferon kaj el la dua li faros bruloferon kune kun la farunofero; kaj la pastro pekliberigos la purigaton antaŭ la Eternulo.
זאת תורת אשר בו נגע צרעת אשר לא תשיג ידו בטהרתו׃
Tio estas la leĝo pri persono, kiu havas infektaĵon de lepro kaj kiu ne estas sufiĉe bonstata dum sia puriĝado.
וידבר יהוה אל משה ואל אהרן לאמר׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
כי תבאו אל ארץ כנען אשר אני נתן לכם לאחזה ונתתי נגע צרעת בבית ארץ אחזתכם׃
Kiam vi venos en la landon Kanaanan, kiun Mi donas al vi kiel posedaĵon, kaj Mi ĵetus infektaĵon de lepro sur iun domon en la lando, kiun vi posedos,
ובא אשר לו הבית והגיד לכהן לאמר כנגע נראה לי בבית׃
tiam tiu, al kiu apartenas la domo, devas veni, kaj diri al la pastro jene: Sur mia domo aperis io simila al infektaĵo.
וצוה הכהן ופנו את הבית בטרם יבא הכהן לראות את הנגע ולא יטמא כל אשר בבית ואחר כן יבא הכהן לראות את הבית׃
Tiam la pastro ordonos, ke oni malplenigu la domon, antaŭ ol venos la pastro, por rigardi la infektaĵon, por ke ne malpuriĝu ĉio, kio estas en la domo; kaj post tio eniros la pastro, por ĉirkaŭrigardi la domon.
וראה את הנגע והנה הנגע בקירת הבית שקערורת ירקרקת או אדמדמת ומראיהן שפל מן הקיר׃
Kaj li rigardos la infektaĵon, kaj se li vidos, ke estas infektaĵo sur la muroj de la domo, kavetoj verdetaj aŭ ruĝetaj, kaj ili aspektas pli profundaj ol la supraĵo de la muro,
ויצא הכהן מן הבית אל פתח הבית והסגיר את הבית שבעת ימים׃
tiam la pastro eliros el la domo antaŭ la pordon de la domo, kaj li ŝlosos la domon por sep tagoj.
ושב הכהן ביום השביעי וראה והנה פשה הנגע בקירת הבית׃
Kaj revenos la pastro en la sepa tago kaj rigardos; kaj se li vidos, ke la infektaĵo disvastiĝis sur la muroj de la domo,
וצוה הכהן וחלצו את האבנים אשר בהן הנגע והשליכו אתהן אל מחוץ לעיר אל מקום טמא׃
tiam la pastro ordonos, ke oni elrompu la ŝtonojn, sur kiuj estas la infektaĵo, kaj oni ĵetu ilin ekster la urbon, sur lokon malpuran.
ואת הבית יקצע מבית סביב ושפכו את העפר אשר הקצו אל מחוץ לעיר אל מקום טמא׃
Kaj la domon oni priskrapu interne ĉirkaŭe, kaj la kalkaĵon, kiun oni deskrapis, oni ĵetu ekster la urbon, sur lokon malpuran.
ולקחו אבנים אחרות והביאו אל תחת האבנים ועפר אחר יקח וטח את הבית׃
Kaj oni prenu aliajn ŝtonojn kaj enmetu ilin sur la lokon de tiuj ŝtonoj, kaj oni prenu alian kalkaĵon kaj kalku la domon.
ואם ישוב הנגע ופרח בבית אחר חלץ את האבנים ואחרי הקצות את הבית ואחרי הטוח׃
Se la infektaĵo reaperos kaj floros sur la domo, post kiam oni elrompis la ŝtonojn kaj ĉirkaŭskrapis la domon kaj kalkis,
ובא הכהן וראה והנה פשה הנגע בבית צרעת ממארת הוא בבית טמא הוא׃
kaj la pastro venos, kaj vidos, ke la infektaĵo disvastiĝis sur la domo, tiam tio estas pereiga lepro sur la domo; ĝi estas malpura.
ונתץ את הבית את אבניו ואת עציו ואת כל עפר הבית והוציא אל מחוץ לעיר אל מקום טמא׃
Kaj oni detruu la domon, ĝiajn ŝtonojn kaj lignon kaj la tutan kalkaĵon de la domo, kaj oni elportu tion ekster la urbon, sur lokon malpuran.
והבא אל הבית כל ימי הסגיר אתו יטמא עד הערב׃
Kaj kiu eniros en la domon, dum la tuta tempo, en kiu ĝi estos ŝlosita, tiu estos malpura ĝis la vespero.
והשכב בבית יכבס את בגדיו והאכל בבית יכבס את בגדיו׃
Kaj kiu dormis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn; kaj kiu manĝis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn.
ואם בא יבא הכהן וראה והנה לא פשה הנגע בבית אחרי הטח את הבית וטהר הכהן את הבית כי נרפא הנגע׃
Sed se la pastro venos, kaj vidos, ke la infektaĵo ne disvastiĝis sur la domo, post kiam oni kalkis la domon, tiam la pastro deklaros la domon pura, ĉar la infektaĵo saniĝis.
ולקח לחטא את הבית שתי צפרים ועץ ארז ושני תולעת ואזב׃
Tiam, por senpekigi la domon, li prenu du birdojn kaj cedran lignon kaj ruĝan ŝnureton kaj hisopon;
ושחט את הצפר האחת אל כלי חרש על מים חיים׃
kaj li buĉu unu el la birdoj super argila vazo, super fluakvo;
ולקח את עץ הארז ואת האזב ואת שני התולעת ואת הצפר החיה וטבל אתם בדם הצפר השחוטה ובמים החיים והזה אל הבית שבע פעמים׃
kaj li prenu la cedran lignon kaj la hisopon kaj la ruĝan ŝnureton kaj la vivan birdon, kaj li trempu ilin en la sango de la birdo buĉita kaj en la fluakvo kaj aspergu la domon sep fojojn.
וחטא את הבית בדם הצפור ובמים החיים ובצפר החיה ובעץ הארז ובאזב ובשני התולעת׃
Kaj li senpekigos la domon per la sango de la birdo kaj per la fluakvo kaj per la viva birdo kaj per la cedra ligno kaj per la hisopo kaj per la ruĝa ŝnureto.
ושלח את הצפר החיה אל מחוץ לעיר אל פני השדה וכפר על הבית וטהר׃
Kaj li lasos la vivan birdon forflugi ekster la urbon, sur la kampon; kaj li pekliberigos la domon, kaj ĝi estos pura.
זאת התורה לכל נגע הצרעת ולנתק׃
Tio estas la leĝo pri ĉiu infektaĵo de lepro kaj pri favo,
ולצרעת הבגד ולבית׃
kaj pri lepro sur vesto kaj sur domo,
ולשאת ולספחת ולבהרת׃
kaj pri ŝvelaĵo kaj pri likeno kaj pri makulo;
להורת ביום הטמא וביום הטהר זאת תורת הצרעת׃
por instrui, kiam oni devas deklari malpura kaj kiam oni devas deklari pura. Tio estas la leĝo pri la lepro.