Genesis 29

וישא יעקב רגליו וילך ארצה בני קדם׃
Kaj Jakob levis siajn piedojn kaj iris al la lando de la orientanoj.
וירא והנה באר בשדה והנה שם שלשה עדרי צאן רבצים עליה כי מן הבאר ההוא ישקו העדרים והאבן גדלה על פי הבאר׃
Kaj li vidis: jen estas puto sur la kampo, kaj tri gregoj da ŝafoj kuŝas apud ĝi; ĉar el tiu puto oni trinkigadis la gregojn; kaj granda ŝtono estis sur la aperturo de la puto.
ונאספו שמה כל העדרים וגללו את האבן מעל פי הבאר והשקו את הצאן והשיבו את האבן על פי הבאר למקמה׃
Kaj kiam tie kunvenis ĉiuj gregoj, tiam oni deruladis la ŝtonon de sur la aperturo kaj trinkigadis la ŝafojn kaj denove remetadis la ŝtonon sur ĝian lokon, sur la aperturon de la puto.
ויאמר להם יעקב אחי מאין אתם ויאמרו מחרן אנחנו׃
Kaj Jakob diris al ili: Fratoj miaj, ke kie vi estas? Kaj ili diris: Ni estas el Ĥaran.
ויאמר להם הידעתם את לבן בן נחור ויאמרו ידענו׃
Kaj li diris al ili: Ĉu vi konas Labanon, filon de Naĥor? Kaj ili diris: Ni konas.
ויאמר להם השלום לו ויאמרו שלום והנה רחל בתו באה עם הצאן׃
Kaj li diris al ili: Ĉu li bone fartas? Kaj ili diris: Li fartas bone, kaj jen lia filino Raĥel venas kun la ŝafoj.
ויאמר הן עוד היום גדול לא עת האסף המקנה השקו הצאן ולכו רעו׃
Kaj li diris: De la tago restas ja ankoraŭ multe, ankoraŭ ne estas la tempo, por kolekti la gregojn; trinkigu la ŝafojn kaj iru, paŝtu.
ויאמרו לא נוכל עד אשר יאספו כל העדרים וגללו את האבן מעל פי הבאר והשקינו הצאן׃
Kaj ili diris: Ni ne povas, ĝis kolektiĝos ĉiuj gregoj kaj oni derulos la ŝtonon de sur la aperturo de la puto kaj ni trinkigos la ŝafojn.
עודנו מדבר עמם ורחל באה עם הצאן אשר לאביה כי רעה הוא׃
Dum li ankoraŭ parolis kun ili, venis Raĥel kun la ŝafoj de sia patro, ĉar ŝi paŝtis ilin.
ויהי כאשר ראה יעקב את רחל בת לבן אחי אמו ואת צאן לבן אחי אמו ויגש יעקב ויגל את האבן מעל פי הבאר וישק את צאן לבן אחי אמו׃
Kaj kiam Jakob ekvidis Raĥelon, la filinon de Laban, frato de lia patrino, kaj la ŝafojn de Laban, frato de lia patrino, tiam Jakob alproksimiĝis, derulis la ŝtonon de sur la aperturo de la puto, kaj trinkigis la ŝafojn de Laban, la frato de lia patrino.
וישק יעקב לרחל וישא את קלו ויבך׃
Kaj Jakob kisis Raĥelon kaj laŭte ekploris.
ויגד יעקב לרחל כי אחי אביה הוא וכי בן רבקה הוא ותרץ ותגד לאביה׃
Kaj Jakob diris al Raĥel, ke li estas parenco de ŝia patro kaj filo de Rebeka. Kaj ŝi kuris kaj diris al sia patro.
ויהי כשמע לבן את שמע יעקב בן אחתו וירץ לקראתו ויחבק לו וינשק לו ויביאהו אל ביתו ויספר ללבן את כל הדברים האלה׃
Kaj kiam Laban aŭdis la sciigon pri Jakob, filo de lia fratino, li kuris al li renkonte kaj ĉirkaŭprenis lin kaj kisis lin kaj venigis lin en sian domon. Kaj tiu rakontis al Laban ĉion.
ויאמר לו לבן אך עצמי ובשרי אתה וישב עמו חדש ימים׃
Kaj Laban diris al li: Vi estas ja mia osto kaj mia karno! Kaj li loĝis ĉe li tutan monaton.
ויאמר לבן ליעקב הכי אחי אתה ועבדתני חנם הגידה לי מה משכרתך׃
Kaj Laban diris al Jakob: Ĉu pro tio, ke vi estas mia parenco, vi devas servi min senpage? diru al mi, kion mi devas pagi al vi?
וללבן שתי בנות שם הגדלה לאה ושם הקטנה רחל׃
Sed Laban havis du filinojn; la nomo de la pli maljuna estis Lea, kaj la nomo de la pli juna estis Raĥel.
ועיני לאה רכות ורחל היתה יפת תאר ויפת מראה׃
La okuloj de Lea estis malsanaj, sed Raĥel estis belforma kaj belvizaĝa.
ויאהב יעקב את רחל ויאמר אעבדך שבע שנים ברחל בתך הקטנה׃
Kaj Jakob ekamis Raĥelon, kaj diris: Mi servos vin sep jarojn pro Raĥel, via pli juna filino.
ויאמר לבן טוב תתי אתה לך מתתי אתה לאיש אחר שבה עמדי׃
Tiam Laban diris: Pli bone estas, ke mi donu ŝin al vi, ol ke mi donu ŝin al alia viro; loĝu ĉe mi.
ויעבד יעקב ברחל שבע שנים ויהיו בעיניו כימים אחדים באהבתו אתה׃
Kaj Jakob servis pro Raĥel sep jarojn, kaj ili estis en liaj okuloj kiel kelke da tagoj, ĉar li amis ŝin.
ויאמר יעקב אל לבן הבה את אשתי כי מלאו ימי ואבואה אליה׃
Kaj Jakob diris al Laban: Donu mian edzinon, ĉar finiĝis mia tempo, kaj mi envenos al ŝi.
ויאסף לבן את כל אנשי המקום ויעש משתה׃
Kaj Laban kunvenigis ĉiujn homojn de tiu loko kaj faris festenon.
ויהי בערב ויקח את לאה בתו ויבא אתה אליו ויבא אליה׃
Sed vespere li prenis sian filinon Lea kaj enirigis ŝin al li; kaj tiu envenis al ŝi.
ויתן לבן לה את זלפה שפחתו ללאה בתו שפחה׃
Kaj Laban donis sian sklavinon Zilpa al Lea kiel sklavinon.
ויהי בבקר והנה הוא לאה ויאמר אל לבן מה זאת עשית לי הלא ברחל עבדתי עמך ולמה רמיתני׃
Sed matene montriĝis, ke tio estas Lea. Tiam li diris al Laban: Kion do vi faris al mi! ĉu ne pro Raĥel mi servis vin? kial do vi min trompis?
ויאמר לבן לא יעשה כן במקומנו לתת הצעירה לפני הבכירה׃
Tiam Laban diris: En nia loko ne estas moro, ke oni donu la pli junan antaŭ ol la pli maljunan.
מלא שבע זאת ונתנה לך גם את זאת בעבדה אשר תעבד עמדי עוד שבע שנים אחרות׃
Pasigu semajnon kun ĉi tiu, tiam mi donos al vi ankaŭ tiun, pro servo, kiun vi servos ĉe mi ankoraŭ aliajn sep jarojn.
ויעש יעקב כן וימלא שבע זאת ויתן לו את רחל בתו לו לאשה׃
Kaj Jakob faris tiel kaj pasigis semajnon kun ĉi tiu. Kaj Laban donis al li sian filinon Raĥel kiel edzinon.
ויתן לבן לרחל בתו את בלהה שפחתו לה לשפחה׃
Kaj Laban donis al sia filino Raĥel sian sklavinon Bilha kiel sklavinon.
ויבא גם אל רחל ויאהב גם את רחל מלאה ויעבד עמו עוד שבע שנים אחרות׃
Kaj Jakob envenis ankaŭ al Raĥel, kaj li amis Raĥelon pli ol Lean, kaj li servis ĉe li ankoraŭ aliajn sep jarojn.
וירא יהוה כי שנואה לאה ויפתח את רחמה ורחל עקרה׃
Kiam la Eternulo vidis, ke Lea estas malamata, Li malŝlosis ŝian uteron; sed Raĥel estis senfrukta.
ותהר לאה ותלד בן ותקרא שמו ראובן כי אמרה כי ראה יהוה בעניי כי עתה יאהבני אישי׃
Kaj Lea gravediĝis kaj naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Ruben, ĉar ŝi diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos.
ותהר עוד ותלד בן ותאמר כי שמע יהוה כי שנואה אנכי ויתן לי גם את זה ותקרא שמו שמעון׃
Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: La Eternulo aŭdis, ke mi estas malamata, tial Li donis al mi ankaŭ ĉi tiun; kaj ŝi donis al li la nomon Simeon.
ותהר עוד ותלד בן ותאמר עתה הפעם ילוה אישי אלי כי ילדתי לו שלשה בנים על כן קרא שמו לוי׃
Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: La nunan fojon mia edzo aliĝos al mi, ĉar mi naskis al li tri filojn; tial al li estis donita la nomo Levi.
ותהר עוד ותלד בן ותאמר הפעם אודה את יהוה על כן קראה שמו יהודה ותעמד מלדת׃
Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: Nun mi dankos la Eternulon; tial ŝi donis al li la nomon Jehuda. Kaj ŝi ĉesis naski.