וכהתפלל עזרא וכהתודתו בכה ומתנפל לפני בית האלהים נקבצו אליו מישראל קהל רב מאד אנשים ונשים וילדים כי בכו העם הרבה בכה׃
Kiam Ezra preĝis kaj faris konfeson, plorante kaj kuŝante antaŭ la domo de Dio, kolektiĝis al li el la Izraelidoj tre granda amaso, viroj, virinoj, kaj infanoj; ĉar ankaŭ la popolo tre multe ploris.
ויען שכניה בן יחיאל מבני עולם ויאמר לעזרא אנחנו מעלנו באלהינו ונשב נשים נכריות מעמי הארץ ועתה יש מקוה לישראל על זאת׃
Kaj ekparolis Ŝeĥanja, filo de Jeĥiel, el la idoj de Elam, kaj diris al Ezra: Ni faris krimon kontraŭ nia Dio, prenante edzinojn aligentajn el la popoloj de la lando. Tamen nun ekzistas espero por Izrael en ĉi tiu afero.
ועתה נכרת ברית לאלהינו להוציא כל נשים והנולד מהם בעצת אדני והחרדים במצות אלהינו וכתורה יעשה׃
Nun ni faru interligon kun nia Dio, ke laŭ la konsilo de mia sinjoro, kaj de tiuj, kiuj havas timon antaŭ la ordonoj de nia Dio, ni forigos ĉiujn virinojn kaj iliajn naskitojn, kaj estu farite konforme al la leĝo.
ויקם עזרא מלפני בית האלהים וילך אל לשכת יהוחנן בן אלישיב וילך שם לחם לא אכל ומים לא שתה כי מתאבל על מעל הגולה׃
Kaj Ezra leviĝis de antaŭ la domo de Dio, kaj iris al la ĉambro de Jehoĥanan, filo de Eljaŝib, kaj eniris tien. Panon li ne manĝis kaj akvon li ne trinkis, ĉar li funebris pri la krimo de la kaptitecanoj.
וכל אשר לא יבוא לשלשת הימים כעצת השרים והזקנים יחרם כל רכושו והוא יבדל מקהל הגולה׃
kaj ke al ĉiu, kiu ne venos tien post paso de tri tagoj, laŭ decido de la estroj kaj plejaĝuloj estos anatemita lia tuta havo, kaj li estos ekskomunikita el la komunumo de la reenmigrintoj.
ויקבצו כל אנשי יהודה ובנימן ירושלם לשלשת הימים הוא חדש התשיעי בעשרים בחדש וישבו כל העם ברחוב בית האלהים מרעידים על הדבר ומהגשמים׃
Kaj kolektiĝis ĉiuj idoj de Jehuda kaj de Benjamen en Jerusalem post tri tagoj. Tio estis en la naŭa monato, en la dudeka tago de la monato. Kaj la tuta popolo sidis sur la placo antaŭ la domo de Dio, tremante pro ĉi tiu afero kaj pro pluvo.
אבל העם רב והעת גשמים ואין כח לעמוד בחוץ והמלאכה לא ליום אחד ולא לשנים כי הרבינו לפשע בדבר הזה׃
Tamen la popolo estas grandnombra, kaj la tempo nun estas pluva, kaj ni ne havas forton, por stari sur la strato; cetere tio ne estas afero de unu tago aŭ de du, ĉar ni multe pekis en tiu afero.
יעמדו נא שרינו לכל הקהל וכל אשר בערינו ההשיב נשים נכריות יבא לעתים מזמנים ועמהם זקני עיר ועיר ושפטיה עד להשיב חרון אף אלהינו ממנו עד לדבר הזה׃
Niaj estroj do stariĝu pro la tuta komunumo, kaj ĉiuj en niaj urboj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, venu en difinita tempo, kaj kun ili la plejaĝuloj de ĉiu urbo kaj ĝiaj juĝistoj, ĝis oni forturnos de ni la flaman koleron de nia Dio pro tiu afero.
ויעשו כן בני הגולה ויבדלו עזרא הכהן אנשים ראשי האבות לבית אבתם וכלם בשמות וישבו ביום אחד לחדש העשירי לדריוש הדבר׃
Kaj tiel faris la revenintoj el la kaptiteco. Kaj apartiĝis por tio la pastro Ezra kaj ĉefoj de patrodomoj laŭ iliaj patrodomoj, ĉiuj laŭnome; kaj ili sidiĝis en la unua tago de la deka monato, por esplori la aferon.
וימצא מבני הכהנים אשר השיבו נשים נכריות מבני ישוע בן יוצדק ואחיו מעשיה ואליעזר ויריב וגדליה׃
Kaj troviĝis el la pastridoj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, el la filoj de Jeŝua, filo de Jocadak, kaj el liaj fratoj: Maaseja, Eliezer, Jarib, kaj Gedalja.