Matthew 20

Ĉar la regno de la ĉielo similas al domomastro, kiu eliris frumatene, por dungi laboristojn por sia vinberĝardeno.
כי דומה מלכות השמים לאדם בעל בית אשר השכים לצאת בבקר לשכר פעלים לכרמו׃
Kaj kontraktinte kun la laboristoj po unu denaro por la tago, li ilin sendis en sian vinberejon.
והתנה עם הפעלים שכר דינר ליום וישלחם אל כרמו׃
Kaj elirinte ĉirkaŭ la tria horo, li vidis aliajn starantajn senokupe sur la placo;
ויצא בשעה השלישית וירא אחרים עמדים בטלים בשוק׃
kaj li diris al ili: Vi ankaŭ iru en la vinberejon, kaj kiom estas justa, tiom mi donos al vi. Kaj ili iris.
ויאמר להם לכו גם אתם אל כרמי וכישר אתן לכם וילכו׃
Denove elirinte ĉirkaŭ la sesa horo kaj la naŭa, li agis simile.
ויצא גם בשעה הששית גם בתשיעית ויעש כדבר הזה׃
Kaj elirinte ĉirkaŭ la dek-unua horo, li trovis aliajn starantajn; kaj li diris al ili: Kial vi staras ĉi tie senokupe la tutan tagon?
ויצא בשעת עשתי עשרה וימצא אחרים עמדים ויאמר אליהם למה אתם עמדים פה בטלים כל היום׃
Ili diris al li: Ĉar neniu nin dungis. Li diris al ili: Vi ankaŭ iru en la vinberejon.
ויאמרו לו כי לא שכר אותנו איש ויאמר אליהם לכו גם אתם אל הכרם וכישר יתן לכם׃
Kaj kiam vesperiĝis, la sinjoro de la vinberejo diris al sia administranto: Alvoku la laboristojn, kaj donu al ili la salajron, komencante de la lastaj ĝis la unuaj.
ויהי בערב ויאמר בעל הכרם אל פקידו קרא את הפעלים ושלם להם את שכרם החל באחרונים וכלה בראשונים׃
Kaj venis tiuj, kiuj estis dungitaj ĉirkaŭ la dek-unua horo, kaj ili ricevis po unu denaro.
ויבאו הנשכרים בשעת אחת עשרה ויקחו איש איש דינר אחד׃
Kaj kiam la unuaj venis, ili supozis, ke ili ricevos pli; kaj ili ankaŭ ricevis po unu denaro.
ובבא הראשונים דמו בנפשם כי יקחו יותר ויקחו גם הם איש איש דינר אחד׃
Kaj tion ricevinte, ili murmuris kontraŭ la domomastro,
ויהי בקחתם וילונו על בעל הבית לאמר׃
dirante: Tiuj lastaj laboris nur unu horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la ŝarĝon de la tago kaj la varmegon.
אלה האחרונים לא עשו כי אם שעה אחת ואתה השויתם אלינו אשר סבלנו את כבד היום ואת חמו׃
Sed li responde diris al unu el ili: Amiko, mi ne faras al vi maljustaĵon; ĉu vi ne kontraktis kun mi por unu denaro?
ויען ויאמר אל אחד מהם רעי לא עשקתיך הלא שכר דינר התנית עמי׃
Prenu do la vian kaj foriru; mi volas doni al ĉi tiu lasta tiel same, kiel al vi.
קח את שלך ולך ואני רצוני לתת גם לזה האחרון כמו לך׃
Ĉu ne estas permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi volas? aŭ ĉu via okulo estas malbona tial, ke mi estas bona?
הלא אוכל לעשות בשלי כרצוני האם תרע עינך על אשר טוב אנכי׃
Tiel la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj.
ככה יהיו האחרונים ראשונים והראשונים יהיו אחרונים כי רבים הם הקרואים ומעטים הנבחרים׃
Kaj suprenirante al Jerusalem, Jesuo prenis la dek du disĉiplojn aparte, kaj sur la vojo li diris al ili:
ויהי כעלות ישוע ירושלים ויקח אליו את שנים העשר לבדם ויאמר להם בדרך׃
Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto,
הננו עלים ירושלימה ובן האדם ימסר לראשי הכהנים ולסופרים והרשיעהו למות׃
kaj transdonos lin al la nacianoj, por moki kaj skurĝi kaj krucumi; kaj la trian tagon li releviĝos.
ומסרו אותו לגוים להתל בו ולהכות אותו בשוטים ולצלב אותו וביום השלישי קום יקום׃
Tiam venis al li la patrino de la filoj de Zebedeo, kun siaj filoj, adorkliniĝante kaj farante al li peton.
אז נגשה אליו אם בני זבדי עם בניה ותשתחו לו לבקש ממנו דבר׃
Li diris al ŝi: Kion vi volas? Ŝi diris al li: Ordonu, ke ĉi tiuj miaj du filoj povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno.
ויאמר אליה מה בקשתך ותאמר אליו אמר נא כי ישבו שני בני אלה אחד לימינך ואחד לשמאלך במלכותך׃
Sed Jesuo responde diris: Vi ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkos? Ili diris al li: Ni povas.
ויען ישוע ויאמר לא ידעתם את אשר שאלתם היכל תוכלו שתות את הכוס אשר אני עתיד לשתותו והטבל בטבילה אשר אני נבטל בה ויאמרו אליו נוכל׃
Li diris al ili: Mian kalikon vi ja trinkos; sed sidi dekstre de mi kaj maldekstre, tion doni ne apartenas al mi, sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita de mia Patro.
ויאמר אליהם הן את כוסי תשתו ובטבילה אשר אני נטבל בה תטבלו אך שבת לימימי ולשמאלי אין בידי לתתה בלתי לאשר הוכן להם מאת אבי׃
Kaj aŭdinte, la dek indignis kontraŭ la du fratoj.
ויהי כאשר שמעו זאת העשרה ויכעסו אל שני האחים׃
Sed Jesuo, alvokinte ilin al si, diris: Vi scias, ke la regantoj de la nacioj kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili.
וישוע קרא להם ויאמר אתם ידעתם כי שרי הגוים רדים בהם והגדולים שלטים עליהם׃
Ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto;
ואתם אל יהי כן ביניכם כי אם החפז להיות גדול בכם יהי לכם למשרת׃
kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servisto;
והחפץ להיות בכם לראש יהי לכם עבד׃
same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj.
כאשר בן האדם לא בא למען ישרתוהו כי אם לשרת ולתת את נפשו כפר תחת רבים׃
Kaj kiam ili eliris el Jeriĥo, granda homamaso lin sekvis.
ויהי כצאתם מיריחו וילך אחריו המון עם רב׃
Kaj jen du blinduloj, sidantaj apud la vojo, aŭdinte, ke Jesuo preterpasas, ekkriis, dirante: Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David.
והנה שני עורים ישבים על יד הדרך וישמעו כי ישוע עבר ויצעקו לאמר חננו נא אדנינו בן דוד׃
Kaj la homamaso admonis ilin, ke ili silentu, sed ili plimulte kriis, dirante: Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David.
ויגער בם העם להשתיקם והם הרבו לצעק ויאמרו אדנינו חננו נא בן דוד׃
Kaj Jesuo, haltinte, alvokis ilin, kaj diris: Kion vi volas, ke mi faru al vi?
ויעמד ישוע ויקרא להם ויאמר מה תחפצו ואעשה לכם׃
Ili diris al li: Sinjoro, ke niaj okuloj estu malfermitaj.
ויאמרו אליו אדנינו עשה שתפקחנה עינינו׃
Kaj Jesuo, kortuŝite, tuŝis iliajn okulojn; kaj tuj ili ricevis vidpovon, kaj sekvis lin.
ורחמי ישוע נכמרו ויגע בעיניהם ופתאם החלו עיניהם לראות וילכו אחריו׃