Luke 16

Kaj li diris ankaŭ al siaj disĉiploj: Estis unu riĉa homo, kiu havis administranton; kaj ĉi tiu estis denuncita al li, ke li disperdas lian havon.
ויאמר גם אל תלמידיו איש עשיר היה ולו פקיד על ביתו וילשינהו אליו באמרם כי מפזר הוא את קניניך׃
Kaj li alvokis lin, kaj diris al li: Kio estas tio, kion mi aŭdas pri vi? donu al mi konton de via administrado, ĉar vi ne plu povas administradi.
ויקרא אתו ויאמר אליו מה זאת שמעתי עליך תן חשבון פקדתך כי לא תוכל להיות עוד פקיד׃
Tiam la administranto diris en si: Kion mi faru? ĉar mia sinjoro deprenas de mi la administradon; fosi mi ne povas, kaj mi hontas peti almozon.
ויאמר הפקיד בלבו מה אעשה כי יקח אדני ממני את הפקדה לעדר לא אוכל ולשאל על הפתחים אני בוש׃
Mi decidis, kion mi faros, por ke oni akceptu min en siajn domojn, kiam mi estos eksigita el la administra ofico.
ידעתי מה אעשה למען יאספוני אל בתיהם בעת אוסר מפקדתי׃
Kaj alvokinte al si ĉiun el la ŝuldantoj de sia sinjoro, li diris al la unua: Kiom vi ŝuldas al mia sinjoro?
ויקרא אל כל איש אשר נשה בהם אדניו וישאל את הראשון כמה אתה חיב לאדני׃
Kaj li diris: Cent bat’ojn da oleo. Kaj li diris al li: Prenu vian kalkulon, kaj tuj sidiĝu kaj skribu kvindek.
ויאמר מאת בתי שמן ויאמר אליו קח את שטרך ומהר שב וכתבת חמשים׃
Tiam li diris al alia: Kaj kiom vi ŝuldas? Kaj li diris: Cent kor’ojn da tritiko. Li diris al li: Prenu vian kalkulon, kaj skribu okdek.
ואל אחר אמר כמה אתה חיב ויאמר מאת כר חטים ויאמר קח את שטרך וכתב שמנים׃
Kaj tiu sinjoro laŭdis la maljustan administranton, ĉar li prudente agis; ĉar la filoj de ĉi tiu mondo estas en sia generacio pli prudentaj, ol la filoj de la lumo.
וישבח האדון את פקיד העולה על אשר הערים לעשות כי בני העולם הזה ערומים הם בדורם מבני האור׃
Kaj mi diras al vi: Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por ke, kiam ĝi mankos, oni akceptu vin en eternajn loĝejojn.
וגם אני אמר לכם עשו לכם אהבים בממון העולה למען בעת כלתו יאספו אתכם אל משכנות עולם׃
Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaŭ en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu estas ankaŭ maljusta en multo.
הנאמן במעט מזער נאמן גם בהרבה והמעול במעט מזער מעול גם בהרבה׃
Se do vi ne estis fidelaj en la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la veran riĉon?
לכן אם בממון העולה לא הייתם נאמנים את האמתי מי יפקיד בידכם׃
Kaj se vi ne estis fidelaj en tio, kio apartenas al alia homo, kiu donos al vi tion, kio estas via propra?
ואם בדבר אשר לאחרים לא הייתם נאמנים את אשר לכם מי יתן לכם׃
Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!
אין עבד אשר יוכל לעבד שני אדנים כי ישנא את האחד ויאהב את האחר או ידבק באחד ואת האחר יבזה לא תוכלו עבד את האלהים ואת הממון׃
Kaj la Fariseoj ankaŭ, kiuj estis monavidaj, aŭdis ĉion tion, kaj ili lin mokis.
וישמעו כל זאת גם הפרושים אשר הם אהבי כסף וילעגו לו׃
Kaj li diris al ili: Vi estas tiuj, kiuj ŝajnigas sin justaj antaŭ homoj, sed Dio scias viajn korojn; ĉar kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenaĵo antaŭ Dio.
ויאמר אליהם אתם הם המצטדקים לפני האדם ואלהים יודע את לבבכם כי הגבה באדם תועבה הוא לפני האלהים׃
La leĝo kaj la profetoj estis ĝis Johano; de post tiu tempo la evangelio de la regno de Dio estas predikata, kaj ĉiu al ĝi sin perforte aligas.
התורה והנביאים עד יוחנן ומן אז והלאה בשורת מלכות האלהים וכל איש בחזקה יבוא בה׃
Sed estas pli facile por la ĉielo kaj la tero forpasi, ol por unu punkteto de la leĝo fali.
אבל נקל כי יעברו השמים והארץ מאשר יפל קוץ אחד מן התורה׃
Ĉiu, kiu forsendas sian edzinon kaj edziĝas kun alia, adultas; kaj kiu edziĝas kun tiu, forsendita de sia edzo, tiu adultas.
כל איש המשלח את אשתו ולקח אחרת נאף הוא וכל הלקח את הגרושה מאישה נאף הוא׃
Estis unu riĉulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse ĉiutage;
איש עשיר היה והוא לבוש ארגמן ושש ויתעגג וישמח יום יום׃
kaj apud lia pordego estis kuŝigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn,
ואיש אביון ושמו לעזר משכב פתח שער ביתו והוא מלא אבעבעות׃
kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la riĉulo; kaj eĉ venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn.
ויתאו לשבע מן הפרורים הנפלים מעל שלחן העשיר וגם הכלבים באו וילקו אבעבעותיו׃
Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la anĝeloj sur la sinon de Abraham; la riĉulo ankaŭ mortis, kaj estis enterigita.
ויהי כאשר מת האביון ויובל על ידי המלאכים אל חיק אברהם וימת גם העשיר ויקבר׃
Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino.
ובהיותו במכאבות בשאול וישא את עיניו וירא את אברהם מרחוק ואת לעזר בחיקו׃
Kaj li ekkriis, kaj diris: Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; ĉar mi tre suferas en ĉi tiu flamo.
ויצעק ויאמר אבי אברהם חנני ושלח נא את לעזר ויטבל את קצה אצבעו במים למען קרר את לשוני כי עניתי במוקד הזה׃
Sed Abraham diris: Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonaĵojn, kaj Lazaro tiel same malbonaĵojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas.
ויאמר אברהם בני זכר כי לקחת טובך בחייך וגם לעזר לקח את הרעות ועתה הוא ינחם ואתה תצטער׃
Kaj krom ĉio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de ĉi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni.
ומלבד כל זאת שוחה גדולה מפסקת בינינו וביניכם לבלתי יוכלו עבור החפצים ללכת מפה אליכם ולבלתי יעברו משם אלינו׃
Kaj li diris: Tial mi petas, patro, ke vi sendu lin al la domo de mia patro,
ויאמר אם כן אבי שאל אני מאתך כי תשלח אתו אל בית אבי׃
ĉar mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al ili, por ke ili ne venu ankaŭ en ĉi tiun lokon de turmento.
כי יש לי חמשה אחים למען יעיד בהם פן יבאו גם הם אל מקום המעצבה הזה׃
Sed Abraham diris: Ili havas Moseon kaj la profetojn; ili aŭskultu ilin.
ויאמר אברהם יש להם משה והנביאים אליהם ישמעון׃
Sed li diris: Ne, patro Abraham; sed se unu venos al ili el la mortintoj, ili pentos.
ויאמר לא כן אבי אברהם אך אם ילך אליהם אחד מן המתים אז ישובו׃
Kaj li diris al li: Se ili ne aŭskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, eĉ se iu leviĝus el la mortintoj.
ויאמר אליו אם לא ישמעו אל משה ואל הנביאים גם כי יקום אחד מן המתים לא יאמינו׃