Isaiah 2

Afero, kiun Jesaja, filo de Amoc, vidis vizie pri Judujo kaj Jerusalem.
הדבר אשר חזה ישעיהו בן אמוץ על יהודה וירושלם׃
Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj; kaj fluos al ĝi ĉiuj nacioj.
והיה באחרית הימים נכון יהיה הר בית יהוה בראש ההרים ונשא מגבעות ונהרו אליו כל הגוים׃
Kaj iros multaj popoloj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laŭ Lia irejo; ĉar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.
והלכו עמים רבים ואמרו לכו ונעלה אל הר יהוה אל בית אלהי יעקב וירנו מדרכיו ונלכה בארחתיו כי מציון תצא תורה ודבר יהוה מירושלם׃
Kaj Li juĝos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon.
ושפט בין הגוים והוכיח לעמים רבים וכתתו חרבותם לאתים וחניתותיהם למזמרות לא ישא גוי אל גוי חרב ולא ילמדו עוד מלחמה׃
Ho domo de Jakob, venu, kaj ni iru en la lumo de la Eternulo.
בית יעקב לכו ונלכה באור יהוה׃
Sed Vi forlasis Vian popolon, la domon de Jakob, ĉar ili pli pleniĝis ol antaŭe kaj ili sorĉas kiel la Filiŝtoj kaj aliĝis al infanoj de aligentuloj.
כי נטשתה עמך בית יעקב כי מלאו מקדם ועננים כפלשתים ובילדי נכרים ישפיקו׃
Kaj ilia lando pleniĝis de arĝento kaj oro, kaj senfinaj estas iliaj trezoroj; kaj ilia lando pleniĝis de ĉevaloj, kaj sennombraj estas iliaj ĉaroj.
ותמלא ארצו כסף וזהב ואין קצה לאצרתיו ותמלא ארצו סוסים ואין קצה למרכבתיו׃
Kaj ilia lando pleniĝis de idoloj; ili adorkliniĝas al la faritaĵo de siaj manoj, al tio, kion faris iliaj fingroj.
ותמלא ארצו אלילים למעשה ידיו ישתחוו לאשר עשו אצבעתיו׃
Kaj kliniĝis la homo, kaj malaltiĝis la viro; kaj Vi ne pardonos ilin.
וישח אדם וישפל איש ואל תשא להם׃
Eniru en rokon kaj kaŝu vin en la tero, pro timo antaŭ la Eternulo kaj antaŭ la majesto de Lia grandeco.
בוא בצור והטמן בעפר מפני פחד יהוה ומהדר גאנו׃
La fieraj okuloj de homo malleviĝos, kaj la altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.
עיני גבהות אדם שפל ושח רום אנשים ונשגב יהוה לבדו ביום ההוא׃
Ĉar la tago de la Eternulo Cebaot estos super ĉio malhumila kaj alta kaj super ĉio aroganta, kiu estos malaltigita;
כי יום ליהוה צבאות על כל גאה ורם ועל כל נשא ושפל׃
kaj super ĉiuj cedroj de Lebanon, la altaj kaj malhumilaj, kaj super ĉiuj kverkoj de Baŝan;
ועל כל ארזי הלבנון הרמים והנשאים ועל כל אלוני הבשן׃
kaj super ĉiuj altaj montoj, kaj super ĉiuj leviĝintaj montetoj;
ועל כל ההרים הרמים ועל כל הגבעות הנשאות׃
kaj super ĉiu alta turo, kaj super ĉiu fortikigita muro;
ועל כל מגדל גבה ועל כל חומה בצורה׃
kaj super ĉiuj ŝipoj de Tarŝiŝ, kaj super ĉiuj belaspektaĵoj.
ועל כל אניות תרשיש ועל כל שכיות החמדה׃
Kaj humiligita estos la fiereco de homo, kaj altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.
ושח גבהות האדם ושפל רום אנשים ונשגב יהוה לבדו ביום ההוא׃
La idoloj estos tute neniigitaj.
והאלילים כליל יחלף׃
Kaj oni iros en la kavernojn de la rokoj kaj en la fendojn de la tero, pro timo antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia majesta grandeco, kiam Li leviĝos, por ĵeti teruron sur la teron.
ובאו במערות צרים ובמחלות עפר מפני פחד יהוה ומהדר גאונו בקומו לערץ הארץ׃
En tiu tago la homo ĵetos al la talpoj kaj vespertoj siajn arĝentajn kaj orajn idolojn, kiujn li faris al si por adorado;
ביום ההוא ישליך האדם את אלילי כספו ואת אלילי זהבו אשר עשו לו להשתחות לחפר פרות ולעטלפים׃
por eniri en kavernojn de rokoj kaj en fendojn de ŝtonegoj, pro timo antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia majesta grandeco, kiam Li leviĝos, por ĵeti teruron sur la teron.
לבוא בנקרות הצרים ובסעפי הסלעים מפני פחד יהוה ומהדר גאונו בקומו לערץ הארץ׃
Ĉesu zorgi pri homo, kies animo estas en liaj nazotruoj; ĉar kion li valoras?
חדלו לכם מן האדם אשר נשמה באפו כי במה נחשב הוא׃