Mark 11

Kaj kiam ili alproksimiĝis al Jerusalem, al Betfage kaj Betania, apud la monto Olivarba, li sendis du el siaj disĉiploj,
耶稣和门徒将近耶路撒冷,到了伯法其和伯大尼,在橄榄山那里;耶稣就打发两个门徒,
kaj diris al ili: Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj enirinte ĝin, vi tuj trovos azenidon alligitan, sur kiu ankoraŭ neniu iam sidis; malligu kaj alkonduku ĝin.
对他们说:你们往对面村子里去,一进去的时候,必看见一匹驴驹拴在那里,是从来没有人骑过的,可以解开,牵来。
Kaj se iu diros al vi: Kial vi faras tion? respondu: La Sinjoro bezonas ĝin; kaj tuj li sendos ĝin ĉi tien.
若有人对你们说:为什么作这事?你们就说:主要用牠。那人必立时让你们牵来。
Kaj ili iris, kaj trovis azenidon alligitan apud pordo ekstere sur la strato; kaj ili malligis ĝin.
他们去了,便看见一匹驴驹拴在门外街道上,就把他解开。
Kaj iuj apudstarantoj diris al ili: Kion vi faras, malligante la azenidon?
在那里站著的人,有几个说:你们解驴驹作什么?
Sed ili respondis al ili, kiel Jesuo diris; kaj ili lasis ilin.
门徒照著耶稣所说的回答,那些人就任凭他们牵去了。
Kaj ili alkondukis la azenidon al Jesuo, kaj metis sur ĝin siajn vestojn; kaj li sidis sur ĝi.
他们把驴驹牵到耶稣那里,把自己的衣服搭在上面,耶稣就骑上。
Kaj multaj sternis siajn vestojn sur la vojo, kaj aliaj sternis foliarojn, tranĉinte ilin el la kampoj.
有许多人把衣服铺在路上,也有人把田间的树枝砍下来,铺在路上。
Kaj kriis la antaŭirantoj kaj la sekvantoj: Hosana! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo;
前行后随的人都喊著说:和散那(和散那:原有求救的意思,在此乃是称颂的话)!奉主名来的是应当称颂的!
Estu benata la venanta regno de nia patro David; Hosana en la supera alto!
那将要来的我祖大卫之国是应当称颂的!高高在上和散那!
Kaj li eniris en Jerusalemon, en la templon; kaj kiam li ĉirkaŭrigardis ĉion, kaj la horo jam vesperiĝis, li foriris al Betania kun la dek du.
耶稣进了耶路撒冷,入了圣殿,周围看了各样物件。天色已晚,就和十二个门徒出城,往伯大尼去了。
Kaj la morgaŭan tagon, post ilia eliro el Betania, li malsatis.
第二天,他们从伯大尼出来,耶稣饿了。
Kaj vidinte el malproksime figarbon havantan foliojn, li aliris, por trovi, se eble, ion sur ĝi; kaj veninte al ĝi, li trovis nenion krom folioj, ĉar la tempo de figoj ankoraŭ ne venis.
远远的看见一棵无花果树,树上有叶子,就往那里去,或者在树上可以找著什么。到了树下,竟找不著什么,不过有叶子,因为不是收无花果的时候。
Kaj responde li diris al ĝi: Neniu por ĉiam manĝu frukton el vi. Kaj aŭdis la disĉiploj.
耶稣就对树说:从今以后,永没有人吃你的果子。他的门徒也听见了。
Kaj ili venis en Jerusalemon; kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn kaj la aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj;
他们来到耶路撒冷。耶稣进入圣殿,赶出殿里作买卖的人,推倒兑换银钱之人的桌子,和卖鸽子之人的凳子;
kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon tra la templo.
也不许人拿著器具从殿里经过;
Kaj li instruis, kaj diris al ili: Ĉu ne estas skribite: Mia domo estos nomata domo de preĝo por ĉiuj popoloj? Sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj.
便教训他们说:经上不是记著说:我的殿必称为万国祷告的殿吗?你们倒使他成为贼窝了。
Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj aŭdis tion, kaj serĉis, kiamaniere pereigi lin; ĉar ili timis lin, ĉar la tuta homamaso miregis pro lia instruado.
祭司长和文士听见这话,就想法子要除灭耶稣,却又怕他,因为众人都希奇他的教训。
Kaj kiam vesperiĝis, li eliris el la urbo.
每天晚上,耶稣出城去。
Kaj matene, preterpasante, ili vidis la figarbon forvelkinta de la radikoj.
早晨,他们从那里经过,看见无花果树连根都枯干了。
Kaj rememorinte, Petro diris al li: Rabeno, jen forvelkis la figarbo, kiun vi malbenis.
彼得想起耶稣的话来,就对他说:拉比,请看!你所咒诅的无花果树,已经枯干了。
Kaj responde Jesuo diris al ili: Havu fidon al Dio.
耶稣回答说:你们当信服 神。
Vere mi diras al vi: Se iu diros al ĉi tiu monto: Estu formovita kaj ĵetita en la maron, kaj ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos tio, kion li diras, tiu ĝin havos.
我实在告诉你们,无论何人对这座山说:你挪开此地,投在海里!他若心里不疑惑,只信他所说的必成,就必给他成了。
Pro tio mi diras al vi: Kion ajn vi petos, preĝante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ĝin havos.
所以我告诉你们,凡你们祷告祈求的,无论是什么,只要信是得著的,就必得著。
Kaj kiam vi staras preĝante, pardonu, se vi havas ion kontraŭ iu; por ke ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, pardonu al vi viajn erarojn.
你们站著祷告的时候,若想起有人得罪你们,就当饶恕他,好叫你们在天上的父也饶恕你们的过犯。
Sed se vi ne pardonos, ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, ne pardonos viajn erarojn.
你们若不饶恕人,你们在天上的父也不饶恕你们的过犯。(有古卷无此节)
Kaj ili denove venis al Jerusalem; kaj dum li ĉirkaŭiris en la templo, la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliaĝuloj venis al li,
他们又来到耶路撒冷。耶稣在殿里行走的时候,祭司长和文士并长老进前来,
kaj diris al li: Laŭ kia aŭtoritato vi faras ĉi tion? aŭ kiu donis al vi tian aŭtoritaton, ke vi faru ĉi tion?
问他说:你仗著什么权柄作这些事?给你这权柄的是谁呢?
Sed Jesuo diris al ili: Mi faros al vi unu demandon, kaj respondu al mi, kaj mi diros al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.
耶稣对他们说:我要问你们一句话,你们回答我,我就告诉你们我仗著什么权柄作这些事。
La baptado de Johano, ĉu ĝi estis el la ĉielo, aŭ el homoj? respondu al mi.
约翰的洗礼是从天上来的?是从人间来的呢?你们可以回答我。
Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la ĉielo, li diros: Kial do vi ne kredis al li?
他们彼此商议说:我们若说从天上来,他必说:这样,你们为什么不信他呢?
Sed se ni diros: El homoj — ili timis la popolon, ĉar ĉiuj opiniis, ke Johano efektive estis profeto.
若说从人间来,却又怕百姓,因为众人真以约翰为先知。
Kaj responde ili diris al Jesuo: Ni ne scias. Kaj Jesuo diris al ili: Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.
于是回答耶稣说:我们不知道。耶稣说:我也不告诉你们我仗著什么权柄作这些事。