Mark 12

Kaj li komencis paroli al ili per paraboloj. Vinberĝardenon plantis unu viro, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis.
耶稣就用比喻对他们说:有人栽了一个葡萄园,周围圈上篱笆,挖了一个压酒池,盖了一座楼,租给园户,就往外国去了。
Kaj li sendis sklavon en la ĝusta tempo al la kultivistoj, por ricevi de la kultivistoj el la fruktoj de la vinberejo.
到了时候,打发一个仆人到园户那里,要从园户收葡萄园的果子。
Kaj ili kaptis lin kaj skurĝis lin, kaj forsendis lin senhava.
园户拿住他,打了他,叫他空手回去。
Kaj poste li sendis al ili duan sklavon; kaj ili lin kapvundis kaj malhonoris.
再打发一个仆人到他们那里。他们打伤他的头,并且凌辱他。
Kaj li sendis alian, kaj ili mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurĝante unujn, kaj mortigante aliajn.
又打发一个仆人去,他们就杀了他。后又打发好些仆人去,有被他们打的,有被他们杀的。
Li havis ankoraŭ unu amatan filon: li sendis lin ankaŭ la lastan al ili, dirante: Ili respektos mian filon.
园主还有一位是他的爱子,末后又打发他去,意思说:他们必尊敬我的儿子。
Sed tiuj kultivistoj diris inter si: Ĉi tiu estas la heredonto; venu, ni mortigu lin, kaj la heredaĵo estos nia.
不料,那些园户彼此说:这是承受产业的。来吧,我们杀他,产业就归我们了!
Kaj ili kaptis kaj mortigis lin, kaj elĵetis lin ekster la vinberejon.
于是拿住他,杀了他,把他丢在园外。
Kion do faros la sinjoro de la vinberejo? li venos kaj pereigos la kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj.
这样,葡萄园的主人要怎么办呢?他要来除灭那些园户,将葡萄园转给别人。
Ĉu vi ne legis tiun skribon: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula;
经上写著说:匠人所弃的石头,已作了房角的头块石头。
De la Eternulo ĉi tio fariĝis, Kaj ĝi estas miraklo en niaj okuloj?
这是主所作的,在我们眼中看为希奇。这经你们没有念过吗?
Kaj ili celis kapti lin, sed ili timis la homamason; ĉar ili eksciis, ke li parolis la parabolon kontraŭ ili; kaj forlasinte lin, ili foriris.
他们看出这比喻是指著他们说的,就想要捉拿他,只是惧怕百姓,于是离开他走了。
Kaj ili sendis al li iujn el la Fariseoj kaj el la Herodanoj, por impliki lin per interparolado.
后来,他们打发几个法利赛人和几个希律党的人到耶稣那里,要就著他的话陷害他。
Kaj veninte, ili diris al li: Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio. Ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne?
他们来了,就对他说:夫子,我们知道你是诚实的,什么人你都不徇情面;因为你不看人的外貌,乃是诚诚实实传 神的道。纳税给凯撒可以不可以?
Ĉu ni donu, aŭ ne donu? Sed li, sciante ilian hipokritecon, diris al ili: Kial vi provas min? alportu al mi denaron, ke mi ĝin vidu.
我们该纳不该纳?耶稣知道他们的假意,就对他们说:你们为什么试探我?拿一个银钱来给我看!
Kaj ili ĝin alportis. Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo? Kaj ili diris al li: De Cezaro.
他们就拿了来。耶稣说:这像和这号是谁的?他们说:是凯撒的。
Kaj Jesuo respondis al ili: Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. Kaj ili miregis pro li.
耶稣说:凯撒的物当归给凯撒, 神的物当归给 神。他们就很希奇他。
Kaj venis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante:
撒都该人常说没有复活的事。他们来问耶稣说:
Majstro, Moseo skribis por ni: Se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos infanon, la frato de la mortinto prenu lian edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.
夫子,摩西为我们写著说:人若死了,撇下妻子,没有孩子,他兄弟当娶他的妻,为哥哥生子立后。
Estis sep fratoj; kaj la unua prenis edzinon, kaj mortinte, ne lasis idaron;
有弟兄七人,第一个娶了妻,死了,没有留下孩子。
kaj la dua prenis ŝin, kaj mortis, ne lasinte idaron; kaj la tria same;
第二个娶了她,也死了,没有留下孩子。第三个也是这样。
kaj la sep ne lasis idaron. Laste post ĉiuj la virino ankaŭ mortis.
那七个人都没有留下孩子;末了,那妇人也死了。
En la releviĝo, por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj sep havis ŝin kiel edzinon.
当复活的时候,他是那一个的妻子呢?因为他们七个人都娶过他。
Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi ne eraras pro tio, ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de Dio?
耶稣说:你们所以错了,岂不是因为不明白圣经,不晓得 神的大能吗?
Ĉar kiam oni leviĝos el la mortintoj, oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo.
人从死里复活,也不娶也不嫁,乃像天上的使者一样。
Sed pri la mortintoj, ke ili releviĝas, ĉu vi ne legis en la libro de Moseo ĉe la arbetaĵo, kiel Dio parolis al li, dirante: Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob?
论到死人复活,你们没有念过摩西的书荆棘篇上所载的吗? 神对摩西说:我是亚伯拉罕的 神,以撒的 神,雅各的 神。
Li estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj: vi multe eraras.
 神不是死人的 神,乃是活人的 神。你们是大错了。
Kaj unu el la skribistoj alvenis kaj aŭskultis la diskutadon, kaj rimarkis, ke li lerte respondas al ili; kaj tiu demandis lin: Kiu ordono estas la unua el ĉiuj?
有一个文士来,听见他们辩论,晓得耶稣回答的好,就问他说:诫命中那是第一要紧的呢?
Kaj Jesuo respondis: La unua estas: Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu;
耶稣回答说:第一要紧的就是说:以色列啊,你要听,主─我们 神是独一的主。
kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto.
你要尽心、尽性、尽意、尽力爱主─你的 神。
Kaj jen estas la dua: Amu vian proksimulon kiel vin mem. Pli granda ol ĉi tiuj ne estas alia ordono.
其次就是说:要爱人如己。再没有比这两条诫命更大的了。
Kaj respondis al li la skribisto: Bone, Majstro, laŭ vero vi respondis, ke Li estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li;
那文士对耶稣说:夫子说, 神是一位,实在不错;除了他以外,再没有别的 神;
kaj ami Lin per la tuta koro kaj per la tuta intelekto kaj per la tuta forto, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem — tio multe pli valoras, ol ĉiuj bruloferoj kaj pekoferoj.
并且尽心、尽智、尽力爱他,又爱人如己,就比一切燔祭和各样祭祀好的多。
Kaj Jesuo, vidante, ke li respondis prudente, diris al li: Vi ne estas malproksime de la regno de Dio. Kaj neniu plu kuraĝis fari al li demandon.
耶稣见他回答的有智慧,就对他说:你离 神的国不远了。从此以后,没有人敢再问他什么。
Kaj responde Jesuo diris, instruante en la templo: Kial diras la skribistoj, ke la Kristo estas Filo de David?
耶稣在殿里教训人,就问他们说:文士怎么说基督是大卫的子孙呢?
David mem diris per la Sankta Spirito: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
大卫被圣灵感动,说:主对我主说,你坐在我的右边,等我使你仇敌作你的脚凳。
David mem nomas lin Sinjoro; kaj kiel do li estas lia filo? Kaj la granda homamaso aŭskultis lin plezure.
大卫既自己称他为主,他怎么又是大卫的子孙呢?众人都喜欢听他。
Kaj en sia instruado li diris: Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj salutojn sur la placoj,
耶稣在教训之间,说:你们要防备文士;他们好穿长衣游行,喜爱人在街市上问他们的安,
kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn ĉe festenoj;
又喜爱会堂里的高位,筵席上的首座。
kaj kiuj formanĝas la domojn de vidvinoj, kaj por preteksto ili longe preĝas; ili ricevos pli severan kondamnon.
他们侵吞寡妇的家产,假意作很长的祷告。这些人要受更重的刑罚!
Kaj sidante kontraŭ la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enĵetas monerojn en la monkeston; kaj multaj riĉuloj enĵetis multon.
耶稣对银库坐著,看众人怎样投钱入库。有好些财主往里投了若干的钱。
Kaj venis unu malriĉa vidvino, kaj enĵetis du leptojn, kiuj faras kodranton.
有一个穷寡妇来,往里投了两个小钱,就是一个大钱。
Kaj alvokinte al si siajn disĉiplojn, li diris al ili: Vere mi diras al vi, ke tiu malriĉa vidvino enĵetis pli ol ĉiuj ĵetantoj en la monkeston;
耶稣叫门徒来,说:我实在告诉你们,这穷寡妇投入库里的,比众人所投的更多。
ĉar ili ĉiuj enĵetis el sia abundo, sed ŝi el sia senhaveco ĵetis ĉion, kion ŝi havis, sian tutan vivrimedon.
因为,他们都是自己有余,拿出来投在里头;但这寡妇是自己不足,把他一切养生的都投上了。