Psalms 94

耶和华啊,你是伸冤的 神;伸冤的 神啊,求你发出光来!
Dio de venĝo, ho Eternulo, Dio de venĝo, aperu!
审判世界的主啊,求你挺身而立,使骄傲人受应得的报应!
Leviĝu, Juĝanto de la tero; Redonu la meritaĵon al la fieruloj.
耶和华啊,恶人夸胜要到几时呢?要到几时呢?
Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos?
他们絮絮叨叨说傲慢的话;一切作孽的人都自己夸张。
Ili estas malhumilaj, parolas arogantaĵon; Fanfaronas ĉiuj malbonaguloj.
耶和华啊,他们强压你的百姓,苦害你的产业。
Vian popolon, ho Eternulo, ili premas, Kaj Vian heredon ili turmentas.
他们杀死寡妇和寄居的,又杀害孤儿。
Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas, Kaj orfojn ili buĉas.
他们说:耶和华必不看见;雅各的 神必不思念。
Kaj ili diras: La Eternulo ne vidas, Kaj la Dio de Jakob ne scias.
你们民间的畜类人当思想;你们愚顽人到几时才有智慧呢?
Komprenu, senprudentuloj en la popolo; Kaj vi, malsaĝuloj, kiam vi saĝiĝos?
造耳朵的,难道自己不听见吗?造眼睛的,难道自己不看见吗?
Ĉu ne aŭdas Tiu, kiu aranĝis orelon? Ĉu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?
管教列邦的,就是叫人得知识的,难道自己不惩治人吗?
Ĉu ne punas la ĝustiganto de la popoloj, Kiu instruas al homo scion?
耶和华知道人的意念是虚妄的。
La Eternulo scias la pensojn de homo, Ke ili estas vantaj.
耶和华啊,你所管教、用律法所教训的人是有福的!
Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, ĝustigas, Kaj al kiu Vi instruas Vian leĝon,
你使他在遭难的日子得享平安;惟有恶人陷在所挖的坑中。
Por trankviligi lin en la malbonaj tagoj, Ĝis estos pretigita la foso por la malvirtulo.
因为耶和华必不丢弃他的百姓,也不离弃他的产业。
Ĉar la Eternulo ne forpuŝos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos.
审判要转向公义;心里正直的,必都随从。
Ĉar juĝo revenos al vero, Kaj ĝin sekvos ĉiuj virtkoruloj.
谁肯为我起来攻击作恶的?谁肯为我站起抵挡作孽的?
Kiu helpas min kontraŭ malbonuloj? Kiu staras apud mi kontraŭ malbonaguloj?
若不是耶和华帮助我,我就住在寂静之中了。
Se la Eternulo ne estus mia helpanto, Mia animo preskaŭ kuŝus jam silenta.
我正说我失了脚,耶和华啊,那时你的慈爱扶助我。
Kiam mi diris, ke mia piedo ŝanceliĝas, Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.
我心里多忧多疑,你安慰我,就使我欢乐。
Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, Viaj konsoloj karesas mian animon.
那借著律例架弄残害、在位上行奸恶的,岂能与你相交吗?
Ĉu aliĝos al Vi trono de maljusteco, Kiu aranĝas maljustaĵon en la nomo de la leĝo?
他们大家聚集攻击义人,将无辜的人定为死罪。
Ili sin armas kontraŭ la animo de virtulo, Kaj sangon senkulpan ili akuzas.
但耶和华向来作了我的高台;我的 神作了我投靠的磐石。
Sed la Eternulo estos mia rifuĝejo; Kaj mia Dio estos la roko de mia ŝirmo.
他叫他们的罪孽归到他们身上。他们正在行恶之中,他要剪除他们;耶和华─我们的 神要把他们剪除。
Kaj Li redonos al ili por iliaj malbonagoj, Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos; Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio.