Ezekiel 23

耶和华的话又临到我说:
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
「人子啊,有两个女子,是一母所生,
Ho filo de homo! estis du virinoj, filinoj de unu patrino.
她们在埃及行邪淫,在幼年时行邪淫。她们在那里作处女的时候,有人拥抱她们的怀,抚摸她们的乳。
Kaj ili malĉastis en Egiptujo, en sia juneco ili malĉastis; tie premiĝis ilia brusto, kaj tie palpiĝis iliaj virgaj mamoj.
她们的名字,姊姊名叫阿荷拉,妹妹名叫阿荷利巴。她们都归于我,生了儿女。论到她们的名字,阿荷拉就是撒马利亚,阿荷利巴就是耶路撒冷。
Iliaj nomoj estas: la nomo de la pli aĝa, Ohola; kaj la nomo de ŝia fratino, Oholiba. Ili fariĝis Miaj edzinoj, kaj ili naskis filojn kaj filinojn. Ohola estas Samario, kaj Oholiba estas Jerusalem.
「阿荷拉归我之后行邪淫,贪恋所爱的人,就是她的邻邦亚述人。
Ohola, estante jam Mia, malĉastis, kaj volupte amis siajn amistojn, siajn najbarojn, la Asirianojn,
这些人都穿蓝衣,作省长、副省长,都骑著马,是可爱的少年人。
kiuj portas vestojn purpurajn, la estrojn kaj urboregantojn, kiuj ĉiuj estas ĉarmaj junuloj, lertaj rajdistoj.
阿荷拉就与亚述人中最美的男子放纵淫行,她因所恋爱之人的一切偶像,玷污自己。
Kaj ŝi malĉastis kun ili, kun ĉiuj plej ĉarmaj filoj de Asirio; kaj ŝi malpurigis sin per ĉiuj idoloj de tiuj, kiujn ŝi volupte amis.
自从在埃及的时候,她就没有离开淫乱,因为她年幼作处女的时候,埃及人与她行淫,抚摸她的乳,纵欲与她行淫。
Kaj ŝi ne forlasis ankaŭ sian malĉastadon kun la Egiptoj, kiuj kuŝadis kun ŝi dum ŝia juneco, palpadis ŝiajn virgajn mamojn, kaj verŝadis sur ŝin sian malĉastaĵon.
因此,我将她交在她所爱的人手中,就是她所恋爱的亚述人手中。
Tial Mi transdonis ŝin en la manojn de ŝiaj amistoj, en la manojn de la filoj de Asirio, al kiuj ŝi havis voluptan pasion.
他们就露了她的下体,掳掠她的儿女,用刀杀了她,使她在妇女中留下臭名,因他们向她施行审判。
Ili malkovris ŝian nudaĵon, prenis ŝiajn filojn kaj ŝiajn filinojn, kaj ŝin mem ili mortigis per glavo. Kaj ŝi ricevis malhonoran nomon inter la virinoj, kiam pri ŝi estis farita juĝo.
她妹妹阿荷利巴虽然看见了,却还贪恋,比她姊姊更丑;行淫乱比她姊姊更多。
Tion vidis ŝia fratino Oholiba, kaj en siaj voluptaĵoj ŝi agis ankoraŭ pli malbone ol ŝi, kaj ŝia malĉastado estis ankoraŭ pli granda, ol la malĉastado de ŝia fratino.
她贪恋邻邦的亚述人,就是穿极华美的衣服,骑著马的省长、副省长,都是可爱的少年人。
Ŝi amis volupte la filojn de Asirio, estrojn kaj urboregantojn, siajn najbarojn, kiuj portis belajn vestojn, estis lertaj rajdistoj, kaj ĉiuj estis ĉarmaj junuloj.
我看见她被玷污了,她姊妹二人同行一路。
Mi vidis, ke ŝi malpuriĝis, kaj ke ambaŭ havas la saman konduton.
阿荷利巴又加增淫行,因她看见人像画在墙上,就是用丹色所画迦勒底人的像,
Sed ĉi tiu malĉastis ankoraŭ pli. Kiam ŝi vidis pentritajn virojn sur la muro, bildojn de Ĥaldeoj, kolore pentritajn,
腰间系著带子,头上有下垂的裹头巾,都是军长的形状,仿照巴比伦人的形像;他们的故土就是迦勒底。
kun zonoj ĉirkaŭ siaj lumboj, kun longaj kapkovroj sur siaj kapoj, aspektantajn kiel herooj, prezentantajn la bildon de Babelanoj el Ĥaldeujo, ilia naskiĝlando,
阿荷利巴一看见就贪恋他们,打发使者往迦勒底去见他们。
tiam ŝi volupte ekamis ilin, kiam ŝi vidis ilian bildon, kaj ŝi sendis al ili senditojn en Ĥaldeujon.
巴比伦人就来登她爱情的床,与她行淫玷污她。她被玷污,随后心里与他们生疏。
Kaj la Babelanoj venis al ŝi, por ame kuŝi kun ŝi, kaj ili malpurigis ŝin per sia malĉastaĵo, kaj ŝi malpuriĝis per ili; kaj poste ŝia animo trosatiĝis de ili.
这样,她显露淫行,又显露下体;我心就与她生疏,像先前与她姊姊生疏一样。
Kaj kiam ŝia malĉastado kaj ŝia hontindeco fariĝis tro malkaŝa, tiam Mia animo tediĝis de ŝi, kiel Mia animo tediĝis de ŝia fratino.
她还加增她的淫行,追念她幼年在埃及地行邪淫的日子,
Sed ŝi malĉastadis ĉiam pli, rememorante la tagojn de sia juneco, kiam ŝi malĉastadis en la lando Egipta.
贪恋情人身壮精足,如驴如马。
Kaj ŝi volupte ekamis pli ol iliaj kromvirinoj ilin, kies karno estas kiel karno de azenoj kaj kies elfluo estas kiel elfluo de ĉevaloj.
这样,你就想起你幼年的淫行。那时,埃及人拥抱你的怀,抚摸你的乳。
Kaj vi ripetis la malĉastadon de via juneco, kiam la Egiptoj palpadis vian bruston pro viaj junaj mamoj.
阿荷利巴啊,主耶和华如此说:「我必激动你先爱而后生疏的人来攻击你。我必使他们来,在你四围攻击你。
Tial, ho Oholiba, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi instigos kontraŭ vin viajn amistojn, de kiuj via animo tediĝis, kaj Mi venigos ilin sur vin de ĉirkaŭe:
所来的就是巴比伦人、迦勒底的众人、比割人、书亚人、哥亚人,同著他们的还有亚述众人,乃是作省长、副省长、作军长有名声的,都骑著马,是可爱的少年人。
la Babelanojn, kaj ĉiujn Ĥaldeojn el Pekod, el Ŝoa, kaj el Koa, kune kun ĉiuj filoj de Asirio, la ĉarmajn junulojn, la estrojn kaj urboregantojn, la potenculojn kaj eminentulojn, ĉiujn lertajn rajdistojn.
他们必带兵器、战车、辎重车,率领大众来攻击你。他们要拿大小盾牌,顶盔摆阵,在你四围攻击你。我要将审判的事交给他们,他们必按著自己的条例审判你。
Kaj ili venos kontraŭ vin kun hakiloj, sur ĉevaloj kaj sur ĉaroj, kaj kun granda amaso da popolo; ili ĉirkaŭos vin de ĉiuj flankoj en kirasoj, kun ŝildoj kaj kaskoj; kaj Mi transdonos vin al ilia juĝo, kaj ili juĝos vin laŭ sia maniero.
我必以忌恨攻击你;他们必以忿怒办你。他们必割去你的鼻子和耳朵;你遗留(或译:余剩;下同)的人必倒在刀下。他们必掳去你的儿女;你所遗留的必被火焚烧。
Kaj Mi direktos kontraŭ vin Mian indignon, kaj ili agos kun vi kolere, ili detranĉos vian nazon kaj viajn orelojn, kaj via restaĵo falos de glavo; ili forprenos viajn filojn kaj viajn filinojn, kaj via restaĵo estos ekstermita per fajro.
他们必剥去你的衣服,夺取你华美的宝器。
Ili deprenos de vi viajn vestojn kaj forprenos viajn ornamaĵojn.
这样,我必使你的淫行和你从埃及地染来的淫乱止息了,使你不再仰望亚述,也不再追念埃及。
Kaj Mi faros finon al via malĉastado kaj al viaj malvirtoj el la lando Egipta, kaj vi ne plu levos al ili viajn okulojn, kaj Egiptujon vi ne plu rememoros.
主耶和华如此说:我必将你交在你所恨恶的人手中,就是你心与他生疏的人手中。
Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi transdonos vin en la manojn de tiuj, kiujn vi ekmalamis, en la manojn de tiuj, de kiuj via animo tediĝis.
他们必以恨恶办你,夺取你一切劳碌得来的,留下你赤身露体。你淫乱的下体,连你的淫行,带你的淫乱,都被显露。
Kaj ili agos kun vi malame, kaj forprenos ĉion, kion vi laborakiris, kaj ili lasos vin nuda kaj senkovra; kaj malkaŝiĝos la nudeco de via malĉastado, kaj viaj malvirtoj kaj viaj malĉastaĵoj.
人必向你行这些事;因为你随从外邦人行邪淫,被他们的偶像玷污了。
Tio estos farita al vi pro tio, ke vi malĉastis laŭ la ekzemplo de la nacioj kaj malpurigis vin per iliaj idoloj.
你走了你姊姊所走的路,所以我必将她的杯交在你手中。」
Vi iris laŭ la vojo de via fratino, tial Mi donos ŝian kalikon en vian manon.
主耶和华如此说:你必喝你姊姊所喝的杯;那杯又深又广,盛得甚多,使你被人嗤笑讥刺。
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi trinkos la kalikon de via fratino, la profundan kaj larĝan; vi estos mokata kaj insultata pli, ol oni povas elporti.
你必酩酊大醉,满有愁苦,喝干你姊姊撒马利亚的杯,就是令人惊骇凄凉的杯。
Vi fariĝos plena de ebrieco kaj malĝojo, ĉar kaliko de teruro kaj ruinigo estas la kaliko de via fratino Samario.
你必喝这杯,以致喝尽。杯破又龈杯片,撕裂自己的乳;因为这事我曾说过。这是主耶和华说的。
Kaj vi eltrinkos ĝin ĝisfunde, kaj vi ĉirkaŭlekos ĝiajn rompopecetojn, kaj vi disŝiros vian bruston; ĉar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
主耶和华如此说:「因你忘记我,将我丢在背后,所以你要担当你淫行和淫乱的报应。」
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi forgesis Min kaj forĵetis Min malantaŭ vian dorson, tial suferu nun pro viaj malvirtoj kaj pro viaj malĉastaĵoj.
耶和华又对我说:「人子啊,你要审问阿荷拉与阿荷利巴吗﹖当指出她们所行可憎的事。
Kaj la Eternulo diris al mi: Ho filo de homo! ĉu vi volas juĝi Oholan kaj Oholiban kaj montri al ili iliajn abomenindaĵojn?
她们行淫,手中有杀人的血,又与偶像行淫,并使她们为我所生的儿女经火烧给偶像。
Ĉar ili adultis, kaj sango estas sur iliaj manoj; ili adultis kun siaj idoloj; kaj siajn infanojn, kiujn ili naskis al Mi, ili trairigis por ili tra fajro, kiel manĝaĵon por ili.
此外,她们还有向我所行的,就是同日玷污我的圣所,干犯我的安息日。
Ankoraŭ ĉi tion ili faris al Mi: ili malpurigis Mian sanktejon en tiu tempo, kaj malsanktigis Miajn sabatojn;
她们杀了儿女献与偶像,当天又入我的圣所,将圣所亵渎了。她们在我殿中所行的乃是如此。
kaj, buĉinte siajn infanojn por siaj idoloj, ili en la sama tago venis en Mian sanktejon, por malsanktigi ĝin; jen tiel ili agis en Mia domo.
「况且你们二妇打发使者去请远方人。使者到他们那里,他们就来了。你们为他们沐浴己身,粉饰眼目,佩戴妆饰,
Ili ankaŭ sendis, por inviti homojn el malproksime, al kiuj sendito estis sendita; kaj ili venis, tiuj, por kiuj vi vin lavis, kolerigis viajn okulojn, kaj ornamis vin per ornamaĵoj,
坐在华美的床上,前面摆设桌案,将我的香料膏油摆在其上。
kaj sidiĝis sur luksa lito, antaŭ kiu estis aranĝita tablo, kaj sur ĝin vi metis Mian incenson kaj Mian oleon.
在那里有群众安逸欢乐的声音,并有粗俗的人和酒徒从旷野同来,把镯子戴在二妇的手上,把华冠戴在她们的头上。
Kaj tie estis aŭdata ĝojkriado de homamaso, kaj al la granda amaso da homoj venis ankaŭ ebriuloj el la dezerto, kaj metis braceletojn sur iliajn manojn kaj belajn kronojn sur iliajn kapojn.
「我论这行淫衰老的妇人说:现在人还要与她行淫,她也要与人行淫。
Mi diris pri la maljuniĝinta en adultado: Ŝi alkutimiĝis al la malĉastado kaj ne povas ĉesi.
人与阿荷拉,并阿荷利巴二淫妇茍合,好像与妓女苟合。
Oni venadis al ŝi, kiel oni venas al malĉastistino; tiel oni venadis al Ohola kaj al Oholiba, la malĉastulinoj.
必有义人,照审判淫妇和流人血的妇人之例,审判她们;因为她们是淫妇,手中有杀人的血。」
Sed la homoj virtaj juĝos ilin laŭ la juĝo kontraŭ adultulinoj kaj laŭ la juĝo kontraŭ sangoverŝantinoj; ĉar ili estas adultulinoj, kaj sango estas sur iliaj manoj.
主耶和华如此说:「我必使多人来攻击她们,使她们抛来抛去,被人抢夺。
Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Venigu kontraŭ ilin homamason, kaj oni elmetu ilin al ruinigo kaj rabado.
这些人必用石头打死她们,用刀剑杀害她们,又杀戮她们的儿女,用火焚烧她们的房屋。
Kaj la amaso mortigu ilin per ŝtonoj kaj haku ilin per siaj glavoj; iliajn filojn kaj iliajn filinojn oni mortigu, kaj iliajn domojn oni forbruligu per fajro.
这样,我必使淫行从境内止息,好叫一切妇人都受警戒,不效法你们的淫行。
Kaj Mi faros finon al la malĉastado en la lando, kaj tio estos averto por ĉiuj virinoj, ke ili ne agu simile al via malĉastado.
人必照著你们的淫行报应你们;你们要担当拜偶像的罪,就知道我是主耶和华。」
Kaj oni metos vian malĉastadon sur vin, kaj vi portos sur vi la pekojn pri viaj idoloj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.