Ezekiel 22

耶和华的话又临到我说:
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
「人子啊,你要审问审问这流人血的城吗﹖当使她知道她一切可憎的事。
Ĉu vi, ho filo de homo, volas juĝi la urbon de sango kaj montri al ĝi ĉiujn ĝiajn abomenindaĵojn?
你要说,主耶和华如此说:哎!这城有流人血的事在其中,叫她受报的日期来到,又做偶像玷污自己,陷害自己。
Diru, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ho urbo, kiu elverŝas sangon en sia mezo, por ke venu ĝia tempo, kaj kiu faras al si idolojn, por malpuriĝi!
你因流了人的血,就为有罪;你做了偶像,就玷污自己,使你受报之日临近,报应之年来到。所以我叫你受列国的凌辱和列邦的讥诮。
Per la sango, kiun vi elverŝis, vi kulpiĝis, kaj per viaj idoloj, kiujn vi faris, vi malpuriĝis; vi alproksimigis vian tempon kaj alvenigis vian jaron. Pro tio Mi faros vin hontindaĵo inter la nacioj kaj mokataĵo por ĉiuj landoj.
你这名臭、多乱的城啊,那些离你近、离你远的都必讥诮你。
Tiuj, kiuj estas proksimaj, kaj tiuj, kiuj estas malproksimaj de vi, mokos vin, kiu havos malpuran nomon kaj grandan maltrankvilecon.
「看哪,以色列的首领各逞其能,在你中间流人之血。
Jen la estroj de Izrael, ĉiu el ili laŭ sia potenco, estis ĉe vi, por verŝi sangon.
在你中间有轻慢父母的,有欺压寄居的,有亏负孤儿寡妇的。
Patron kaj patrinon oni malŝatis ĉe vi, fremdulon oni premis inter vi, al orfo kaj vidvino oni faris maljustaĵon ĉe vi.
你藐视了我的圣物,干犯了我的安息日。
Miajn sanktaĵojn vi malestimis, kaj Miajn sabatojn vi malsanktigis.
在你中间有谗谤人、流人血的;有在山上吃过祭偶像之物的,有行淫乱的。
Kalumniantoj estis ĉe vi, por verŝi sangon; sur la montoj oni manĝis ĉe vi, malĉastaĵojn oni faris meze de vi.
在你中间有露继母下体羞辱父亲的,有玷辱月经不洁净之妇人的。
Nudaĵon de patro oni malkovris ĉe vi, perfortis virinon dum ŝia monataĵo.
这人与邻舍的妻行可憎的事;那人贪淫玷污儿妇;还有玷辱同父之姊妹的。
Oni faris abomenindaĵon kun la edzino de sia proksimulo, oni malpurigis sian bofilinon per malĉastaĵo, oni perfortis ĉe vi sian fratinon, filinon de sia patro.
在你中间有为流人血受贿赂的;有向借钱的弟兄取利,向借粮的弟兄多要的。且因贪得无餍,欺压邻舍夺取财物,竟忘了我。这是主耶和华说的。
Subaĉeton oni prenis ĉe vi, por verŝi sangon, procentegon kaj troprofiton vi prenis, pro avideco vi premis viajn proksimulojn, kaj Min vi forgesis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
「看哪,我因你所得不义之财和你中间所流的血,就拍掌叹息。
Kaj jen Mi interfrapis Miajn manojn pro via profitemeco, kiun vi montris, kaj pro la verŝado de sango, kiu estis meze de vi.
到了我惩罚你的日子,你的心还能忍受吗﹖你的手还能有力吗﹖我─耶和华说了这话,就必照著行。
Ĉu via koro rezistos, kaj ĉu viaj manoj konservos sian forton, en la tempo, kiam Mi komencos Mian faradon kontraŭ vi? Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi faros.
我必将你分散在列国,四散在列邦。我也必从你中间除掉你的污秽。
Kaj Mi disĵetos vin inter la naciojn, kaj Mi dispelos vin en diversajn landojn, kaj Mi tute deprenos de vi vian malpurecon.
你必在列国人的眼前因自己所行的被亵渎,你就知道我是耶和华。」
Kaj vi humiligos vin antaŭ la okuloj de la nacioj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
耶和华的话临到我说:
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
「人子啊,以色列家在我看为渣滓。他们都是炉中的铜、锡、铁、铅,都是银渣滓。
Ho filo de homo! la domo de Izrael fariĝis por Mi kiel skorio: ili ĉiuj, kupro, stano, fero, kaj plumbo, interne de la forno fariĝis skorio de arĝento.
所以主耶和华如此说:因你们都成为渣滓,我必聚集你们在耶路撒冷中。
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar vi ĉiuj fariĝis skorio, tial jen Mi kolektos vin en Jerusalemon.
人怎样将银、铜、铁、铅、锡聚在炉中,吹火镕化;照样,我也要发怒气和忿怒,将你们聚集放在城中,镕化你们。
Kiel oni kolektas arĝenton, kupron, feron, plumbon, kaj stanon en forno, por blovi sur ilin fajron kaj fandi ilin, tiel Mi kolektos en Mia kolero kaj en Mia indigno, kuŝigos, kaj fandos vin.
我必聚集你们,把我烈怒的火吹在你们身上,你们就在其中镕化。
Mi kunigos vin kaj blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj vi fandiĝos en ĝi.
银子怎样镕化在炉中,你们也必照样镕化在城中,你们就知道我─耶和华是将忿怒倒在你们身上了。」
Kiel fandiĝas arĝento en la forno, tiel vi fandiĝos en ĝi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, elverŝis sur vin Mian koleron.
耶和华的话临到我说:
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
「人子啊,你要对这地说:你是未得洁净之地,在恼恨的日子也没有雨下在你以上。
Ho filo de homo, diru al ĝi: Vi estas lando ne purigata, ne pripluvata en la tago de kolero.
其中的先知同谋背叛,如咆哮的狮子抓撕掠物。他们吞灭人民,抢夺财宝,使这地多有寡妇。
La amasiĝintaj profetoj en ĝi estas kiel blekeganta leono, kiu disŝiras kaptitaĵon; ili manĝas animojn, forprenas valoraĵojn kaj multekostaĵojn, multigas en ĝi la nombron de ĝiaj vidvinoj.
其中的祭司强解我的律法,亵渎我的圣物,不分别圣的和俗的,也不使人分辨洁净的和不洁净的,又遮眼不顾我的安息日;我也在他们中间被亵慢。
Ĝiaj pastroj kripligas Mian instruon kaj malsanktigas Miajn sanktaĵojn; ili ne distingas inter sanktaĵo kaj nesanktaĵo, ne montras la diferencon inter malpuraĵo kaj puraĵo; kaj de Miaj sabatoj ili forturnis siajn okulojn, kaj Mi estas malsanktigata inter ili.
其中的首领彷彿豺狼抓撕掠物,杀人流血,伤害人命,要得不义之财。
Ĝiaj potenculoj en ĝi estas kiel lupoj, kiuj disŝiras kaptitaĵon, verŝas sangon, pereigas animojn, por akiri profiton.
其中的先知为百姓用未泡透的灰抹墙,就是为他们见虚假的异象,用谎诈的占卜,说:『主耶和华如此说』,其实耶和华没有说。
Ĝiaj profetoj ŝmiras ilin per maltaŭga mortero, predikas malverajn viziojn, faras al ili mensogajn antaŭdirojn, dirante, ke tiele diris la Sinjoro, la Eternulo, kvankam la Eternulo ne parolis.
国内众民一味地欺压,惯行抢夺,亏负困苦穷乏的,背理欺压寄居的。
La popolo de la lando faras perfortaĵojn, senĉese rabas, premas malriĉulon kaj senhavulon, perfortas la fremdulon sen ia justeco.
我在他们中间寻找一人重修墙垣,在我面前为这国站在破口防堵,使我不灭绝这国,却找不著一个。
Mi serĉis inter ili homon, kiu aranĝus barilon kaj stariĝus antaŭ Mi ĉe la breĉo, por defendi la landon, ke Mi ne pereigu ĝin; sed Mi ne trovis.
所以我将恼恨倒在他们身上,用烈怒的火灭了他们,照他们所行的报应在他们头上。这是主耶和华说的。」
Kaj Mi elverŝos sur ilin Mian koleron, Mi ekstermos ilin per la fajro de Mia indigno; ilian konduton Mi metos sur ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.