Psalms 40

למנצח לדוד מזמור קוה קויתי יהוה ויט אלי וישמע שועתי׃
Mi atende esperis al la Eternulo, Kaj Li kliniĝis al mi kaj aŭskultis mian krion.
ויעלני מבור שאון מטיט היון ויקם על סלע רגלי כונן אשרי׃
Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la ŝlima marĉo, Kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn paŝojn.
ויתן בפי שיר חדש תהלה לאלהינו יראו רבים וייראו ויבטחו ביהוה׃
Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton, laŭdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, Kaj ili esperos al la Eternulo.
אשרי הגבר אשר שם יהוה מבטחו ולא פנה אל רהבים ושטי כזב׃
Feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon Kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.
רבות עשית אתה יהוה אלהי נפלאתיך ומחשבתיך אלינו אין ערך אליך אגידה ואדברה עצמו מספר׃
Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj parolos, Sed ili estas super ĉiu kalkulo.
זבח ומנחה לא חפצת אזנים כרית לי עולה וחטאה לא שאלת׃
Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; La orelojn Vi malfermis al mi; Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas.
אז אמרתי הנה באתי במגלת ספר כתוב עלי׃
Tiam mi diris: Jen mi venas; En la skribrulaĵo estas skribite pri mi.
לעשות רצונך אלהי חפצתי ותורתך בתוך מעי׃
Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.
בשרתי צדק בקהל רב הנה שפתי לא אכלא יהוה אתה ידעת׃
Mi predikas justecon en granda kunveno; Jen mi ne fermas mian buŝon, ho Eternulo, Vi tion scias.
צדקתך לא כסיתי בתוך לבי אמונתך ותשועתך אמרתי לא כחדתי חסדך ואמתך לקהל רב׃
Vian justecon mi ne kaŝis en mia koro, Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis; Mi ne kaŝis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaŭ la granda kunveno.
אתה יהוה לא תכלא רחמיך ממני חסדך ואמתך תמיד יצרוני׃
Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favorkorecon antaŭ mi, Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu.
כי אפפו עלי רעות עד אין מספר השיגוני עונתי ולא יכלתי לראות עצמו משערות ראשי ולבי עזבני׃
Ĉar ĉirkaŭis min suferoj sennombraj, Atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi; Ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj mia koro min forlasis.
רצה יהוה להצילני יהוה לעזרתי חושה׃
Volu, ho Eternulo, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min.
יבשו ויחפרו יחד מבקשי נפשי לספותה יסגו אחור ויכלמו חפצי רעתי׃
Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj volas pereigi mian animon; Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
ישמו על עקב בשתם האמרים לי האח האח׃
Teruritaj estu de sia honto tiuj, Kiuj diras al mi: Ha, ha!
ישישו וישמחו בך כל מבקשיך יאמרו תמיד יגדל יהוה אהבי תשועתך׃
Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj; La amantoj de Via helpo diru ĉiam: Granda estas la Eternulo.
ואני עני ואביון אדני יחשב לי עזרתי ומפלטי אתה אלהי אל תאחר׃
Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; Mia Sinjoro pensu pri mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho mia Dio, ne malrapidu.