Jeremiah 48

למואב כה אמר יהוה צבאות אלהי ישראל הוי אל נבו כי שדדה הבישה נלכדה קריתים הבישה המשגב וחתה׃
Pri Moab: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Ve al Nebo! ĉar ĝi estas ruinigita; hontigita kaj venkoprenita estas Kirjataim; hontigita kaj tremigita estas la fortikaĵo.
אין עוד תהלת מואב בחשבון חשבו עליה רעה לכו ונכריתנה מגוי גם מדמן תדמי אחריך תלך חרב׃
Jam ne ekzistas la gloro de Moab; en Ĥeŝbon oni intencas kontraŭ ĝi malbonon, dirante: Ni iru, kaj ni ekstermu ĝin, ke ĝi ne plu estu popolo. Ankaŭ vi, ho Madmen, eksilentu; vin persekutos glavo.
קול צעקה מחרונים שד ושבר גדול׃
Kriadon oni aŭdas de Ĥoronaim, tie estas ruinigado kaj granda malfeliĉo.
נשברה מואב השמיעו זעקה צעוריה׃
Disbatita estas Moab; ĝiaj infanoj laŭte krias.
כי מעלה הלחות בבכי יעלה בכי כי במורד חורנים צרי צעקת שבר שמעו׃
Kiuj supreniras al Luĥit, tiuj iras kun plorado; ĉe la malsuprenirado de Ĥoronaim la malamikoj aŭdas kriadon de malfeliĉo.
נסו מלטו נפשכם ותהיינה כערוער במדבר׃
Forkuru, savu vian vivon, kaj estu kiel seknudiĝinta arbo en la dezerto.
כי יען בטחך במעשיך ובאוצרותיך גם את תלכדי ויצא כמיש בגולה כהניו ושריו יחד׃
Ĉar vi fidis viajn faritaĵojn kaj viajn trezorojn, vi ankaŭ estos venkoprenita; kaj Kemoŝ iros en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj.
ויבא שדד אל כל עיר ועיר לא תמלט ואבד העמק ונשמד המישר אשר אמר יהוה׃
Venos ruiniganto en ĉiun urbon, neniu urbo saviĝos; pereos la valo kaj dezertiĝos la ebenaĵo, kiel diris la Eternulo.
תנו ציץ למואב כי נצא תצא ועריה לשמה תהיינה מאין יושב בהן׃
Donu flugilojn al Moab, ĉar li devas forflugi; liaj urboj dezertiĝos tiel, ke neniu en ili loĝos.
ארור עשה מלאכת יהוה רמיה וארור מנע חרבו מדם׃
Malbenita estu tiu, kiu plenumas malĝuste la faron de la Eternulo, kaj malbenita estu tiu, kiu detenas sian glavon de sango.
שאנן מואב מנעוריו ושקט הוא אל שמריו ולא הורק מכלי אל כלי ובגולה לא הלך על כן עמד טעמו בו וריחו לא נמר׃
De sia juneco Moab havis trankvilecon kaj ripozadis sur sia feĉo, li ne estis transverŝata el unu vazo en alian, kaj en kaptitecon li ne iris; tial lia gusto restis en li kaj lia odoro ne ŝanĝiĝis.
לכן הנה ימים באים נאם יהוה ושלחתי לו צעים וצעהו וכליו יריקו ונבליהם ינפצו׃
Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi sendos al li verŝistojn, kaj ili verŝos lin, malplenigos liajn vazojn, kaj disrompos liajn kruĉojn.
ובש מואב מכמוש כאשר בשו בית ישראל מבית אל מבטחם׃
Kaj Moab estos hontigita pro Kemoŝ, kiel la domo de Izrael estis hontigita pro Bet-El, kiun ili fidis.
איך תאמרו גבורים אנחנו ואנשי חיל למלחמה׃
Kiel vi povas diri: Ni estas herooj kaj kapabluloj por la milito?
שדד מואב ועריה עלה ומבחר בחוריו ירדו לטבח נאם המלך יהוה צבאות שמו׃
Ruinigita estas Moab, liaj urboj falis, kaj liaj plej bravaj junuloj iris al buĉo, diras al Reĝo, kies nomo estas Eternulo Cebaot.
קרוב איד מואב לבוא ורעתו מהרה מאד׃
Baldaŭ venos pereo al Moab, kaj lia malfeliĉo tre rapidas.
נדו לו כל סביביו וכל ידעי שמו אמרו איכה נשבר מטה עז מקל תפארה׃
Bedaŭru lin ĉiuj liaj ĉirkaŭantoj, kaj ĉiuj, kiuj konas lian nomon, diru: Kiele disrompiĝis la forta vergo, la belega bastono!
רדי מכבוד ישבי בצמא ישבת בת דיבון כי שדד מואב עלה בך שחת מבצריך׃
Iru malsupren de via majesto, sidu en senakva loko, ho loĝantino, filino de Dibon; ĉar la ruiniganto de Moab elpaŝis kontraŭ vin kaj detruis viajn fortikaĵojn.
אל דרך עמדי וצפי יושבת ערוער שאלי נס ונמלטה אמרי מה נהיתה׃
Staru ĉe la vojo kaj rigardu, ho loĝantino de Aroer; demandu la forkuranton kaj la forsaviĝanton, kaj diru: Kio fariĝis?
הביש מואב כי חתה הילילי וזעקי הגידו בארנון כי שדד מואב׃
Hontigita estas Moab, ĉar li estas frapita; ploru kaj kriu, sciigu en Arnon, ke Moab estas ruinigita.
ומשפט בא אל ארץ המישר אל חלון ואל יהצה ועל מופעת׃
Juĝo venis kontraŭ la lando de la ebenaĵo, kontraŭ Ĥolon, Jahac, kaj Mefaat,
ועל דיבון ועל נבו ועל בית דבלתים׃
kontraŭ Dibon, Nebo, kaj Bet-Diblataim,
ועל קריתים ועל בית גמול ועל בית מעון׃
kontraŭ Kirjataim, Bet-Gamul, kaj Bet-Meon,
ועל קריות ועל בצרה ועל כל ערי ארץ מואב הרחקות והקרבות׃
kontraŭ Keriot kaj Bocra, kaj kontraŭ ĉiuj urboj de la lando de Moab, la malproksimaj kaj la proksimaj.
נגדעה קרן מואב וזרעו נשברה נאם יהוה׃
Dehakita estas la korno de Moab, kaj lia brako estas rompita, diras la Eternulo.
השכירהו כי על יהוה הגדיל וספק מואב בקיאו והיה לשחק גם הוא׃
Ebriigu lin, ĉar li leviĝis kontraŭ la Eternulo; Moab plaŭdos en sia vomaĵo, kaj li mem estos objekto de mokado.
ואם לוא השחק היה לך ישראל אם בגנבים נמצאה כי מדי דבריך בו תתנודד׃
Ĉu vi ne mokis Izraelon? ĉu oni trovis lin inter ŝtelistoj, ke ĉiufoje, kiam vi parolas pri li, vi balancas la kapon?
עזבו ערים ושכנו בסלע ישבי מואב והיו כיונה תקנן בעברי פי פחת׃
Forlasu la urbojn kaj ekloĝu sur roko, ho loĝantoj de Moab, kaj fariĝu kiel kolomboj, kiuj nestas en truoj de kavernoj.
שמענו גאון מואב גאה מאד גבהו וגאונו וגאותו ורם לבו׃
Ni aŭdis pri la fiereco de Moab, granda fiereco, pri lia malmodesteco, fiereco, aroganteco, kaj pri la malhumileco de lia koro.
אני ידעתי נאם יהוה עברתו ולא כן בדיו לא כן עשו׃
Mi konas, diras la Eternulo, lian koleremecon, la nesincerecon de liaj vortoj kaj la nesincerecon de liaj agoj.
על כן על מואב איליל ולמואב כלה אזעק אל אנשי קיר חרש יהגה׃
Tial Mi devas plori pri Moab, ĝemi pri ĉiuj Moabidoj, priplori la loĝantojn de Kir-Ĥeres.
מבכי יעזר אבכה לך הגפן שבמה נטישתיך עברו ים עד ים יעזר נגעו על קיצך ועל בצירך שדד נפל׃
Per pli ol la plorado de Jazer Mi ploros pri vi, ho vinberĝardeno de Sibma; viaj branĉoj etendiĝis trans la maron, atingis la maron de Jazer; rabisto atakis viajn somerajn fruktojn kaj vian rikolton.
ונאספה שמחה וגיל מכרמל ומארץ מואב ויין מיקבים השבתי לא ידרך הידד הידד לא הידד׃
Foriĝis ĝojo kaj gajeco de la fruktodona kampo kaj de la lando de Moab; Mi malaperigis vinon en la vinpremejoj, oni ne premos tie kun ĝojo vinon, triumfaj kantoj ne plu sonos.
מזעקת חשבון עד אלעלה עד יהץ נתנו קולם מצער עד חרנים עגלת שלשיה כי גם מי נמרים למשמות יהיו׃
Pro la kriado, kiu aŭdiĝas de Ĥeŝbon ĝis Eleale kaj ĝis Jahac, ili laŭte ekploris de Coar ĝis Ĥoronaim kaj ĝis la tria Eglat; ĉar ankaŭ la akvo de Nimrim sekmalaperis.
והשבתי למואב נאם יהוה מעלה במה ומקטיר לאלהיו׃
Mi ekstermos ĉe Moab, diras la Eternulo, ĉiun, kiu supreniras sur altaĵon kaj incensas al siaj dioj.
על כן לבי למואב כחללים יהמה ולבי אל אנשי קיר חרש כחלילים יהמה על כן יתרת עשה אבדו׃
Tial Mia koro ĝemas pri Moab kiel fluto, kaj pri la loĝantoj de Kir-Ĥeres Mia koro ĝemas kiel fluto; ĉar la abundaĵo, kiun ili akiris, pereis.
כי כל ראש קרחה וכל זקן גרעה על כל ידים גדדת ועל מתנים שק׃
Ĉar ĉiu kapo kalviĝis, kaj ĉiu barbo estas fortondita, sur ĉiuj manoj estas tranĉoj, kaj sur la lumboj estas sakaĵo.
על כל גגות מואב וברחבתיה כלה מספד כי שברתי את מואב ככלי אין חפץ בו נאם יהוה׃
Sur ĉiuj tegmentoj de Moab kaj sur liaj stratoj ĉie estas plorado; ĉar Mi disrompis Moabon kiel senvaloran vazon, diras la Eternulo.
איך חתה הילילו איך הפנה ערף מואב בוש והיה מואב לשחק ולמחתה לכל סביביו׃
Kiele disbatita li estas, kiele ili ploregas! kiele Moab turnis sian nukon, estas hontigita, kaj Moab fariĝis objekto de mokado kaj de teruro por ĉiuj siaj ĉirkaŭantoj!
כי כה אמר יהוה הנה כנשר ידאה ופרש כנפיו אל מואב׃
Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen li alflugos kiel aglo kaj etendos siajn flugilojn super Moab.
נלכדה הקריות והמצדות נתפשה והיה לב גבורי מואב ביום ההוא כלב אשה מצרה׃
Prenita estas Keriot, kaj la fortikigitaj urboj estas kaptitaj; kaj la koro de la herooj de Moab en tiu tago estos kiel la koro de virino dum la doloroj de naskado.
ונשמד מואב מעם כי על יהוה הגדיל׃
Kaj Moab estos ekstermita, ke li ne plu estos popolo, ĉar li leviĝis kontraŭ la Eternulo.
פחד ופחת ופח עליך יושב מואב נאם יהוה׃
Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho loĝanto de Moab, diras la Eternulo.
הניס מפני הפחד יפל אל הפחת והעלה מן הפחת ילכד בפח כי אביא אליה אל מואב שנת פקדתם נאם יהוה׃
Kiu forkuros de la teruro, tiu falos en la kavon; kaj kiu eliros el la kavo, tiu trafos en kaptilon; ĉar Mi venigos sur lin, sur Moabon, la jaron de lia puno, diras la Eternulo.
בצל חשבון עמדו מכח נסים כי אש יצא מחשבון ולהבה מבין סיחון ותאכל פאת מואב וקדקד בני שאון׃
Sub la ombro de Ĥeŝbon stariĝos tiuj, kiuj forkuros de la forto; sed fajro eliros el Ĥeŝbon kaj flamo el la mezo de Siĥon, kaj ĝi manĝegos la flankon de Moab kaj la verton de la filoj malkvietaj.
אוי לך מואב אבד עם כמוש כי לקחו בניך בשבי ובנתיך בשביה׃
Ve al vi, ho Moab! pereis la popolo de Kemoŝ; ĉar viaj filoj estas prenitaj en kaptitecon kaj viaj filinoj estas forkondukitaj.
ושבתי שבות מואב באחרית הימים נאם יהוה עד הנה משפט מואב׃
Sed en la tempo estonta Mi revenigos la kaptitojn de Moab, diras la Eternulo. Ĝis ĉi tie estas la verdikto pri Moab.