Acts 26

Kaj Agripo diris al Paŭlo: Estas permesate al vi paroli por vi mem. Tiam Paŭlo, etendinte sian manon, responde pledis:
ויאמר אגרפס אל פולוס נתן לך לדבר בעד נפשך אז יצטדק פולוס ויושט את ידו ויאמר׃
Mi min trovas feliĉa, reĝo Agripo, ke mi respondos antaŭ vi hodiaŭ rilate ĉion, pri kio mi estas akuzita de la Judoj;
מאשר אני את נפשי המלך אגרפס כי לפניך אצטדק היום על כל אשר שטנים אתי היהודים׃
precipe ĉar vi estas klera pri ĉiuj moroj kaj demandoj, kiuj ekzistas ĉe la Judoj; tial mi petegas vin aŭskulti min pacience.
כי אתה ידע היטב כל המנהגים והשאלות אשר בין היהודים ועל כן אשאלה מאתך לשמע אתי כארך רוחך׃
Mian vivmanieron de post mia juneco, kiu estis de la komenco en mia nacio, en Jerusalem, ĉiuj Judoj scias,
הנה את דרכי מנעורי אשר התהלכתי בה מאז בתוך עמי ובירושלים ידעים אותה כל היהודים׃
konante min jam longe, kaj sciante (se ili volus atesti), ke laŭ la plej severa sekto de nia religio mi vivis Fariseo.
כי מימים ראשונים ידעוני אם ירצו להעיד כי כפרוש התנהגתי על פי הכת המקפדת ביותר בעבודתנו׃
Kaj nun mi staras ĉi tie juĝota pro la espero de la promeso farita de Dio al niaj patroj,
ועתה אני עמד להשפט על תקות ההבטחה אשר הבטיחה האלהים את אבותינו׃
al kiu promeso niaj dek du triboj, fervore servante Dion nokte kaj tage, esperas atingi. Kaj pri tiu espero mi estas akuzita de la Judoj, ho reĝo!
ואשר שנים עשר שבטינו מיחלים להגיע לה בעבדם את יהוה תמיד יומם ולילה על דבר התקוה הזאת אגרפס המלך שטנים אותי היהודים׃
Kial oni ĉe vi opinias nekredinde, ke Dio levos la mortintojn?
מדוע יפלא בעיניכם כי האלהים יחיה מתים׃
Mi mem ja pensis en mi, ke mi devas fari multajn agojn kontraŭ la nomo de Jesuo, la Nazaretano.
הן לפנים אני חשבתי צדקה לצרר את שם ישוע הנצרי עד מאד׃
Kaj tion mi ankaŭ faris en Jerusalem; kaj multajn el la sanktuloj en karcerojn mi enŝlosis, ricevinte de la ĉefpastroj la aŭtoritaton, kaj ĉe ilia mortigado mi ilin per voĉdono kondamnis.
כאשר עשיתי בירושלים וגם קדושים רבים אני הסגרתי לבתי כלאים ברשיון אשר קבלתי מאת הכהנים הגדולים וכשנהרגו הסכמתי׃
Kaj punante ilin tre ofte en ĉiuj sinagogoj, mi penis devigi ilin blasfemi; kaj forte furiozante kontraŭ ili, mi persekutis ilin eĉ ĝis fremdaj urboj.
ובכל בתי הכנסיות יסרתי אתם פעמים רבות ואנסתים לגדף ואתהוללה בם עד מאד וארדפם עד לערים אשר חוצה לארץ׃
Por tiaj celoj vojaĝante al Damasko kun aŭtoritato kaj komisio de la ĉefpastroj,
ויהי בלכתי על זאת לדמשק ברשיון הכהנים הגדולים ובמצותם׃
mi vidis tagmeze, ho reĝo, sur la vojo lumon el la ĉielo, superantan la helecon de la suno, brilantan ĉirkaŭ mi kaj miaj kunvojaĝantoj.
והנה אדני המלך בצהרים בדרך ראיתי אור צח מזהר השמש אשר משמים נגה עלי מסביב ועל ההלכים אתי׃
Kaj kiam ni ĉiuj falis sur la teron, mi aŭdis voĉon, dirantan al mi en la Hebrea lingvo: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas? estas malfacile por vi piedbati kontraŭ la pikiloj.
ונפל כלנו ארצה ואשמע קול מדבר אלי בלשון עברית לאמר שאול שאול למה תרדפני קשה לך לבעט בדרבנות׃
Kaj mi diris: Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris: Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas.
ואמר מי אתה אדני ויאמר אנכי ישוע אשר אתה רדף׃
Sed leviĝu, kaj stariĝu sur viaj piedoj; ĉar por tio mi aperis al vi, por difini vin kiel servanton al mi kaj atestanton pri la cirkonstancoj, en kiuj vi jam vidis min, kaj ankaŭ en kiuj mi poste aperos al vi;
אבל קום ועמד על רגליך כי לבעבור זאת נראיתי אליך לבחר בך למשרת ולעד על אשר ראית ועל אשר אראך׃
liberigante vin de la popolo kaj de la nacianoj, al kiuj mi vin sendas,
בהצילי אותך מן העם ומן הגוים אשר אשלחך עתה אליהם׃
por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la aŭtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredaĵon inter tiuj, kiuj sanktiĝis per fido al mi.
לפקח את עיניהם למען ישובו מחשך לאור ומיד השטן אל האלהים וימצאו באמונתם בי את סליחת החטאים ואת הנחלה בתוך המקדשים׃
Tial, ho reĝo Agripo, mi ne iĝis malobeema al la ĉiela vizio;
על כן המלך אגרפס לא המריתי את המראה אשר ראיתי מן השמים׃
sed proklamis unue al la Damaskanoj, kaj en Jerusalem, kaj tra la tuta regiono de Judujo, kaj ankaŭ al la nacianoj, ke ili pentu kaj sin turnu al Dio, farante farojn indajn je pento.
כי אם קראתי ראשונה לישבי דמשק וירושלים ובכל ארץ יהודה וגם לגוים כי ינחמו וישובו אל האלהים ויעשו מעשים ראוים לתשובה׃
Pro ĉi tio la Judoj kaptis min en la templo kaj celis mortigi min.
ובגלל הדבר הזה תפשו אתי היהודים במקדש ויבקשו להמיתני׃
Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras ĝis la nuna tago, atestante al malgranduloj kaj granduloj, dirante nenion krom tio, kion la profetoj kaj Moseo anoncis kiel venontan:
והאלהים היה בעזרי ועד היום הזה עמד אני ומעיד לפני קטן וגדול ואינני מדבר דבר זולתי אשר דברו הנביאים ומשה כי עתידות הנה להיות׃
ke la Kristo devas suferi, kaj ke li unua per la revivigado de mortintoj proklamos lumon al la popolo kaj al la nacianoj.
כי המשיח מענה הוא וכי ראשון הוא לקמים מן המתים להפיץ אור בעם ובגוים׃
Kaj dum li tiel pledis, Festo diris per laŭta voĉo: Paŭlo, vi frenezas; multe da studado vin frenezigas.
ויהי הוא מצטדק כזאת ויען פסטוס בקול גדול לאמר הנך משתגע פולוס רב הלמוד הביאך לידי שגעון׃
Sed Paŭlo diris: Mi ne frenezas, plej nobla Festo, sed mi malkaŝe parolas vortojn de vero kaj prudento.
ויאמר פולוס אינני משגע פסטוס האדיר כי אם דברי אמת וטעם אביע׃
Ĉar tiujn aferojn tre bone scias la reĝo, al kiu mi parolas maltime; ĉar mi konvinkiĝis, ke nenio el ĉi tio estas kaŝita for de li, ĉar ĉi tio ne estas farita en angulo.
כי המלך יודע את אלה ועל זאת גם בבטחון אני מדבר אליו יען אשר לא אאמין כי נעלם ממנו דבר מן הדברים האלה כי לא בקרן זוית נעשתה זאת׃
Reĝo Agripo, ĉu vi kredas la profetojn? mi ja scias, ke vi kredas.
המלך אגרפס המאמין אתה בנביאים ידעתי כי מאמין אתה׃
Kaj Agripo diris al Paŭlo: En mallonga tempo vi konvinkos min fariĝi Kristano.
ויאמר אגרפס אל פולוס עוד מעט ופתיתני להיות נצרי׃
Kaj Paŭlo diris: Mi volus preĝi al Dio, ke, ĉu en mallonga aŭ en longa, ne nur vi, sed ankaŭ ĉiuj, kiuj aŭskultas min hodiaŭ, fariĝu tiaj, kia mi estas, krom ĉi tiuj katenoj.
ויאמר פולוס אבקשה מאלהים אשר אם במעט ואם בהרבה לא אתה לבדך כי גם כל השמעים אותי יהיו כמוני זולתי המוסרות האלה׃
Kaj stariĝis la reĝo kaj la provincestro kaj Bernike kaj la kunsidantoj;
ויהי בדברו הדבר הזה ויקם המלך וההגמון וברניקה והישבים אתם׃
kaj apartiĝinte, ili parolis inter si, dirante: Tiu viro faris nenion meritantan morton aŭ katenojn.
ויסורו החדרה וידברו איש אל רעהו לאמר האיש הזה לא עשה דבר אשר יהיה עליו חיב מיתה או מוסרות׃
Kaj Agripo diris al Festo: Tiu viro povus esti tuj liberigita, se li ne apelacius al Cezaro.
ויאמר אגרפס אל פסטוס האיש הזה יוכל להפטר לולא קרא את הקיסר לדינו׃