Romans 6

Kion do ni diru? Ĉu ni restu en peko, por ke graco abundu?
这样,怎么说呢?我们可以仍在罪中、叫恩典显多么?
Nepre ne! Ĉu ni, kiuj mortis al peko, ankoraŭ vivus en ĝi?
断乎不可!我们在罪上死了的人岂可仍在罪中活著呢?
Ĉu vi ne scias, ke ni ĉiuj, kiuj baptiĝis al Jesuo Kristo, baptiĝis al lia morto?
岂不知我们这受洗归入基督耶稣的人是受洗归入他的死吗?
Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaŭ iradu en noveco de vivo.
所以,我们借著洗礼归入死,和他一同埋葬,原是叫我们一举一动有新生的样式,像基督借著父的荣耀从死里复活一样。
Ĉar se ni jam kuniĝis al la simileco de lia morto, ni tiel same kuniĝos al la simileco de lia releviĝo,
我们若在他死的形状上与他联合,也要在他复活的形状上与他联合;
sciante, ke nia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko;
因为知道我们的旧人和他同钉十字架,使罪身灭绝,叫我们不再作罪的奴仆;
ĉar tiu, kiu mortis, estas pravigita pri peko.
因为已死的人是脱离了罪。
Sed se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaŭ vivos kun li;
我们若是与基督同死,就信必与他同活。
sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas.
因为知道基督既从死里复活,就不再死,死也不再作他的主了。
Ĉar mortante, li mortis al peko unufoje por ĉiam; sed vivante, li vivas al Dio.
他死是向罪死了,只有一次;他活是向 神活著。
Tial ankaŭ vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.
这样,你们向罪也当看自己是死的;向 神在基督耶稣里,却当看自己是活的。
Tial peko ne reĝu en via morta korpo tiel, ke vi obeu al ĝiaj deziroj;
所以,不要容罪在你们必死的身上作王,使你们顺从身子的私欲。
ankaŭ ne prezentu viajn membrojn iloj de maljusteco al peko, sed prezentu vin al Dio vivantoj el la mortintoj, kaj viajn membrojn iloj de justeco por Dio.
也不要将你们的肢体献给罪作不义的器具;倒要像从死里复活的人,将自己献给 神,并将肢体作义的器具献给 神。
Ĉar peko ne regos vin, ĉar vi estas ne sub la leĝo, sed sub graco.
罪必不能作你们的主,因你们不在律法之下,乃在恩典之下。
Kio do? ĉu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub leĝo, sed sub graco? Nepre ne!
这却怎么样呢?我们在恩典之下,不在律法之下,就可以犯罪么?断乎不可!
Ĉu vi ne scias, ke kiam vi vin prezentas, kiel sklavoj al iu por obeado, vi estas sklavoj de tiu, al kiu vi obeas, ĉu de peko por morto, aŭ de obeemeco por justeco?
岂不晓得你们献上自己作奴仆,顺从谁,就作谁的奴仆吗?或作罪的奴仆,以致于死;或作顺命的奴仆,以致成义。
Sed danko estu al Dio, ke kvankam vi estis la sklavoj de peko, vi tamen fariĝis kore obeemaj al tiu tipo de instruado, al kiu vi estas kondukitaj;
感谢 神!因为你们从前虽然作罪的奴仆,现今却从心里顺服了所传给你们道理的模范。
kaj liberigite el peko, vi sklaviĝis al justeco.
你们既从罪里得了释放,就作了义的奴仆。
Mi parolas home pro la malforteco de via karno; ĉar kiel vi prezentis viajn membrojn sklavoj al malpureco kaj al maljusteco ĝis maljusteco, tiel nun prezentu viajn membrojn sklavoj al justeco ĝis sanktigo.
我因你们肉体的软弱,就照人的常话对你们说。你们从前怎样将肢体献给不洁不法作奴仆,以至于不法;现今也要照样将肢体献给义作奴仆,以至于成圣。
Ĉar kiam vi estis sklavoj de peko, vi estis liberaj de justeco.
因为你们作罪之奴仆的时候,就不被义约束了。
Kian frukton do vi havis tiam el tio, pri kio vi nun hontas? ĉar la fino de tio estas morto.
你们现今所看为羞耻的事,当日有什么果子呢?那些事的结局就是死。
Sed nun, liberigite el peko, kaj sklaviĝinte al Dio, vi havas vian frukton ĝis sanktiĝo, kaj por fino eternan vivon.
但现今,你们既从罪里得了释放,作了 神的奴仆,就有成圣的果子,那结局就是永生。
Ĉar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
因为罪的工价乃是死;惟有 神的恩赐,在我们的主基督耶稣里,乃是永生。